2006/07/30

Kiu vojaĝu al UK el Nepalo?

Julio 30, 2006

Denove aperas la sama malnova demando en NESPA - kiu vojaĝos al UK ĉi foje?

Estas strange ke Nepalaj geespernatistoj tre interesiĝas pri vojaĝo al UK ĉiu jare (provize ke iu bonkora eksterlandano/eksterlanda institucio pagas vojaĝkoston de ili). Estas malferma sekreto ke iu helpas Nepalan movadon por ke unu aŭ du personoj partoprenu la UKn. Sed NESPA ne anoncas kiu subtenas la vojaĝon, per kiom da mono kaj kial - oni nur diras iu tiu helpas la asocion aŭ simple mensogas. NESPA havas rajton elekti la personon vojaĝontan kaj ĝi ne bezonas ian bazon por decidi kiu vojaĝos, ne okazas konkurso aŭ ekzameno - mi memoras oni decidis ke dezirantoj petu skribe al NESPA kaj venis tia persono kiu eĉ ne povis skribi petleteron en Espernato! Jam oni vidis ke tiuj homoj kiuj apenaŭ kontribuis en la movado, aŭ tiu kiu preskaŭ ne parolas la lingvon aŭ ne venas ĉe E kunvenoj vojaĝis (do vi imagu kion li/ŝi faris en la kongresjo). Ekseterlandanoj informas nin ke iu nepala partoprenanto preferis dormi en la hotelo anstataŭ partopreni en fakkunsidoj kiujn li ne povis kompreni. Jam ni vidis ke iu sinjoro, kiu vojaĝis al UK pere de tiu projekto, presentis tute senbazan raporton pri Nepala E movado dum la UK. Kiu kulpas?

De multaj jaroj ĉiu jare iu tiu vojaĝas sed NESPA ankoraŭ ne donas al ni raporton kiu vojaĝis en kiu jaro kaj kial li aŭ ŝi estis elektita ktp. La partoprenintoj ankaŭ ne prezentis raporton al  NESPA oficiale pri sia voajĝo - kiel li vojaĝis, kion li prezentis kaj kion li gajnis per la vojaĝo ktp. Estas simpla loterio por bonsanĉaj (aŭ ruzaj) homoj aŭ por tiuj kiuj havas bonan rilaton kun la ĉefoj de la NESPA. Estas ege bedaŭrinde ke estraroj de NESPA ne anoncas pri elbleco vojaĝi kaj pri decido elekti iun tiun. Kaj ni devas legi leteron de eksterlandanoj por scii kiuj jam aliĝis al kongreso kaj kiu vojaĝos tien. Ĉu ni ne havas rajton eĉ gratuli ilin kaj deziri bonan vojaĝon?

Mi opinias ke tiuj eksterlandanoj kiuj ĉiu jare helpas nepalanojn vojaĝi al UK deziras ke tiuj homoj daŭre laboru por la movado. Sed ni vidas ke nur kelkaj de la vojĝintoj troviĝas en la movado kaj aliaj jam lasis ĝin. Ĉu vi ne pensas ke la helpoj estis misuzitaj?

Krome, jam du personoj el Nepalo, kiuj vojaĝis por partopreni en Esperantaj kongresoj malaperis - Ram Krishna Subedi en Meksiko kaj Prakash Bhattarai en Pollando. Ili ne revenas kaj kontraŭleĝe loĝas en Europo aŭ Ameriko. Tio malbonigas imagon de NESPA en internacia  areno - kiu respondecas? Estas multaj organizaĵoj en Nepalo kiuj havas bonan rilaton kun internaicaj institucioj kaj "eskportas" homojn kontraŭleĝe je preteksto de seminario aŭ kongreso kaj gajnas monon. Ĉu NESPA ankaŭ estas tia? Mi ne povas kompreni.

