2006/04/10

Aprilo 10, 2006
Nepalo iras respublike

Jam montris al ni, dum pasintaj kvar tagoj de demonstracio kontraŭ la diktatoro kaj egale kruela subpremo de la reĝa registaro, ke Nepalo iras respubliken.

Almenaŭ 3 homoj estas pafmortitaj, centoj estas vunditaj kaj pli ol 1,000 estas arestitaj dum tri-tagoj de domnstracioj. La popoloj rekte malobeis la anonco de irmalpermeso en ĉirkaŭ dek urboj, inkluzive al Katmando. Miloj da homoj estis surstrate kaj la policanoj montris kiom kruele ili povas reagi al la civitanoj kiuj nur postulis demokration.

Lokoj, ĉefe Naya Baneshower, Maitidevi, Kalanki, Gongabu, Samakushi, Chucchepati, Chabahil, de Katmando kaj divesaj lokoj de aliaj proksimaj urboj Kirtipur, Patan kaj Bhaktapur daŭre malobeas la irmalpermeson kaj kriis sloganon kontraŭ monarĥismo. Mortigo de civitanoj tiris pli grandan amason sur stratoj.

La registaraj oficistoj, bankoficistoj, leĝistoj, ĵurnalistoj, instruistoj, enginieroj, verkistoj kaj ĉiuj estas surstrate nun. Pokhara, Butwal, Chitwan kaj aliaj urboj estas tute "malpermesitaj".

Hieraŭ la registaro ne donis permesilojn por privatajn ĵurnalistojn por ke ili rekte iru al demonstracio-lokoj kaj raprotu sendepende. La ministro por informaado Shrish Samchser diris ke oni ne rajtas sendepende raporti pri politikaj demonstracio.

Ansataŭe li proponis doni buson al ĉiuj reportistoj por ke ili kune veturu kaj raportu de tiu loko kiun la registaro donos. Tio signifas ke la raportistoj nur vidos kion ka registaro monstros kaj raportos kion la registaro volos. Hontinde.

Do hieraŭ mi estis hejme dum tuta tago kaj nur pensis ke mi multe malprofitis ĉar mi ne havas retservon en mia hejmo.

Denove estas anoncita ke estos irmalpermeso de 11.00 matene ĝis 6.00 vespere. Nun estas 9.40 matene. Kaj nature, la politikaj demonstarcio kaj komencis en multaj stratoj de mateno.

Aliflanke, amaso da homoj eliris de siaj homoj por aĉeti legomon ktp. La legomo duoble pli multe kostis kaj oni devis aĉeti eĉ malfraŝaĵojn. Gestudentoj ne povis estis en ekzamenoj pro la irmalpermeso kaj ankaŭ tradicia ĉar-festivalo de SetoMachhindranath ankaŭ estis ĝenita.

De komenco de protesto, la registaro malfunciigis uzon de mantelefonoj. Reto estis blokita fojfoje dum irmalpermesperiodo kaj la estro de tiu ĉi cibekafejo diris ke iam ĝi povas esti blokita kaj ankaŭ la telefonservilo.

Mi memoras ke la policanoj ankaŭ subpremis la demonstracion dum la 1990 movado. Ĝi entute mortigis ĉirkaŭ 100 homojn kaj tiama reĝo Birendra eventuale donis mult-partia demokration. Sed tiam la policano ne estis tiom kruela kiom ili estas nun. Kaj je la fino, la civitanoj tiom kruele batis al kelke da policanoj ke mi eĉ timis vidi ilin. Kaj mi imagas kio okazos post la fino de nuna revolucio. Ĉu la diktatoro jam forvojaĝos por rifuĝiĝi? Sed mi ne pensas ke li tiom facile foriris kaj donos pacon al la homoj. Li restos sur sia trono ĝis kiam venos kadavroj de miloj da homoj. Dum pasintaj 237 jaroj de Shah  dinatio, Nepalanoj vidis ĉion pri malbona flanko de monarĥismon sed malmulte da homoj povis ĝui ĝian bonan parton.
READ MORE
Posted by razen at 11:41 | Permanent Link | Comments (1)

No comments: