2006/04/22

Demonstracio pli granĝis pro la reĝa prelego

Aprilo 22, 2006


Pli grangiĝis la demonstracio en la ĉefurbo kaj aliaj urboj post la reĝo "prelegis" hieraŭ vespere. Mi ne povis kompreni kial li pensas ke popoloj estas tiom stultaj. Nepre la popolo atendas pacon sed ne tiel ke homoj denove donu la rajton popolan al li kaj simple ĝuas kiam la reĝo prenas ĉion.

Pli ol cent homoj vundiĝis kiam la policanoj blinde pafis al la demonstraciintoj sur la strato. Multaj homoj vundiĝis ĉe kapoj ĉar la policanoj kun intenco pafis ĉe kapoj. Estis teruraj scenoj ĉe la privata televido. Reĝoj nepalaj estas ĉiam kruelaj. Mi memoris ebl tiel la reĝo Prithvi Nrayan Shah tranĉis nazojn de 250 venkitoj antaŭ 230 jaroj.

Kaj, stulte, Usono, Barato, Britio, Kanado, EU kaj Ĉinio subtenis la reĝan prelegon. Aŭ ili ne komprenas la problemon aŭ ili ne volas ke paco regu la mondo.

Ĉu vi povas klarigi al viaj registaroj ke la reĝo donis nenion al popolo per la retorikan prelegon. La popoloj demandas restarigo de parlimento, nova registaro kun reprezentantoj de ĉiuj partioj (eble kun Maoistoj) kaj elekto por al asemblo de konstitucio. Ĉu vi ne povas peti tion al reĝo por la ĝentilaj malfeliĉaj popoloj de Nepalo?
Posted by razen at 20:45 | Permanent Link | Comments (1)
La rĝo parolis sed...

Mi refoje skribas hodiaŭ. Nun estas 11. 40 nokte kaj mi ankoraŭ estas en mia oficejo. Mi dormos sur mia seĝo hodiaŭ nokte.

Okazis tiel. La reĝo hodiaŭ vespere parolis. Li simple diris ke li redonis la povon li prenis al la popolo ! Tre ĝoje. Sed... Li samtempe diris ke li proponis al la sep politikaj paritoj ke ili elektu unu gvidiston kiu pretas esti ĉefministro laŭ la reĝa plano.

Kompreneble, neniu estos preta do la reĝo ne redonos al povon. Tre lerte, tre ruze.

King Gyanendra parolis al al popolo vendrede vespere (Photo: Nepal Television )

Aliflanke, la reĝa prelego videblis sur la nacia televido kvin horoj post la registaro arestis du gravajn komunistpartiajn gvidistojn.  Du gravaj gvidistoj Jhalnath Khanal kaj Bamdev Gautam estis arestitaj kiam ili alvenis Katmando el flughaveno.

La ĉefurbo jam montris ke la popolo ne estas feliĉa kun la neklara sed certe konfuziganta prelego. Tuj post la prelego, homoj bruligis aĵon kaj montris malkontenon surstrate. Amaso da protestantoj ĉirkaŭ marŝis en la urbo.

Sed la Barata kaj Usona registaro jam laŭdis la reĝan movon kaj akceptis la reĝan prelegon pozitive. Tio signifas ke la gvidistoj de ĉefaj partioj sentos malfacile protesti kontraŭ ĝi. Kaj, la Maoistoj, kiuj nerekte helpis la politikistojn dum 16-taga demonstracio estos malfeliĉa kun la partioj kaj do okazos kverelo inter la partioj kaj Maoistoj.

Malgraxu ĉio, la popolo ĝenerale tute ne akceptos la reĝan proponon. Ili certe atakos al la gvidistojn se ili konsentas la reĝon kaj volos esti ministroj de la reĝa kabineto. Do la demonstracio daŭros. Ili jam eklernas revi pri respubliko - la Nepalo sen reĝo, kie ĉiu popolo estos egala.

Ankaŭ hodiaŭ okazis simile en la urbo - la reĝa registaro anoncis irmalpermeson de 9a matene ĝis 8a vespere. Mi venis al oficejo matene je 8a (kaj poste pli longigis ĝis noktomezo) ĉar jam komencis mapaco en stratoj kaj trapasi ilin per motorbiciklo estis ne ebla. Hodiaŭ ili bruligis kelke da motorbiciklojn kaj veturilojn.

Mi estis en la oficejo kaj venis tempo ke mi veturis per nia buseto al kelke da lokoj kie esti homamasoj. Mi por la unua fojo vidis tiom granda demonstracio - tio devas esti ne malpli ol du mil cent homoj - de genuloj, gemaljunuloj kaj geknaboj; riĉaj kaj malriĉaj. Kvankam esit sanoncita irmalpermeso al tiu Ĉirkaŭ Vojo, oni libere protestis laŭ tiu vojo kaj soldadoj kaj polocanoj aŭ ne estis aŭ ili nur rigardis la aferon pace. Ĉiuj havis saman postulon - ke ili volas scii Nepalon kiel respubliko. Ili diris "Reĝo esas ŝtelisto, vi forlasu landon."

Poste ni aŭdis/vidis en televido ke ili estis tiel mizere batitaj kiel okazas ĉiutage. La reĝo ankoraŭ ne kredis ke la popolo havas

tian povon.
Posted by razen at 01:03 | Permanent Link | Comments (5)

No comments: