2006/06/12

Jam komencis preparado por venonta IHR !

June 12, 2006

Mia sabata vizito al NESPA oficejo estas tre fruktdona. Mi ĝojas ke oni ne nur dormas sed ankaŭ laboras. Aŭ iuj dormas kaj iuj laboras.

Poshraj kaj Narendra decidis organizi la sesan Internacian Himalajan Renkontiĝon venontjare. Ni decidis tiel ĉar okazos la Azian Kongreson en Barato kaj ni ne volas perdi la sanĉon partopreni la plej multe da geesperantistoj el Nepalo. Aŭ tiu jare ni ne pensos pri aliaj aferoj.

Ĝi okazos de 26a februaro kaj oni marŝos rekte norde al Langtang regiono, al Rasua, ĝis la bordo al Tibeto eble dum 9 tagoj. Kaj reveninte vizitos al tia punkto de kie videblas panaramon de la Himalajo - ĝi tiel vere estos Himalaja renkontiĝo. Venis Lila (kiu ankaŭ laboras por Nepala Turisma Oficejo) kaj donis al ni helpon klarigi la aferon, ĉar ĝi estas nove trovita vojo kaj ne estos multe turismeca.

Ni havas CDon kun enkonduko pri la loko Langtang kiu nun estas en la angla lingvo. Mi volas traduki ĝin en Esperanto kaj produkti Esperantan CDon, se iu helpos min enmeti mian sonon en la CDo. Mi skribe petis aliĝi al asocio kiel dumviva membro. La estraro jam konsentis.

Aliflanke, gejunuloj praktikas Esperanton. Tio multe ĝojigas min. Ili ankoraŭ ne verkis sufiĉe da artikolojn por sia organo, kiun mi volis redakti. Oni ne oficiale parolis pri vojaĝo al UK sed mi mem devis kompreni ke Mukunda vojaĝos al Italio por partopreni en UK. Bone !

Kaj Mukunda donacis al mi la libron, kiun li verkis en sia gepatra lingvo pri forpaso de sia patro.
Posted by razen at 12:54 | Permanent Link | Comments (3)

No comments: