2006/07/24

Mi estas libera hodiaŭ - Gathamuga

Julio 24, 2006

Post unu semajno, mi hodiaŭ ĝuas liberan tagon en hejmo. Mi nur iris eksteren por blogi.

 Hieraŭ ni celebris la interesan festivalon de Gathamunga en la Katmando-Valo. Post fino de rizo-pantado venas aro da festivaloj ĉe niaj domoj kaj por bonvenigi la festivalojn ni unue purigas niajn domojn kaj lokojn.

 Spirituale, ni ne kredas fizikan malpuraĵon sed ankaŭ la suprenaturajn malpuraĵojn kiujn ni vidas kiel demonoj ktp. Do hieraŭ estis la tago por sekurigi sin el malbonaj tuŝoj de la diablo kaj doni lin sufiĉan manĝaĵojn por ke li ne venu al niaj hejmoj.

Por tio, ni starigas grandajn imagojn de la diablo 'Gathamuga' per kanoj (kun grandaj seks-simmboloj!) kaj nokte ĝin tiras al la rivero.
Posted by razen at 16:59 | Permanent Link | Comments (4)

No comments: