2006/07/11

Kial paco en Nepalo kostas tiom multe?

Julio 11, 2006

Mi havas malĝojigan novaĵon.

Dimanĉe la regitaro prezentis sian jaran policion kaj programon ĉe la parlamento. Sed, terute, estis nur malnovaj temoj, agendoj kaj programoj. Estis kvazaŭ la registaro jam forgesis ke ĝi estis formida sur la kadavro de 22 da homoj kaj centoj da homoj devis esti vunditaj por la ili estu en la registaro. Hontinde.

La tuta lando nun postulas ke Nepal estu federala respubliko kaj ĝi havu almenaŭ 10 ŝtatojn por ke la estro de centra regstaro ne plu agu kiel diktatoro. Sed ili simple nuligis esperojn de homoj. 

Mi klare povas vidi ke denove kreskos protestoj kontraŭ la registaro. 

Kaj mi parolis kun vic-ĉefministro Amik Sherchan pri la registara programo kaj li diris ke li ne kunsentas. "Estis la trompo. la registara programo ne reflektas esperojn kaj postulojn de la popolo."

Mi foje kredas ke tio estis reĝo kiu denove regas la landon sekrete. Tiu programo estis tiel maldemokratio kiel la rekta regado de Reĝo Gjanendra. 

Samtempe kreskas onidiroj en la urbo ke forte eblas puĉo de la reĝo kun helpo de la armeo. La registaro jam anoncis ke la armeo estu sub la parlamento sed ĉefo de la armeo iris al la reĝa palaco por salutin lin okaze de lia naskiĝtago. La registaro jam anoncis ke la ĝi ne celebros la naskiĝtagon de la distatoro. Ĉu vi komprenis ion? La ligo inter la reĝo kaj la armeo estas ankoraŭ forta ka io ajn povas okazi intermeze.

Kial paco en Nepalo kostas tiom multe?

Posted by razen at 13:57 | Permanent Link | Comments (1)

No comments: