2006/02/27

Mi vojaĝos morgaŭ

Februaro 27, 2006

Eble la plej ĝojiga memonto de mia Esperanto-vivo dum pasintaj dek jaroj - mi partoprenos en la 6a Internacia Himalaja Renkontiĝo !!!

Okazis interkona verspero hodiaŭ (de kie mi ĵus revenas). Estas 12 da eksterlandanoj kaj ankaŭ simila nombro de nepalanoj partoprenos. Bonege ! Morgaŭ matene ni lasos Katmandon kaj perflose rajdos sur rapida rivero tra 13 kilometroj. Kaj loĝos en Pokhara kaj flugos ĝis Ĵomsom kaj do komencos 7-tagan piedvagadon. Mi iomete timas sed mi scias ke mi povas. Oni diras ke oni devas toleti altecon (3,700 metroj) kaj ventegon !!

Estis interese trovi Ursula. Kaj mi eĉ ne povis parli kun ŝi dum ŝia restado en Katmando. Kaj pli hontinde, Mi vidis Margreet kaj petis pardonon ke mi ne povis veni al la flughaveno por akcepti ŝin. Je estis hontinda. Mi devis esti tie. Mi dankis al S-ro Hori ke li daŭre vivigas la IHRon. Nepre jes.

Jam pasis dek jaroj kiam mi partoprenis la unuan IHRon. Tiam mi estis libera kaj ekscita .. . Intertmpe venis mia laboro kaj multaj aliaj ke mi foriĝis el la Esperanto-movado. Mi nur memoras kiel mi ĝuis la unuan renkontiĝon kun preskaŭ amaso da partoprenantoj. Estis Knut, Andreas, ges-roj Cotton ktp.

Vidu, mi devis batali kun mia proksima ĉefo por trovi 7-tagan ferion. Estas kutime malfacila trovi unu-tagan ferion. Kaj mi sukcesis trovi semajno da ferio ! Fakte batalo funkcias. Oni nur ne povas esti certa kio okazos poste.

Nun mi havas amaran kaj terura novaĵo - la fifama birdo-enfuenzo jam alvenis en Nepalo. Post semajno da timo, kio venis kiam oni trovis la viruson en Mumbaio, nun ĝi estas en Nuwakot, kiel hodiaxu matene mortis ĉirkaŭ 1000 da kokoj. Estas timinda sed devas vidi la mondon kiel ĝi estas. Ĉu ne?

Eble mi blogos nur post mia reveno al Katmando. Aŭ eble el Pokhara.

2006/02/25

Margreet, blogo pri vojagxo

Februaro 25, 2006

Feliĉe ke Margreet jam estas en Katmando. Mi ne povis ankoraŭ renkonti ŝin sed estas sufiĉe por mi scii ke ŝi estas en Hotel Singhe, kiel ĉiam.

 Mi hodiaŭ iris Nespa Oficejo por aktualiĝi pri IHR aranĝoj. Mi eistis ĝoja ke mi vidis multajn (sed ne la prezidanton, ĝenerala sekretarion ktp). Mi unue demandis pri Margareet kaj Posh Raj respondis ke ŝi jam estas en Hotelo kun la Nederlanda paro (eble ili venis unuope). Kaj samtempe mi sciis ke Ursula ankoraŭ jam estas en Katmando. Bone. Ŝi iam telefonos min.

Mi certigis sin pri mia vojaĝo kun Rustam kaj mi feliĉe aŭdis ke ĉio estas jam aranĝita.

 Kaj mi tuj iris al Hotel Singhe por renkonti al Margareet sed bedaŭrinde ŝi ne estis tie.

 Do mi revenis.

 Kaj mia filo estis kun mi hodiaŭ. Li estis iom malsana hieraŭ nokte kaj mi tre volis kunvojaĝi kun li. Sed strange, li iris al ie kaj ne volas sidi dum dek minutoj kaj tuj petas al mi foriri. Estas eta diablo.

Mi eĉ kunportis lin al mia oficejo dum momento. Komence li eistis feliĉa kaj do ne volis esti ankaŭ tie. Mi povis kunporti lin tien nur ĉar hodiaŭ estas sabato kaj kvankam mi devas labori, mia ĉefo ne venas.

 Nu, mi ĵus iris al www.esperanto.blog.com kaj mi vidis ke iu sinjoro jam metis informon pri sia Esperanto-vojaĝo. Tio nomiĝas http://terra-esperanto.blog.ca La kreinto estis jena:

Stéphanie Bellenger
Raportistino senlimas
Tel.: (514) 803-0918

Mi vizitis lin kaj trovis ĝin interesa.

Simile,

Betti Chatarjee skribis al mi pri interesa loko kie oni povas subskribi por fortigi petskribon al UN por agnoski Espernaton kiel internacia lingvo. Bv partiopreni tien. La kreinto celas kolekti 1,000,000 da subskribantoj.

Jen la adreso:
http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO

Feliĉan partoprenon ! 

2006/02/23

La reĝo kreskas nombron de armeo

Februaro 23, 2006

Ĉiuj scias kiom malriĉa Nepalo kaj nepalanoj estass. Kion oni trovas sur stratoj de la ĉefurbo kaj aliaj urboj nur estas perskaŭ eksceptoj de la ĝenerala bildo de Nepalo. La fakto estas tiom amara ke ĉiu nepalano ĝenerale gajnas nur 270 usunaj dolaroj ĉiu jare (tio signifas ke ili gajnas malpli ol unu dolaro po tago).

Tamen ne malfeliĉiĝu, la reĝo de Nepalo gajnas 10 oble pli ol la Usona prezidanto. Kaj do lia armeo devas esti egale forta ĉu ne? Pro tio li jam planis ke Nepalo havu 10,000 da soldatoj (krom kunarma policanoj kaj polocanoj). Kial Nepalo bezonas tiom forta armeo? Ĉu Nepalo timas atakon el Ĉinio aŭ Barato? Ne. Ka Usono ne havas tempon ataki al Nepalo. Do kial? Buddhistoj diras ke timo loĝas en koro de persono. Jen la reĝo timas kaj la kaŭzo de sia timo estas en sia koro. Do li pensas ke iu povas ataki lin kaj difaligi sian 237-jara dinastio (minus 104-jara regado de heredaj ĉefministroj el Rana familio). Estas kompatinda ĉu ne?

Sed estas pli ol kompatinda en Nepalo. La armeo devas nur servi la reĝon sed ili gajnas nomon per la takso-pagantoj, por kiuj ili tute ne resopndecas. La armeo iam povas ataki iun, loĝi en ies domo kaj rabi ies posedaĵo se la reĝo volas. Tio jam estas tracicio de Nepalo, almenaŭ dum pasintaj 237 jaroj. Kaj diru al ni, ĉu ni plu pagu nian takson? Ni ne rajtas nei dum diktatora reĝimo. La reĝo faras ĉion por kolekti pli da takso. Ankaŭ korecistoj de New Road protestis kontraŭ la nova programo kolekti pli da takso. La ekonomistoj diras daŭre ka la ŝtato mem estas bankrupta sed la reĝaj ministroj ofte diras al ĵurnalistoj ke ili plu povas regi la lando.

Por mi ne gravas. Mi ne havas monon sed ja tre grandan ŝuldon. Mi estus danka al la diktatoro se li konsentus posedi miajn ŝuldojn (kaj repagi ĝin). He he he.

Kaj, Margreet venos morgaŭ matene. Hodiaŭ posttagmeze mi informis al Bharat pri ŝia alveno sed li ne montris intereson akcepti lin. Eble mi iros (sed mi ne scias kie mi loĝigu ŝin).

2006/02/22

LA 6-A INTERNACIA HIMALAJA RENKONTIGXO

(26-a de februaro – 10-a de marto 2006)

Organizo de
               NEPALA ESPERANTO – ASOCIO
                         Kathmandu, Nepal

La Nepala Esperanto- Asocio gxojas anonci la sesan dektritagan Internacian Himalajn Renkontigxon organizitan por konigi sian landon al alialandaj Estoj. Apenaux ekzistas iiu landon  en la mondo kiu povus rangi samnivele kun nepalo relate naturan, etnana kaj kulturan diversecon. Partoprenante la
Renkontigxon, vi havos la sxancon formi vian propran bildon de la landoj kaj samtempe konatigxi kun lokaj kaj alilokaj  E-stoj, kiuj partoprenos la samajn programerojn.

Vi pasigxos al unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontigxo en la Kathmando valo , kie situas la cxefurbo de Nepalo. Gxian ricxan kulturan  Pasintecon atestas la tiaj historiaj distriktojkaj monumentoj, notende tiuj de la plej
grandaj urboj, Kathmando, Patano, kaj Bhaktapuro. Tie vi povas vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la originoj etnoj de la valo, restasfidelaj al siaj jarcentoj tradicioj malgraux la multflanka modernigxo de la valo.

La cxefa parto de la Renkontigxo estos unu vojagxo al alia granda valo de Nepalo, Pokhara , situanta okcidente de kathmando je 200 kilometroj. Survoje vi haltos por fari rajdon flose sur la Trisuli rivero. Pokhara, samkiel
Kathmnado, situas en tiel nomata meza regiono de la lando, sude kelkdekajn kilometrojn de la himalaya montaro, kaj de gxi vi povos gxui fabelan panoramon de la Dhaulagiri, Annapurna kaj Manaslu montaroj. La pinto de
machhapuchhre('la fisvesto') majeste dominas la scenon.