De tempo al tempo, la partoprenantoj diras ke ili vojaĝis per sia propra mono. Estas malfacile kredebla. Pro bonsanĉa Nepala oficisto, li aŭ ŝi devas kolekti la tutojn de sia salarjo dum du jaro por aĉeti fulgbileton. Aŭ se ili aĉetas flugbilieton, sia familio ne povas eĉ manĝu dum du jaroj. Ĉu homoj povas ŝpari tiom da monon? Estas granda sekreto kiel oni aranĝas eksterlandajn vojaĝojn. Se oni ricevas monan helpon, li aŭ ŝi devas diri tion kaj danki la eksterlandajn helpantojn publike.

Solvo laŭ mi : Mi opinias ke NESPA devas anonci ke neniu nepalano vojaĝos dum venontaj 5 jaroj. Tio helpos nin trovi verajn aktivulojn, ni ne devos interbatali kaj tiel povos ŝpari tempon por labori por la vera movado. Se iu volas vere helpi Nepalan movadon, ili pli bone helpu eldoni Esperantajn librojn en Nepalo. Mi petas.

Jen ĉi jare jam forvojaĝis prezidanto de NESPA Mukunda Raj Pathik kaj kasistino Indu Devi Thapaliya. Almedaŭ de Marto (post la renkontiĝ) mi estas pli malpli regula vizitanto al sabataj NESPA kunveno. Dum kvin monatoj mi neniam vidis ke 11 da estraranoj kunvenis kaj decidis ion gravan. Mi atendas ĉiu semajne sed oni aŭ ne venas aŭ nur babilas pri ĉio kaj revenas hejmen. Mi kelkfoje vidis la prezidanton sed li prezentas sin kiel okupita kaj nek aŭskutaj aliulojn aŭ respondas detale al demandantojn. Aliflanke, mi neniam vidis kaŝistinon en la sabatajn kunvenojn kaj okazis tiom ke mi devis pagi mian kotizon por la dumviva membreco sed ĉar ŝi ne venis, la ĝenerala sekretario diris al mi ke mi rekte iru al la banko kaj pagu monon tiel. Mi estis kun la prezidanto sed li neniam diris al la membroj ke li planis partopreni UKn. Ni preskaŭ sciis pri tio sed ni nur volis aŭkulti per lia lango (ni ankaŭ aŭdis ke li poste vojaĝos al Usono). Fine, ni decidis traduki CDon prli Langtang (al kie ni piedvojaĝos dum venonta IHR), mi preparis la tradukaĵon sed ne povis surbenigi ĝin en CDo kaj li jam estas for.

Aliflanke, nia ĝenerala sekretario Bharat Kumar Ghimire diris ke li vojagoxs al Filipinoj por instrui Esperanton tie kaj antaŭ tio li instruos la anglan en Hongkongo. Sed mi ĵus legis ke iu ke li estas en Usono, mi ne povas kredi. Kio okazas al Nepalo?  Oni uzas NESPAn kaj mi nur amas ĝin.

Posted by razen at 22:35 | Permanent Link | Comments (11)

2006/07/24

Mi estas libera hodiaŭ - Gathamuga

Julio 24, 2006

Post unu semajno, mi hodiaŭ ĝuas liberan tagon en hejmo. Mi nur iris eksteren por blogi.

 Hieraŭ ni celebris la interesan festivalon de Gathamunga en la Katmando-Valo. Post fino de rizo-pantado venas aro da festivaloj ĉe niaj domoj kaj por bonvenigi la festivalojn ni unue purigas niajn domojn kaj lokojn.

 Spirituale, ni ne kredas fizikan malpuraĵon sed ankaŭ la suprenaturajn malpuraĵojn kiujn ni vidas kiel demonoj ktp. Do hieraŭ estis la tago por sekurigi sin el malbonaj tuŝoj de la diablo kaj doni lin sufiĉan manĝaĵojn por ke li ne venu al niaj hejmoj.

Por tio, ni starigas grandajn imagojn de la diablo 'Gathamuga' per kanoj (kun grandaj seks-simmboloj!) kaj nokte ĝin tiras al la rivero.
Posted by razen at 16:59 | Permanent Link | Comments (4)

2006/07/23

Jen estas la broŝuro de 7a IHR ! Mi petas ĉiujn legantojn bv partopreni en ĝi


Jen estas la broŝuro de 7a IHR ! Mi petas ĉiujn legantojn bv partopreni ĝin.
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la sepan dektritagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2007 por konigi sian landon al alilandaj e-stoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun nepalaj kaj alilokaj e-stoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.
Ĉi-foja Internacia Himalaja Renkontiĝo okazos unu jaron pli frue ol kutime, en 2007, por ne esti en konflikto kun la 5-a Azia Kongreso okazonta en 2008 en Barato.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en Katmando valo kie situas ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj kaj temploj notinde tiuj de ĝiaj plej tri grandaj urboj Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgra multflanka moderniĝo de la valo.

La ĉefa parto de la renkontiĝo estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, Langtang situanta norde de Katmando je 100 kilometroj. Langtang ĝuste nomiĝas la valo de glaciriveroj. Ĉi tie montoj leviĝas al la ĉielo. Langtang samekiel Katmando situas en tiel nomata meza regiono de la lando, sude kelkdekajn kilometrojn de Himalaja montaro kaj de ĝi vi povos ĝui fabelan panoramon de la montareroj de Ganes Himal, Langtang, Manaslu, Himalĉuli kaj la granda Anapurna. Langtang ofertas ankaŭ mugopinon arbarojn, rapidajn montarajn riveretojn, malglatajn kaj neĝajn pintojn, gresarojn herbejojn kovritajn per lekantoj kaj sovaĝaj primoloj. La regiono estas plene de kristelaj lagoj, altaj pasejoj kaŝataj sub nebulo De Sjaprubesi (2120m) vi entreprenos sestagan rondpiedvojaĝon Ĝis Timure (1762m) kaj Rasuvagadi (1814m) tra Langtang Himalaja Regiono dum kiu vi havigos al vi krom kelkajn doleretantajn muskolojn, bonegan ideon pri la montara vilaĝa vivo, tiel kiel plejmulto de la popolo ĝin spertas tagtage. Vi ankaŭ ĝuos majestajn vidaĵojn de Ganes, Langtang, Himalĉuli, Manaslu ktp. Laŭdire ĉi tiu Langtang piedvojaĝo estas unu el la plej bonaj tiaj vojoj en la tuta mondo. Tie vi povos observi la vivon kaj kulturon de la etna popolo, precipe tamangoj, jolmoj, kaj gurungoj.

De Rasuvagadi oni povos viziti transliman tibetan vilaĝon kaj reen la ebleco.  La tamangoj, oni opinias devenis el Tibeto, estas konata kiel senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingan etnan lingvon, domistilon, vestojn ornamojn kaj kutimojn. La etna eco ili parencas al la tibetanoj. La tamangoj estas famaj pro siaj honestaj pensmanieroj kaj pro siaj ravaj danca kaj muzika tradicioj. La plimulto de ili vivas sur altaj deklivoj sude, aŭ okcidente de la riveroj Bhotekosi kaj Trisuli. La vivo de tiuj montpopoloj estas modestaj ĉar laboro sur la deklivoj estas penegaj. Ilia religio parencas al la Bon kaj prabudisma doktrino de Tibeto.

Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Kathmando kaj en komfortaj gastejoj dum montara piedvojaĝo, hejmloĝo pagenda ĉe vilaĝa familio estas ebleco. Ĉiuj manĝkostoj kaj aliaj kostoj en Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto escepte de asekuro.

La kotizo estas kalkulita por kovri kostojn ne por gajni monon, similaj turismaj servoj kutime kostas ĉirkaŭ 100 usonajn dolarojn tage. Multaj niaj estas volontaj servoj fare de nepalaj e-istoj . Vi trapasos kelkajn bildkarte pitoreskajn vilaĝojn inkluzive Gatlang, Tatopani, Thuman, Timure kaj Bridim. La montaro tie estas kovrita de arbaro de rodendendro, la belega nacia floro de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp. kaj diversaj specoj (pli ol 250) de montaraj birdoj.
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Ĉi- foja itinero estas en preska virga areo, ne defektigita pro troa turismo.

Post Langtang, vi veturos al Daman (3210), alia fama feriejo montara sude de Katmando. Tie vi estos rekompesita per vidoj neforgeseblaj de ĉiuj himalajaj montareroj kaj pintoj inkluzive la Everesto.
= = =
La taga Programo
26-a feb : Alveno, bonvenigo kaj enhoteliĝo, interkonatiĝo
27-a feb: Vizito al vidindaĵoj de Paĉupati, Baudha kaj Bhaktapuro
28-a feb: Vizito al vidindaĵoj de Katmando kaj Patano
1-a feb: Veturo de Katmando ĝis Sjaprubesi (2120 m)
2-a marto: Piedvojaĝo de Sjaprubesi ĝis Gatlang (2238 m)
3-a marto: Piedvojaĝo de Gatlang ĝis Tatopani(2607 m)
4-a marto: Piedvojaĝo de Tatopani ĝis Thuman (2338 m)
5-a marto: Piedvojaĝo de Thuman ĝis Timure (1762 m )
6-a marto: Piedvojaĝo de Timure ĝis Bridim (2229 m)
7-a marto: Piedvojaĝo de Bridim ĝis Sjaprubesi, veturo al Nagarĵun
8-a marto: Veturo de Nagarĵun ĝis Daman (3210 m )
9-a marto: Veturo de Daman al Katmando kaj libera tempo
10-a marto: Libera tago, internacia vespero
11-a marto: Foriro
(La taga itinero sanĝeblas pro neatendataj kialoj)
Kotiztabelo
La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto la la jena grupiĝo:
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj mencitiaj ĉi-sekve sub B
B: Bulgario, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, eksjugaslaviaj landoj, Rumanio, Pollando ekssovetuniaj landoj, ĉiuj landoj de Azio (escepte Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
Kotizoj sube estas en usonaj dolaroj kaj por unu persono.
Kotizo
ĝis 30-9-2006
ekde 1-10-2006 ekde 1-1-2007
A
500
550
600
B
450
500
550
Supre menciita kotizo validas por dulita ĉambro, se vi deziras unulitan ĉambron bv. aldoni 50 usonajn dolarojn al ĝi, dum montara piedvojaĝo unulita ĉambro ne estas garantiita.
La adreso de 7-a IHR Komitato
Nepala Esperanto-Asocio
G.P.O. post box no: 8974 cpc 102 Kathmandu, Nepal
Retadreso:
Telefono: 00977-1-6209877
(26-a de februaro - 10-a de marto 2007)
Organizo de
Nepala Esperanto-Asocio
Katmando, Nepalo
VI HAVAS AMIKOJN EN NEPALO
ALIĜILO
La 7-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
Laŭbezone tajpi aŭ skribi preslitere laŭbezoneo encirkligu
vorton
Familia nomo :- .........................................................................
Persona nomo:- .........................................................................
Adreso :- .........................................................................
Lando :- .........................................................................
Telefono / Fakso (kun kodo) :- ..................................................
Retadreso :- .........................................................................
Profesio/ Fako:- .........................................................................
Naskiĝdato :- .........................................................................
Ŝatookupo :- .........................................................................
Vegetarano :- Jes / Ne Fumanto :- Jes / Ne
Mi volas loĝi kun .......................................................................
Jen mi aliĝas la la presitaj kondiĉoj sube sur tiu ĉi flanko . Mi
sendas ĉi tiun aliĝilon kaj samtempe pagas kotizon la kotiztabelo
al IHR komitato.
Bankokonto :- Nepal Esperanto Sang (renkontiĝo)
550-74775-6 Savings Account,
Nepal Bank Limited
New Road, Kathmandu
Mi legas, komprenas kaj akceptas la kondiĉojn sur ĉi tiu aliĝilo.
............................
Subskribo
............................
Dato

2006/07/19

Blogantoj-esperantistoj (parto 3)

Julio 19, 2006

Jen la tria parto de blogantoj. Ja estas lacia laboro. Sed mi ĝojas.... 

51    • Esperanto en kaj ekster Bruselo - http://ebg.skynetblogs.be/
52    • Esperanto-Asocio de Skotlando - http://skotesperanto.blogspot.com/
53    • Esperanto - La mondo de amikoj kaj konkordo - http://my.opera.com/espo/blog/
54    • Esperanto-Katolikaj Geskoltoj - http://skoltoj.blogspot.com/
55    • Esperantolando - http://esperelli.blogspot.com/
56    • EsperantoLernu - http://esperantolernu.blogfa.com/
57    • Esperanto-Rondo de Ŝinĵuku - http://ers.cocolog-nifty.com/blog/
58    • Esperanto-vivo de Razeno - http://razeno.modblog.com/
59    • Esperanto-vojaĝo de Razeno  - http://razeno.blogspot.com/
60    • Esplorado de la vivĝojo - http://www.livejournal.com/users/karilo/
61    • Feliĉ en la mond' - http://feliĉ.livejournal.com/
62    • Feliĉulo - http://feliĉulo.blog4u.pl/
63    • Finfine, mia blogo en esperanto! (Armeltata) - http://www.livejournal.com/users/armeltata/
64    • Flankeniru - http://flankeniru.blogspot.com/
65    • Frangyar - http://www.blog.ca/index.php/david-kishegyi
66    • Freneza Arabulo - http://arabulo.blogspot.com/
67    • Germana Esperanto-Junularo - http://www.livejournal.com/community/germanespju/
68    • Glimi (Esperanto kaj Japana) - http://blog.goo.ne.jp/glimi
69    • Grizula Blogo - http://www.xs4all.nl/%7Epilger/wfp/blogo.htm
70    • Ĝangalo (bloga sekcio) - http://www.ĝangalo.com/modules/weblog/
71    • Ĝardeno de la terdrako - http://www.livejournal.com/users/terdrako/
72    • Ĝeneralsemantiko - http://www.livejournal.com/community/ĝo_so/
73    • Ĝojo estas aĉa - http://www.livejournal.com/users/%C4%9Dojiga/
74    • Hazardaj Pensoj - http://llzamenhof.blogspot.com/
75    • Helen85 - http://www.livejournal.com/users/helen85/

2006/07/16

Blogantoj-esperantistoj (parto 2)

Julio 16, 2006

26    • BlogoKa - http://blogoka.blogspot.com/
27    • Bone kaj Malbone - http://hasjos.blogspot.com/
28    • Bonvenon ĉe mia blog! (Ektor) - http://vvokhesra.blogspot.com/
29    • Bradipo rigardas Esperantujon - http://esperanto.philipbrewer.net/blog/
30    • Budhanoj - http://www.mynet.pro/ [ne funkcias]
31    • ĉe Oĉjo Fogo - http://survoje.free.fr/
32    • ĈipUni en Esperanto - http://survoje.free.fr/
33    • Ĉi-tio estas tre kurioza! - http://skuny.blogspot.com/
34    • Ĉilia Aero - http://ĉilio.blogspot.com/
35    • Diari d'en Viric - http://www.livejournal.com/users/viric/
36    • Dio kantis esperante - http://birafehera.blogspot.com/
37    • Dio preferas stekon - http://jackalgirl.blogspot.com/
38    • Dokita Poezio - http://dokito.blogspot.com/
39    • Dzingjaco - http://dzingjaco.blogspot.com/
40    • E-planedo - http://e-planedo.kerno.org/
41    • Ekumena Esperanto - http://ekumeno.blogspot.com/
42    • Ekzercado de Esperanto kaj Japana - http://ekzercado.seesaa.net/
43    • El Portlando - http://nikolas1980.blogspot.com/
44    • Enskriboj de alienulo - http://www.livejournal.com/users/nokttrajno/
45    • Eriketo - http://eriketo.blogspot.com/
46    • E-senco (Esperanta klubo en Poznano) - http://esenco.org/?p=news&l=eo
47    • Esjmont (Dnevnik Sergeya Ti?onova) - http://www.livejournal.com/users/esjmont/
48    • Esperanta maldekstro - http://esperantodisinistra.splinder.com/
49    • Esperantanaso - http://web.mac.com/teisenmann/
50    • Esperanto (Yundanfenqin) - http://spaces.msn.com/members/yundanfenqin/
Posted by razen at 22:43 | Permanent Link | Comments (1)
Mia dono estas besto-ĝardeneto

Nuntempe mia domo jam iĝas malgranda besto-ĝardeno.

Mia fileto tre amans birdojn kaj volas havi ĉion kion li vidas en al ĉielo. Sed ne eblas ĉu ne? Tamen mia filo estas mia filo. Do mi aĉetis  tri kaĝojn kie estas ĉirkax 20 birdojn...

Mi ĝojas vidinte ilin kantante ĉiuj tage. Mi estas feliĉa kiam mia filo feliĉiĝas.

Kaj mi ankaŭ havas paron da konikloj. Ili estas koro de feliĉo de nia domo. Mi ĝojas kiam ili venas en mia studĉambro kaj manĝas paperojn gravan....Ne restas malĝojo se papero ne estas.

Kion pli pri politiko. Mi estas laca. 

  
Posted by razen at 14:58 | Permanent Link | Comments (0)

2006/07/12

Blogantoj-esperantistoj (1)

Julio 12, 2006

Blogo estas tre interse. Oni montras sian mondon al la mondo. Kaj oni povas ankaŭ legi homojn ne renkntinte, ne vidinte kaj eĉ ne  koninte. Jen mi trovas listo de esperantistoj kiuj blogas. Mi esperas ke vi havos tempon viziti al iliaj blogoj kaj komuniki kun ili tia maiere. Plej multe mi trovis ilin el la listo de vikipedio kiun vi povas trovhttp://eo.wikipedia.org/wiki/Blogo,

 Jen la listo:

1.http://www.vastalto.com/blog/index.php
2.http://leginda.blogspot.com/ [aferoj de freneza mondo]
3. http://alkemiisto.blogspot.com/[alkemiisto]
4. http://aliamondano.livejournal.com/ [Alia mondo eblas]
5. http://festo2005.blogspot.com/ [Amo ĉiam]
6. http://bertilow.com/blogo/ [BBBlogo]
7. http://beĉjo.blogspot.com/ [Beĉjo: la mondo el mia vidpunkto]
8. http://bendisplanet.blogspot.com/ [Bendis - Planedo Virtuala]
9. http://blogs.yahoo.co.jp/bezonata [Taglilbro de Bezonata]
10. http://bitakoro.blogspot.com/ [Jen la bita koro de Manuel Pancorbo Castro]
11. http://nikola86.livejournal.com/ [ taglibro de nenifaranto]
12. http://ĝangalo.com/modules/weblog/index.php?user_id=2496 [Blogajoj de Barijo]
13. http://ataly.blogspot.com/ [Blogfoto d'ataly]
14. http://davidoesperanto.blogspot.com/ [Esperanto-Blogo de David Doughery]
15. http://dekerido.skynetblogs.be/ [Blogo de Dekerido]
16. http://www.ebudhano.cn/persona/ermito/ [Blogo de Ermito]
17. http://espero.blogsky.com/ [Blogo de Hamzeh ] nur arabe
18. http://joey.stan4d.net/blogo/blogo.html [ne troviĝas]
19. http://jorgecice.blogspot.com/ [La blogo de Jorge]
20.http://www.sunflower.com/%7Eminer/TAGLIBRO_package/taglibro.html [Taglibro (blogo) de Ken Miner]
21. http://kvakulo.livejournal.com/ [Blogo de Kvakulo]
22. http://portreto.livejournal.com/ [Blogo de Luiz Portella]
23. http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm [Blogo de Tonyo]
24. http://librejo.blogspot.com/ [Blogo Librejo]
25. http://blogoka.blogspot.com/ [BlogoKa - Den Haag, Netherlands

Sekvos alia parto de la listo poste. Bonvolu informi min se vi ankaŭ havas bian blogon.
Posted by razen at 12:06 | Permanent Link | Comments (1)

2006/07/11

Kial paco en Nepalo kostas tiom multe?

