2006/02/23

La reĝo kreskas nombron de armeo

Februaro 23, 2006

Ĉiuj scias kiom malriĉa Nepalo kaj nepalanoj estass. Kion oni trovas sur stratoj de la ĉefurbo kaj aliaj urboj nur estas perskaŭ eksceptoj de la ĝenerala bildo de Nepalo. La fakto estas tiom amara ke ĉiu nepalano ĝenerale gajnas nur 270 usunaj dolaroj ĉiu jare (tio signifas ke ili gajnas malpli ol unu dolaro po tago).

Tamen ne malfeliĉiĝu, la reĝo de Nepalo gajnas 10 oble pli ol la Usona prezidanto. Kaj do lia armeo devas esti egale forta ĉu ne? Pro tio li jam planis ke Nepalo havu 10,000 da soldatoj (krom kunarma policanoj kaj polocanoj). Kial Nepalo bezonas tiom forta armeo? Ĉu Nepalo timas atakon el Ĉinio aŭ Barato? Ne. Ka Usono ne havas tempon ataki al Nepalo. Do kial? Buddhistoj diras ke timo loĝas en koro de persono. Jen la reĝo timas kaj la kaŭzo de sia timo estas en sia koro. Do li pensas ke iu povas ataki lin kaj difaligi sian 237-jara dinastio (minus 104-jara regado de heredaj ĉefministroj el Rana familio). Estas kompatinda ĉu ne?

Sed estas pli ol kompatinda en Nepalo. La armeo devas nur servi la reĝon sed ili gajnas nomon per la takso-pagantoj, por kiuj ili tute ne resopndecas. La armeo iam povas ataki iun, loĝi en ies domo kaj rabi ies posedaĵo se la reĝo volas. Tio jam estas tracicio de Nepalo, almenaŭ dum pasintaj 237 jaroj. Kaj diru al ni, ĉu ni plu pagu nian takson? Ni ne rajtas nei dum diktatora reĝimo. La reĝo faras ĉion por kolekti pli da takso. Ankaŭ korecistoj de New Road protestis kontraŭ la nova programo kolekti pli da takso. La ekonomistoj diras daŭre ka la ŝtato mem estas bankrupta sed la reĝaj ministroj ofte diras al ĵurnalistoj ke ili plu povas regi la lando.

Por mi ne gravas. Mi ne havas monon sed ja tre grandan ŝuldon. Mi estus danka al la diktatoro se li konsentus posedi miajn ŝuldojn (kaj repagi ĝin). He he he.

Kaj, Margreet venos morgaŭ matene. Hodiaŭ posttagmeze mi informis al Bharat pri ŝia alveno sed li ne montris intereson akcepti lin. Eble mi iros (sed mi ne scias kie mi loĝigu ŝin).

No comments: