2006/04/28

Unua parlamento sen reĝa represento

Aprilo 28, 2006

Hodiaŭ la popolo de Nepalo vidis la historian parlamenton kie neniu sidis kiel opozicio kaj pli grave, ne venis simbola standardo de la reĝo (reĝa ĉeesto, aŭ fizika aŭ simbola ĉe parlamento estis deviga en estonto)!

Post mortiĝo de 16 homoj kaj vundiĝo de centoj da homoj la reĝo de Nepalo akceptis la veron ke li ne povos subpremi la homamason kiu postulis demokratian rajton kaj revis pri Nepalo sen reĝa.

S-ro Girija Prasad Koirala, kiun la reĝo anoncis kiel la ĉefministro laŭ la propono de sep politikaj partioj, estis tre malsana (li estas 84 jaraĝa), proponis per sia letero al la parlamento ke oni okazigu la elekton de Konstitucia Asemblo. Ĉiuj membroj bonvenigis ĝin. Oni formale diskutos pri ĝi kaj plej verŝajne oni akceptos ĝin - tio signifas ke nun oni verkos novan kosntitucion laŭ la propono de elektitaj homoj de la asemblo. Oni kredas ke nun venos tia konstitucio kie rajtoj de ĉiuj etnoj, kastoj, religianoj estos sekuraj.

Ekstere, membroj de etnaj popoloj, Budhistoj kaj aliaj protestis kaj minacis al la membroj de parlamentoj ke ili nepre proponu kaj akceptu la elekton de konstitucia asemblo. Jen venas komenco de bonaj tagoj, sed mi kredas ke la vojo ne estas tiom facila. Sed estas nun certa ke la politikistoj neniam laboros kontraŭ la volo de pooplo.

Hieraŭ okazig grandegan amaskunvenon kie la politikistoj promeis labori nur laŭ la deziroj de popolo.
Posted by razen at 20:26 | Permanent Link | Comments (5)

2006/04/25

Demokratio revenas en Nepalo !!!

Aprilo 25, 2006


Popola povo finfine venkis la reĝon de Nepalo. Hieraŭ nokte, je 11.30 de 24a aprilo, la reĝo Gjanendra anoncis ke li akceptis proponojn de la sep protestantaj partioj laŭ kiu, li restarigis la parlamenton kaj donis sloŝilon al ili por venigi la Maoistojn al demokratia politiko kaj al elekto de konstitucia asemblo. Jen la 19 taga protestado donis rezulton historian. La unua parlamento sidos venontan vendreden, laŭ la reĝa promeso.


Tuj post la anonco, stratoj de la ĉefurbo vidis amasojn bonvenigantaj la reĝan anoncon. La politikaj partioj bonvenigis la anoncon kaj diris ke nun ili pli sincere laboros por la lando, popolo.


Dum 19 taga protestado landskala, almenaŭ 15 da homoj estis murditaj, pli ol 1,000 estis vunditaj kaj la stratoj vidis la plej grandaj homamoaso en historio, kun eble pli ol 200,000 (laŭ CNN) ĉiu tage. La registaro anoncis irmalpermeso dum preskaŭ ĉiuj tagoj sed ĉiam la anonco estis malobeitaj kun miloj da homoj protestantaj en ĉirkaŭo de la urbo. Estis planita ke venos du miliono da homoj en stratoj de Katmando dum 25a aprilo pro finbatali kontraŭ la reĝo kaj anonci respublikan sitemon, tiun la prtioj ĵus nuligis.


Forpasinta reĝo Birendra konsentis doni multipartia demokratio kaj resti konstitucia monarĥo post kvar taga protestsado en 1990.


[raportis 25a aprilo 10.15 am]
Posted by razen at 11:42 | Permanent Link | Comments (3)
= = =

2006/04/23

La partioj decidas pli grandi la demonstracion

Aprilo 23, 2006

Hodiaŭ estas Dimanĉo, la 18a tago de batalo inter la popolo kaj la reĝo/diktatoro. La reĝo nur havas armeon kaj kelke da stutaj helpantoj sed la popolo havas tiun povon kiun ili zorgis dum pasitaj 237 jaroj por ke ili iam batalu kontraŭ la besta (tiun li diras ke stas dia) povo.

Hodiaŭ dum tuta tago estis batalo ĉe divesaj anguloj de la ekstercentra urbo - Koretshowr, Samakhushi, Chabahil, Banasthali, Hadigaon kaj aliaj lokoj. Nun en Nepalo la vorto irmalpermeso (pli ĝuste "curfew" en la angla) ne plu portas signifon ĉar homoj povas iri sur la strato amase. Almenaŭ tri personoj estis vunditaj kiam la policanoj pafis al la amanso da homoj demonstraciantaj.

Kelke da junuloj okazigis baloton ĉe la strato kion oni volis - ĉu respublikan sistemon, ĉu konstitucian monarĥion aŭ rektan regadon. Kaj 66 pro cento da homoj elektis respublikan sistemon !

Simile, amasaj demonstracioj okazis en diversaj urboj de la lando. Ĉiuj havas saman demandon - raĝo, lasu la tronon !

Danke, la gvidistoj de sep politikaj partioj defiis la reĝan prelegon kaj postulis ke reĝo donu al ili restarto de parlamento kaj elekto de konstitucia asemblo. Eble ili mem ne volis sed la amaso da homoj en la strato devigis ilin diri ke ni devas nu daŭrigi la revolucion. La gvidistoj minacis ke se la reĝo ne promesis por kion ili postulas, ili mem starigos paralelan registaron morgaŭ.

Nun estas tia tempo por ĵurnalistoj ke ili simple ne povas forigi sin el la demonstraciaj aferoj. Oni ne povas skribi ion ajn krom ĝi ĉar homoj simple ne legas. La registaro anoncis irmalpermeson de 9.00 matene ĝis 8.00 vespere. Mi alvenis al mia oficejo je 8.30 kaj nur povos reiri al hejmo post 8.00 vespere.

Mi telefone parolis kun kelkaj registaraj oficistoj hodiaŭ. Mi demandis ili kiel vi laboras dum tia malnormala situacio kaj ili simple ridis kaj ne volis respondi. Vere, ili tute ne laboras kaj nur kolektas salajron. Kaj pro la sama kialo mi ne povis veturi kaj vidi la amasproteston en stratoj.

Aliflanke, la malgrandaj vendejoj, privataj oficistoj kaj laboristoj devas suferi multege pro manko de laboro. Dommastrinoj havas alian problemon. Mankans nutraĵon en vendejoj, multekostas kaj oni eĉ ne havas tempon vendi aŭ aĉeti ilin. Estas normala ke oni malsaniĝas dum tiu periodo ankaŭ sed nun mankas veturiloj por atingi al hospitalo kaj eĉ hospitalo ne havas tempon por ĝeneralaj malsanuloj. En ĉiu hospitaloj venas centoj da vunditaj demonstraciintoj ĉiu tage. Do mankas eĉ servantoj por ili. Mizere, kaj la reĝo ankoraŭ "ludas al fluton" kaj kredas ke homoj iris al lia piedo kaj konsentos esti sklavo lia. Ne kredeble.

Posted by razen at 19:43 | Permanent Link | Comments (0)

2006/04/22

Demonstracio pli granĝis pro la reĝa prelego

Aprilo 22, 2006


Pli grangiĝis la demonstracio en la ĉefurbo kaj aliaj urboj post la reĝo "prelegis" hieraŭ vespere. Mi ne povis kompreni kial li pensas ke popoloj estas tiom stultaj. Nepre la popolo atendas pacon sed ne tiel ke homoj denove donu la rajton popolan al li kaj simple ĝuas kiam la reĝo prenas ĉion.

Pli ol cent homoj vundiĝis kiam la policanoj blinde pafis al la demonstraciintoj sur la strato. Multaj homoj vundiĝis ĉe kapoj ĉar la policanoj kun intenco pafis ĉe kapoj. Estis teruraj scenoj ĉe la privata televido. Reĝoj nepalaj estas ĉiam kruelaj. Mi memoris ebl tiel la reĝo Prithvi Nrayan Shah tranĉis nazojn de 250 venkitoj antaŭ 230 jaroj.

Kaj, stulte, Usono, Barato, Britio, Kanado, EU kaj Ĉinio subtenis la reĝan prelegon. Aŭ ili ne komprenas la problemon aŭ ili ne volas ke paco regu la mondo.

Ĉu vi povas klarigi al viaj registaroj ke la reĝo donis nenion al popolo per la retorikan prelegon. La popoloj demandas restarigo de parlimento, nova registaro kun reprezentantoj de ĉiuj partioj (eble kun Maoistoj) kaj elekto por al asemblo de konstitucio. Ĉu vi ne povas peti tion al reĝo por la ĝentilaj malfeliĉaj popoloj de Nepalo?
Posted by razen at 20:45 | Permanent Link | Comments (1)
La rĝo parolis sed...

Mi refoje skribas hodiaŭ. Nun estas 11. 40 nokte kaj mi ankoraŭ estas en mia oficejo. Mi dormos sur mia seĝo hodiaŭ nokte.

Okazis tiel. La reĝo hodiaŭ vespere parolis. Li simple diris ke li redonis la povon li prenis al la popolo ! Tre ĝoje. Sed... Li samtempe diris ke li proponis al la sep politikaj paritoj ke ili elektu unu gvidiston kiu pretas esti ĉefministro laŭ la reĝa plano.

Kompreneble, neniu estos preta do la reĝo ne redonos al povon. Tre lerte, tre ruze.

King Gyanendra parolis al al popolo vendrede vespere (Photo: Nepal Television )

Aliflanke, la reĝa prelego videblis sur la nacia televido kvin horoj post la registaro arestis du gravajn komunistpartiajn gvidistojn.  Du gravaj gvidistoj Jhalnath Khanal kaj Bamdev Gautam estis arestitaj kiam ili alvenis Katmando el flughaveno.

La ĉefurbo jam montris ke la popolo ne estas feliĉa kun la neklara sed certe konfuziganta prelego. Tuj post la prelego, homoj bruligis aĵon kaj montris malkontenon surstrate. Amaso da protestantoj ĉirkaŭ marŝis en la urbo.

Sed la Barata kaj Usona registaro jam laŭdis la reĝan movon kaj akceptis la reĝan prelegon pozitive. Tio signifas ke la gvidistoj de ĉefaj partioj sentos malfacile protesti kontraŭ ĝi. Kaj, la Maoistoj, kiuj nerekte helpis la politikistojn dum 16-taga demonstracio estos malfeliĉa kun la partioj kaj do okazos kverelo inter la partioj kaj Maoistoj.

Malgraxu ĉio, la popolo ĝenerale tute ne akceptos la reĝan proponon. Ili certe atakos al la gvidistojn se ili konsentas la reĝon kaj volos esti ministroj de la reĝa kabineto. Do la demonstracio daŭros. Ili jam eklernas revi pri respubliko - la Nepalo sen reĝo, kie ĉiu popolo estos egala.

Ankaŭ hodiaŭ okazis simile en la urbo - la reĝa registaro anoncis irmalpermeson de 9a matene ĝis 8a vespere. Mi venis al oficejo matene je 8a (kaj poste pli longigis ĝis noktomezo) ĉar jam komencis mapaco en stratoj kaj trapasi ilin per motorbiciklo estis ne ebla. Hodiaŭ ili bruligis kelke da motorbiciklojn kaj veturilojn.

Mi estis en la oficejo kaj venis tempo ke mi veturis per nia buseto al kelke da lokoj kie esti homamasoj. Mi por la unua fojo vidis tiom granda demonstracio - tio devas esti ne malpli ol du mil cent homoj - de genuloj, gemaljunuloj kaj geknaboj; riĉaj kaj malriĉaj. Kvankam esit sanoncita irmalpermeso al tiu Ĉirkaŭ Vojo, oni libere protestis laŭ tiu vojo kaj soldadoj kaj polocanoj aŭ ne estis aŭ ili nur rigardis la aferon pace. Ĉiuj havis saman postulon - ke ili volas scii Nepalon kiel respubliko. Ili diris "Reĝo esas ŝtelisto, vi forlasu landon."

Poste ni aŭdis/vidis en televido ke ili estis tiel mizere batitaj kiel okazas ĉiutage. La reĝo ankoraŭ ne kredis ke la popolo havas

tian povon.
Posted by razen at 01:03 | Permanent Link | Comments (5)

2006/04/21

Irmalpermeso daŭras

Aprilo 21, 2006

Hodiaŭ estas la 15a tago de revolucio kontraŭ la monarĥio. Homoj postulas liberecon kaj la reĝo donis kuglojn. Jam mortiĝis pli ol 12 da homoj dum protestado kaj nun reĝo diskutas pri la situacio kun malnovaj pro-reĝaj politikistoj kiuj nur feliĉigos la
reĝon, dirante ke la situacio estas en ordo.

Pli dangexe, la reĝo anoncis irmalpersso dum 25 horoj kaj homoj larĝe malobeas ĝin miloj da homoj estis sur la strato kaj la polico kaj armeo simple malsukcesis devigi homojn obei la reĝon. Kaj rezulte, a amaso de cen-miloj da homoj en ĉiuj partoj de la ĉefurbo kaj alia regionoj de la lando.

Ĉar la registaro ne donis permesilon eĉ por gazeraro kaj aktivistoj de homaj rajtoj, neniu scias pri la vero. Kaj oni nur timas ke dum hieraxua protestado dekoj da homoj pafmirtiĝis. La soldatoj kune prenis la kadavrojn kaj oni ne scias kie kaj kiom estis murditaj.

Venis speciala ambasadoro el Barato por doni konsilon al la reĝo sed li malfeliĉe reiris hejme, verŝajne li ne sukcesis aŭskultigi la reĝon. Kiam oni devas fini, ili frenezas - la reĝo estas freneza nun.

Kaj aliflanke, la Nevaroj trovis bonan tempon por batali por etna aŭtonomio. Jen alia batalo komencis en ka ĉefurbo. Kaj ĉiuj scias ke la politikaj partioj ne aŭdos tian postulon pri etna aŭtonomio, ĉar la politikaj gvidistoj plej parte esats altklasaj Hinduoj kaj ili ne volas doni etnan autonomion. La 59 etnoj devas komenci sian apartan batalon eĉ post malvenko de la reĝo.

Mi ne povis blogi ofte pro okupiteco. Kaj ĉar mi ne havas reton en mia hejmo, mi ne povis pli frue ĝisgatigi mian blogon. Mi bedaŭras.

Posted by razen at 10:35 | Permanent Link | Comments (2)

2006/04/15

Ĵurnalistoj vunditaj

Aprilo 15, 2006

Policanoj hodiaŭ matene atakis protestantajn kiam pli ol 200 ĵurnalistoj protestis kontraŭ la reĝa regado, subpremo al la ĵurnalistoj. Inter ili 14  ĵurnalistoj estis vunditaj kaj kvar de ili estis arestitaj. La policanoj tiel barbare batis al protestantoj ke eĉ vundiĝis preterpasantoj.

La vunditaj ĵurnalistoj:  Hemanta Kafle, Mahendra Bista, Damodar Dawadi, Tej Prakash Pandit, Kishore Shrestha, Binod Pahadi, Mana Bahadur Neupane, Harirahar Birahi, Taranath Dahal, Murari Sharma, Rajendra Aryal, Bharat Pokhrel, Purushottam Kattel kaj Chakra Karki. La aretistaj ĵurnalistoj: Surya Thapa, Phanindra Dahal, Tika Ram Yatri and Dipak Dahal.

Krome, hodiaŭ amaso da demosntraciintoj marŝis ĉirkaŭ la urbo kaj devis fronti batalon kun la policanoj. En aliaj uroboj ankaŭ okazadis simle grandiozaj demonstarcioj kontraŭ la reĝo. Sed strange, la reĝo ne volis respondi ilin.

Hieraŭ matene, la reĝo parolis. Sed kvazaŭ nenio okazis en la lando, li nur diris ke li kredas ke demokratio estas la plej bona sistemo.

Samtempe, la usunaj oficistoj ĉe sia ambasadorejo eklasas Nepalon.            

[bildo: www.parewa.com ]

 Hieraŭ simile oficistoj de ne-registaraj organizaĵoj estis arestitaj.

READ MORE
Posted by razen at 18:19 | Permanent Link | Comments (5)

2006/04/13

Policanoj subpremas

Aprilo 13, 2006

Policanoj daŭre subpremas demonstarciintojn en diversaj lokoj de la lando, kiu livis siajn voĉojn kontraŭ la autokratia regimo de nuna reĝo Gjanendra. Hodiaŭ est as la sepa tago de popola movado kontraŭ aŭtokratio.  Jam ses personoj estis murditaj kaj centoj estas en hospitalo.

Laŭ la registaro, jam 3013 da homoj estis arestistaj dum unu semajno.

La registaro devigis Germanan kuraciston kiu estis kuracinta al vunditaj demonstraciintoj reiri al sia lando.

Ĉefe en la ĉefurbo, la demonstraciintoj estis vunditaj pro pafado, batado kaj larmo-gaso hodiaŭ. Tri leĝistoj estis vunditaj

pro pafado ĉe iliaj kapoj kiam ili demonstraciis hodiaŭ matene. 72 da leĝistoj estis arestistaj. Kaj ankaŭ egale malbone traktitaj estis instruistoj kaj studentoj.

Pli ol 200 da oficistoj de internaiciaj ne-registaraj organizaĵoj estis arestitaj kiam ili demonstraciis por paco kaj solvo de la politika krizo. Strange, la policanoj mankis sufiĉe da ŝarĝveturiloj por meti ĉiujn demonstraciintoj kaj poste lasis aliajn kiuj volas iri hejmen.

La reĝo venis al la ĉefurbo kaj eble li pli proksime ĝuas la monarĥian batalon. Mi neniam povis imagi ke tio povas okazi en 21a jarcento. La privata televido faris bonege - iu policano pafadis al la amaso da demonstraciinotj el sia hejmo. Unu fotisto kaptis la foton kie videblas pistolo tra la fenstro. Imagu. Kaj demosntraciitoj de 70-jaraĝa viro ĝis 10jaraĝa knabo estis brutale batitaj.

UNa altaficisto pri homaj rajtoj Luis Arbour peis al Nepala soldato esti pli patienca kiam ili traktas Nepalajn demonstraciintoj. Dank' al dio (aŭ reĝo ĉi foje), niaj mantelefonoj refunkcias.

Hieraŭ la usona ambasadoro James Moriarty montsi sian solidarecon al la movado, renkontinte la politikstojn. La ambasadoro nun ĉesas sian vizo kaj aliaj servoj.

Hieraŭ la policanoj atakis kiam poetoj kaj artistoj prezentis siajn verkaĵon kaj teatraĵon hieraŭ vespere. Tiel nomata "rubber" kuglo estas tre fama kaj "malmultekosta" en la reĝa regimo.

Intertempe iu artsto faris tian komputilan kolaĝon kie vi vidas ke la reĝo ludas fluton kiam la tuta urbo bruliĝas aŭ vundas.  La foto jam estas fama inter komputilo uzantoj ĉar estis dissentitaj

Do, mi preferas montri al vi fotojn ol skribi per mia lingvo. Vidu malsupre. Mi dankas al por jenaj fotoj. 

Mi invitas vin viziti tien por pli da fotoj.
READ MORE
Posted by razen at 20:40 | Permanent Link | Comments (3)

2006/04/12

Malpaco daŭras

Aprilo 12, 2006

Hodiaŭ la Katmando estis simile malpaca, kaj ankaŭ estis strenaj aliaj urboj.Kvankam, la registaro ne anoncis irmalpermeson, pri kiu popoloj jam estas kutima.

Oficistoj de internaicaj organizaĵoj demonstraciis por paco kaj ĉeso de subpremo kaj policanoj arestis ilin.
La reĝo revenis al Katmando sed ankoraŭ oni ne povas imagi ke li ion faros por la popolo.

(Bildo: www.parewa.com)
READ MORE
Posted by razen at 20:12 | Permanent Link | Comments (1)

2006/04/11

Reĝo ne interesiĝas pri paco

Aprilo 11, 2006

Katmando estis egale malpaca ankaŭ hieraŭ. Simile, demonstraciantoj estis vunditaj, batitaj, arestitaj. Dum unu semajna demonstarcio, la reĝa registaro ne montras ian signon ke ĝi interesiĝas pri paco.

Denove, kiel ĉiam, la registaro precipe atakas ĵurnalistojn. La Federacio de Nepalaj Ĵurnalistoj hodiaŭ diris ke jam 111 jŭurnalistoj estis arestitaj en unu semajno. Kaj pli ol cent estis vunditaj. Kvar ĵurnalistoj el unu eldonejo estis cetere batitaj ĉar tiu ĵurnalo skribi pri vunditaj demonstraciantoj.

Mi miras rigardante la diferenco inter du televioj - registara kaj privata. La registara montras la tutan scenarion kvazaŭ ne okazis io grava sed nur "teroristoj" kaŭzis malpacon en la lando. Kaj vidu la privatan televidon, ili rekte montars kiel brute la policanoj bategas homojn en strato (kvankam ili scias ke privataj televidfotiloj staras tie). Imagu kiom ili suferos  en malliberejo. Tio estas autokratio.

Mi estis ĉe la preskunveno de ministro pri informado kie lidiris ke teroristoj estas en amaso de la demonstraciantoj kaj devas agi tiel. Eble la irmalpermeso daŭros longe.  

Mi sukcesis eksteren iri por blogi kaj do estis tempo pro irmalpermeso. Mi estis hejme, parolante kun ĵurnalist-amikoj kaj rigardinte televidon.

Mi ne povis eĉ toleri ke kaptinte policanoj batis la protestintoj kiuj fuĝis. Unu policano iris en iu domo pro katpi protestanto kaj ĵetis lin el kvaretaĵa domo !!! Eble eĉ Hitlero ne estis tiom kruela kiom estas la reĝo.

Kaj vidu, la reĝo ankoraŭ ne reagas al la demonstarcio. Same kiel la legenda impereisto de Romo, li ĝuas religian vojaĝon en montetoj....

READ MORE
Posted by razen at 13:04 | Permanent Link | Comments (4)

2006/04/10

Aprilo 10, 2006
Nepalo iras respublike

Jam montris al ni, dum pasintaj kvar tagoj de demonstracio kontraŭ la diktatoro kaj egale kruela subpremo de la reĝa registaro, ke Nepalo iras respubliken.

Almenaŭ 3 homoj estas pafmortitaj, centoj estas vunditaj kaj pli ol 1,000 estas arestitaj dum tri-tagoj de domnstracioj. La popoloj rekte malobeis la anonco de irmalpermeso en ĉirkaŭ dek urboj, inkluzive al Katmando. Miloj da homoj estis surstrate kaj la policanoj montris kiom kruele ili povas reagi al la civitanoj kiuj nur postulis demokration.

Lokoj, ĉefe Naya Baneshower, Maitidevi, Kalanki, Gongabu, Samakushi, Chucchepati, Chabahil, de Katmando kaj divesaj lokoj de aliaj proksimaj urboj Kirtipur, Patan kaj Bhaktapur daŭre malobeas la irmalpermeson kaj kriis sloganon kontraŭ monarĥismo. Mortigo de civitanoj tiris pli grandan amason sur stratoj.

La registaraj oficistoj, bankoficistoj, leĝistoj, ĵurnalistoj, instruistoj, enginieroj, verkistoj kaj ĉiuj estas surstrate nun. Pokhara, Butwal, Chitwan kaj aliaj urboj estas tute "malpermesitaj".

Hieraŭ la registaro ne donis permesilojn por privatajn ĵurnalistojn por ke ili rekte iru al demonstracio-lokoj kaj raprotu sendepende. La ministro por informaado Shrish Samchser diris ke oni ne rajtas sendepende raporti pri politikaj demonstracio.

Ansataŭe li proponis doni buson al ĉiuj reportistoj por ke ili kune veturu kaj raportu de tiu loko kiun la registaro donos. Tio signifas ke la raportistoj nur vidos kion ka registaro monstros kaj raportos kion la registaro volos. Hontinde.

Do hieraŭ mi estis hejme dum tuta tago kaj nur pensis ke mi multe malprofitis ĉar mi ne havas retservon en mia hejmo.

Denove estas anoncita ke estos irmalpermeso de 11.00 matene ĝis 6.00 vespere. Nun estas 9.40 matene. Kaj nature, la politikaj demonstarcio kaj komencis en multaj stratoj de mateno.

Aliflanke, amaso da homoj eliris de siaj homoj por aĉeti legomon ktp. La legomo duoble pli multe kostis kaj oni devis aĉeti eĉ malfraŝaĵojn. Gestudentoj ne povis estis en ekzamenoj pro la irmalpermeso kaj ankaŭ tradicia ĉar-festivalo de SetoMachhindranath ankaŭ estis ĝenita.

De komenco de protesto, la registaro malfunciigis uzon de mantelefonoj. Reto estis blokita fojfoje dum irmalpermesperiodo kaj la estro de tiu ĉi cibekafejo diris ke iam ĝi povas esti blokita kaj ankaŭ la telefonservilo.

Mi memoras ke la policanoj ankaŭ subpremis la demonstracion dum la 1990 movado. Ĝi entute mortigis ĉirkaŭ 100 homojn kaj tiama reĝo Birendra eventuale donis mult-partia demokration. Sed tiam la policano ne estis tiom kruela kiom ili estas nun. Kaj je la fino, la civitanoj tiom kruele batis al kelke da policanoj ke mi eĉ timis vidi ilin. Kaj mi imagas kio okazos post la fino de nuna revolucio. Ĉu la diktatoro jam forvojaĝos por rifuĝiĝi? Sed mi ne pensas ke li tiom facile foriris kaj donos pacon al la homoj. Li restos sur sia trono ĝis kiam venos kadavroj de miloj da homoj. Dum pasintaj 237 jaroj de Shah  dinatio, Nepalanoj vidis ĉion pri malbona flanko de monarĥismon sed malmulte da homoj povis ĝui ĝian bonan parton.
READ MORE
Posted by razen at 11:41 | Permanent Link | Comments (1)

2006/04/07

Politika ĥaoso daŭras Politika ĥaoso daŭras Politika ĥaoso daŭras Politika ĥaoso daŭras Politika ĥaoso daŭras Politika ĥaoso daŭras Politika ĥaoso daŭras

Aprilo 07, 2006
Politika ĥaoso daŭras

Politika ĥaoso daŭras sed la reĝo ripozas, vizitante al Hinduaj temploj kiam bruliĝo de pro-demokrata movado kreskas en ĉefurbo kaj en aliaj urboj.

En Katmando, la demonstaciantoj bruligis opŝtoficejon kaj bruligis aŭ atakis kelkdek aŭtojn kaj motorbiciklojn. Ili malpermesis veturilojn de policanoj en siaj regionoj kuŝante arbon aŭ metante ŝtonojn tra la stratoj. La policanoj ripozis en tiuj lokoj kie ne videvlas la protestantoj por ke ne olazu pli da interbatalo.

La policantoj kruele batis la protestantojn kiam ili povais kaj ankaŭ pafils per akra larmo-gason. La lokuloj donacis akvon al la protestantoj porke ili ne multe suferu pro la gaso. La aktivistoj informis al ĵurnaloj ke du el ili estis pafitaj sed ankraŭ ne povis esti certigita el polica flanko. La studentoj sukcesis faligi du statuojn de reĝinoj en la univesitato. Kaj pri la helikoptero, la Maoistoj diris ke ili sukciesis surterigi ĝin sed armeo diris ke estis nur ena akcidento.

Hodiaŭ posttagmeze, la ministro pri hejma afero, Kamal Thapa diris ke la registaro eblas anonci "emergency" kaj "curfew" morgaŭ matene. Nun homoj ne rajtas eliri de siaj hejmoj je 11a nokte ĝis 3a matene (eble la registaro pensas ke la politikistoj demonstracias dum nokto)

Antaŭ 16 jaroj en April 8 la Popola Movado sukcesis forpeli unu-partian pro-reĝan sistemon kaj venigis mult-partian demokration. Sed ĉion nun iras laŭ la rivero, kaj restas nur la reĝa aŭtokratia regimo, dank' al lia puĉo de februaro 1a, antaŭjara.
READ MORE
Posted by razen at 12:50 | Permanent Link | Comments (11)

2006/04/06

Politika ĥaoso en Nepalo

Aprilo 06, 2006

Okazis ĥaoso politika denove. Nun la politikaj partioj ne rajtas ie ajn porotesti en la ĉefurbo. Ĉirkaŭ 20 politikstoj estis arestitaj el siaj hejmoj hieraŭ kaj denove 50 da profesiuloj, ĵurnalistoj, leĝistoj, ktp estis areatitaj.

Ankaŭ ĉirkaŭ 50 da polikistoj estis areatistaj. Nun la stratoj estas tute malplena je veturiloj, nur kelke da homoj trapasa. La registaro kaptis ĉirkaŭ 500 busojn por ke ili devige veturigos la homojn sed tio eĉ ne eblis.

Hodiaŭ estas la komenca tago de 4-taga protest programo kaj por malsukcesigi ĝin, la registaro diris ke politikaj protestoj estos kontraŭlegaxaj. Hondinde. Kaj la registaro ankaŭ malpermesis centojn da busoj kiuj venis en la ĉefurbo. Ili estis haltita survoje.

Kaj strange, la reĝo anakoraŭ ne audas pri la politikaj sanĝoj. Li nun esats vojaĝanta en divesaj vilaĝoj por preĝi en Hinduaj temploj. Ni ne devas scii pri la Roma impereistro.

Aliflanke, la maoistoj atakis en urbeto Malangwa hieraŭ nokte kaj surterigis fulantan helikopteon de la armeo. la flugintoj verŝajne mortiĝis. Kaj ĉirkau 15 da homoj - el ambaŭ flanko j estis mortitaj. Kune, ili anakaŭ kaptis kelke da registaraj oficistoj. Krome la malliberejo estis rompita kaj ĉiujn malliberulojn ili kun portis. La detala informo poste sekvos.

READ MORE
Posted by razen at 15:07 | Permanent Link | Comments (0)

2006/04/05

Demonstracio malpermesita en stratoj, centoj arestitaj

Aprilo 05, 2006

Finfine, la reĝo de Nepalo Gjanenda malpermesas demokration al sia popolo hieraŭ vespere. Denove post 14 jaroj, demoratia rajto demonstracii pace en stratoj estis malpermesita. Ĉirkau 100 da ĵurnalistoj, profesoroj, kuracistoj kaj leĝistoj estis arestitaj kiam ili ekis demonsracion ĉe strato Naja Baneshor.

La politikaj partioj kaj aliaj profesiaj organizaĵoj planis organizi tri tagan strkon de 6a ĝis 9a de aprilo kontraŭ la registaro kaj aŭtokratio kaj por malsukcesigi ĝin, la registaro jam anoncis ke ĝi faros ĉion ajn. La ministro por hejma afero Kamal Thapa jam diris al ĵurnalistoj vendrede, “La policanoj eĉ povas pafi al la demonnstraciantoj se ili venas al la stratoj. Mi faros ĉion por malsukcesigi la demonstraton.”

La registaro ĉiam minacis ke la Maoistoj povas veni en la ĉefurbo kaj ataki dum la protestprogramo. Kaj nur merkrede, la Maoistoj anoncis ĉeŝbatalon en ĉefurbo por certigi la registaron ke ili ne havas intencon ataki dum la paca demonstracio de la partioj. Tamen la reĝa registaro ne volis doni popolon sian rajton demonstracii kaj hieraŭ vespere anoncis ke neniu nenie rajtas okazigi ian ajn kunvenon aŭ demonstracion en la ĉefurbo. Kontraŭ la anonco, okazigis demonstracion ĵurnalistoj, leĝistoj, profesoroj kaj kuracistoj.

La policanoj eĉ arestis la raoprtistojn kiu estis tie nur por raporti. Kaj la aktivistoj de homaj rajtoj hodiaŭ matene jam anoncis ke ili ne estos silenta dum la tri-taga demonstracio kaj bone trarigardos kiu kion faros kaj finfine sendos raporton al la internaica tribunalo por ke ĝi punu nepalan reĝon, ministrojn, armeon kaj policon kontraŭ ilia misuzo de ŝtatan povon por malliberigi aŭ malpermesi la popolon sian homaj rajtoj.

De Februaro 1, 2005, la reĝo puĉis kaj prenis ĉion politikan rajton. Li mem elektas siajn ministrojn kaj li estas la prezidanto de la kabineto. Nun ne estas parlamento en Nepalo kaj la reĝa teamo ĉiam preparas novan leĝon ĉiu monate. Nur dimanĉe aperies nova leĝo kiu montras ke eĉ tiuj homoj kiu kontaktas la Maoistoj esas egale “teroristoj” kiel ili mem. La reĝe, de monenco de puĉo, atakadas la ĵurnalistojn.

La Plej Alta Tribunalo jam anoncis ke la reĝa registaro estas kontraŭ-konstituicia. Sed la reĝo ĉiam diras en siaj prelegoj ke li devis premi ĉion ĉar la partioj ne bone faris al la lando kaj li nur povas doni feliĉon kaj demokration al la popolo.

2006/04/02

Mi fariĝis stulta

Aprilo 02, 2006

Kutime (plej ofte en Eŭropo) oni faras tiel ke siaj geamikoj fariĝas stultaj dum la 1an de aprilo. Okazis same ĉe ni ankaŭ, dank' al okcidenta modo, televido ktp.

Ankaŭ mi fariĝis stulta jene. Estis sabate kaj mi iris al Asocio kiel kutime. Estis Bharat, Narendra, Nabin Lal kaj Philip. Ni iomete babilis pri la gepoloj. Kaj subite Narendra diris ĉe li ĵus ricevis telefonovokon de ili kaj ili estas en la sama Punhill Hotelo kaj diris ke estis sekuraj en katmando.

De komenco de ĥaoso mi volis aŭdi ilin kaj eble pro mia profesio, mi estis senpatienca renkonti ilin. Mi tuj promonis ilin ke ni vizitu ilin. Ni staris ka preskaŭ estis ĉe la pordo kaj iu saĝulo diris, "Ĉu hodiaŭ ne estas la unaan de aprilo?" Do, ĉiuj revenis kun longa rido. Mi estis je stulta pro mia profesio aŭ sciivolemo.

Krome, mi demandas sin kial Nepala Esperanto Asocio havas sian propran estraro se la anoj ne volas vidi unu al alian eĉ dum sabatoj? Kial ili kandidatiĝis? Kion ili cerlas fari estinte estraro? Ĉu ili vere scias la celojn de UEA, kujn ĝenerale  la estraroj  promesas prenumi? Mi ne plu volas kritiki iun aŭ ion sed restas tiaj demandoj en mia kapo.

- - -

Eldonis tia "stultiga" novaĵo hieraŭ ankaŭ nia ĵurnalo [The Himalayan Times]. Ĉiujare ni faras tiel. Sed tio okazas tiom sekrete ke eĉ ni raportistoj ne scias ĉu vere tia novaĵo venos aŭ ne. Tamen, ĉi voje la novaĵo estis mem naive stulata. Oni ne kredas tiajn novaĵojn. La speicala novaĵo diris ke la registaro baldaŭ translokigos faman turon de Katmando "Dharahara" al alia parko por konservi ĝin. Estas alia afero ĉu translokigo estas konservo aŭ ne. Sed la baza problemo estas tia ke nia registaro neniam pensos por konservado. la urbestro antaŭa decidis ke ili luos la monumenton kaj la ĉirkaŭan lokon por ke la komencistoj staru bazaro en tiu monumenta
loko.