Julio 11, 2006

Mi havas malĝojigan novaĵon.

Dimanĉe la regitaro prezentis sian jaran policion kaj programon ĉe la parlamento. Sed, terute, estis nur malnovaj temoj, agendoj kaj programoj. Estis kvazaŭ la registaro jam forgesis ke ĝi estis formida sur la kadavro de 22 da homoj kaj centoj da homoj devis esti vunditaj por la ili estu en la registaro. Hontinde.

La tuta lando nun postulas ke Nepal estu federala respubliko kaj ĝi havu almenaŭ 10 ŝtatojn por ke la estro de centra regstaro ne plu agu kiel diktatoro. Sed ili simple nuligis esperojn de homoj. 

Mi klare povas vidi ke denove kreskos protestoj kontraŭ la registaro. 

Kaj mi parolis kun vic-ĉefministro Amik Sherchan pri la registara programo kaj li diris ke li ne kunsentas. "Estis la trompo. la registara programo ne reflektas esperojn kaj postulojn de la popolo."

Mi foje kredas ke tio estis reĝo kiu denove regas la landon sekrete. Tiu programo estis tiel maldemokratio kiel la rekta regado de Reĝo Gjanendra. 

Samtempe kreskas onidiroj en la urbo ke forte eblas puĉo de la reĝo kun helpo de la armeo. La registaro jam anoncis ke la armeo estu sub la parlamento sed ĉefo de la armeo iris al la reĝa palaco por salutin lin okaze de lia naskiĝtago. La registaro jam anoncis ke la ĝi ne celebros la naskiĝtagon de la distatoro. Ĉu vi komprenis ion? La ligo inter la reĝo kaj la armeo estas ankoraŭ forta ka io ajn povas okazi intermeze.

Kial paco en Nepalo kostas tiom multe?

Posted by razen at 13:57 | Permanent Link | Comments (1)

2006/07/09

Navaro-ĵurnalistoj por etna aŭtonomio

Julio 09, 2006

Estis grava tago hieraŭ por Nevaro-ĵurnalistoj. Pli ol 40 ĵurnalistoj kunvenis en la freŝa monto de Nagarkot kaj diskutis pri ethna aŭtonomio. Post la demokratio, nun estas tre laŭta la voĉo pri demando por ethna aŭtonomio.

Antaŭe, kun helpo de la reĝo kaj sia aŭtokratio, tiuj 12 procento da Bahunoj kaj 18 pro cento da Chhetrioj regis la tutan lando nur ĉar  la reĝo sekvis ilian lingvon kaj religion. Nun tio ne plu eblas. Nepalo estas la komuna loĝejo de ĉirkaŭ 60 etnoj kaj parolandoj de pli ol 100 lingvoj. Ili nun forte postulas sian propran autonomian regionon kie iliaj propran lingvon estos uzata. Pro la subpremo de Bahunoj kaj Chhetrio, la indiĝenoj (ĉirkaŭ 40 pro cento) ne povis bone kreski sin ĉar unue ili devas lerni la lingvon de la registaro por esti agnoskita de la ŝtato ke ili estas civitanoj !

 La ĵurnalisto bone komprenis kio estas etna aŭtonimio kaj kiel ĝin helpos federala respublika sistemo. Ili el siaj laborejoj varbos pri ĝi ĝis kiam ili estas permesata.

 Nevaroj estas la indiĝenoj de la Katmando Valo. Ili jam kreskis altnivelan civilizacion antaŭ ol la reĝo de Gorkha, Prithvi Narayan Shah forte nunuĝis ĝin al sia lando. Kaj nun homoj de la tuta lando ĝuas la civilizacion tie ĉi sed tiuj vilaĝoj kie ili naskiĝis estas ankoraŭ vilaĝoj. Nun estas la tempo ke tiuj imigrantoj devos reiri al siaj vilaĝoj kaj konstrui urbojn tie. Mi estos ĝoja ke nun la tuta Nepolo egale kreskos. Ĉu vi ne estas ĝoja? 

Strange, Nepala Esperanto Asocio, neniam parolas prio lingva demokracio en Nepalo. Ĉu vi scias kial? Ankaŭ tie regas Bahunoj kaj Chhetrioj. 
Posted by razen at 11:18 | Permanent Link | Comments (0)

2006/07/02

Oni ne plu celebros la naskiĝtagon de la reĝo

Julio 06, 2006

Tempo estas tre forta.

Nun, post la granda sukceso de la demokrto, la aŭtokrato disfalis. Kaj la registaro decidis ne plu celebri la 59an naskiĝtagon de la reĝo Gjanendra, kiu donis nur suferon al la popolo konstraŭ al honoro li ricevis. La naskiĝtago okazos la 7an de julio.

La registaro jam anoncis ke ne estos ferio dum la naksiĝtago de reĝo  kaj la registaro ne okazigos ian ajn celebran funkciojn kiel prelegoj au premio-donaco ktp.

Dank' al lia malfama puĉo kaj la serio de teruro, malobeo al homaj rajtoj, malpermeso al ĵurnalismo ktp, li nun celebros lian naskiĝtagon inter la specialaj laboristoj de la palaco kaj (eble ploros).

Kvankam, oni ne devas esti feliĉa kaj dormi ke la reĝo neniam staros. La reĝo jam elspezis 237 jaron je diktatora regado. Do kompreneble, liaj amikoj ankoraŭ fidas lin kaj iam ajn povas okazi ke li prezentu sin pli forte ol antaŭe.

Posted by razen at 15:51 | Permanent Link | Comments (0)

Renkontiĝo kun Bhara

= = =
Julio 02, 2006

Post morgaŭ vojaĝos Bharat al Hongkongo kaj  Filipinoj por instrui Esperanton kaj renovigi Esperanto-movadon tie. Ĝojiga afero! Miaj bondeziroj al li.

Li ĝus venis al mia oficejo kaj mi kune drinkis bieron, diskutante pri Esperanto-movado. Li proponis min ke mi instruu Esperanton kaj trovu la tajpitaĵojn de mia E-vortaro kiu perdiĝis kiam la komputilo fuŝis. Kaj li proponis ke Nespa eldonos libron pri mia vojaĝo al Muktinath.

Li ankaŭ informis min ke Mukunda kaj Indu vojaĝos al Florenco por partopreni al UK (intertrempe mi telefone parolis kun Indu kaj ŝi diris ke ŝia vizo estos preta morgaŭ). Bonege, sed mi nur bedaŭras ke oni ne diskutas pri tiaj gravaj aferoj dum E-kunvenoj. Kvankam mi ne estas estrarano, mi preskaŭ ĉiu sabate estas kun ili.

Posttagmanĝe, mi telefonis al Poshraj kaj petis ke aranĝu Esperanto-seminarion dum la venonta Himalaja Renkontiĝo. De unua renkontiĝo mi batalis por inkuzivi ĝin en la renkontiĝa programo sed post la ĥaoso en la unua, ni simple lasis ĝin.

Mi iris al la Nespa oficejo hieraŭ tagmeze ĉar mi volis diskuti pri "E-seminario" kun Poshraj kaj Narendra. Sed mi ne povis ĉar mankis ŝlosilo al la ĉambro kaj ni nur dum momento sidis en iu proksima resturacio. Philip helpas pli bonigi la broŝuron kiun verkis Narendra. Mi tuj lasis ĉar mi devis esti en iu politika programo por raporti.

Plej badaŭrinda afero, mi ne povas blogi en mia normala blogejo (www.razeno.blog.com). Lasu min provi nun.