De la pokhara valo vi flugas gxis Gxomsom(2713m) kaj entreprenos kvartagan rondpiedvojagxon tra Kagbeni al Muktinath (3,798m), dum kiu vi havigos al vi, krom eble kelkajn dolorantajn muskolojn, ankaux bonan ideon pri la vilagxo vivo , tiel kiel la plimulto de la popolo gxin spertas tagtage, vi ankaux gxuos majestajn, vidajxojn de la himalaya montareroj de Annapurna, Nilgiri kaj la foton de fama himalaya river, kaligandaki. La impona templo de Muktinath estas respektata de ambaux Budhanoj kaj Hinduoj.la regiono cxirkaux Muktinath estas himalaya dezerto kaj tie vi povos observi la vivon de diversaj etnoj popoloj, ekzemple thakalioj, tibetanoj kaj gurungoj.

Dum via restado, vi logxos en bonkvalitaj hoteloj. Cxiuj mangxokostoj kaj aliaj kostoj en Nepalo estas inkluzivitaj en la aligxkotizo sed ne ampleksas asekuron. La kotizo estis kalkulita por kovri kostojn, ne por gajni monon.

Similaj turismaj servoj kutime kostas preskaux 150 usonajn dolarojn tage.

                                    Aligxilo al
La 6-A Internacia Himalaya Renkontigxo 2006
      (26-a februaro – 10-a de marto 2006)

Familia nomo: S-ro/S-ino/F-ino
Persona nomo:
Adreso:
Lando:
Telefono(kun kodo):
Fakso(kun kodo):
Retadreso:
Profesio/fako:                                              Agxo:
Sxatokupo:
Vegetarano: jes/ne                                  Fumanto: jes/ne
Mi volas logxi kun:
                (bonuvolu tajpi skribi preslitere. Laubezone encirkligu la koncernan vorton.)

jen mi aligxas laux kondicxoj presitaj sube sur tiu cxi flanko. Mi sendas tion cxi aligxon kaj samtempe pagas kotizon laux kotizatabelo al la
bankokonto de la IHR komitato:


Bankokonto: Nepal Esperanto sangh (Renkontigxo), 550-74775-6, Saving Account, Neapl bank Limited, New Road , Kathmandu, Nepal.

Mi legas, komprenas, kaj akceptas la kondicxojn sur tiu cxi aligxilo
Subskribo:
Dato:


                                  LA  PROGRAMO
26-a de februaro: Bonvenigo kaj enhoteligxo
27-a de februaro: Vizito al vidindajxoj de Kathmando kaj Patano
28-de februaro: duontaga perflosa rajdo kaj poste veturo al Pokhara
1-a de marto: Flugo al Gxomsom kaj piedvojagxo gxis kagbeni
2-a de marto: Piedvojagxo de Kagbeni al Muktinath
3-a de marto: Reveno de muktinath tra Gxomsom gxis Lete
4-a de marto: Piedvojagxo de Marfa gxis Lete
5-a de marto: Piedvojagxo de Lete gxis Tatopani
6-a de marto: Piedvojagxo de Tatopani gxis Galesvara/Beni
7-a de marto: Reveturi al Pokhara per auxtobuso kaj duontaga ekskurso
8-a de marto: Vizito al vidindajxoj de Pasupati, Boudha kaj Bhaktapur,
Iternacia
                     Vespero, kongreso
10-a de marto: Libera tago kaj foriri gxis 7-a IHR 2008.


                            KOTIZTABELO
La kotizoj varias depende de la logxlando de aligxanto laux la jena grupigo:
A: Cxiuj landoj escepte de tiuj menciitaj cxi –sekve sub B.
B: Bulgario, Cxinio, Slovakio, Hungario, eks- Jugoslavaj landoj , Rumanio,
Pollando, eks-soventuniaj landoj, cxiuj landoj de Azio(escepte de Israelo,
Japanio kaj la Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko. Kotizoj sube
estas en usonoj dolaroj kaj por unu persono:
Kotizo          gxis 30.9.2005          ekde 1.10.2005          ekde 1.1.2006
A:                      650                     700
        750
B:                      600                     650
        700

La menciita kotizo validas por dulita cxambro kaj se vi deziras unulitan cxambron, bonuvolu aldoni 50 usunojn dolarojn al la gxi. Kotizo inkluzivas mangxadon kaj logxadon dum la tuta
periodo.
Bonuvolu sendi la aligxilon al la 6-a IHR komitato kun samtempe pago. Kiel dato de aligxo validas la alvendato de la plena pago.

                          La adreso de 6-a IHR komitato

                     Nepala Esperanto-Asocio
                G.P.O. Box 8974, CPC 102, Kathmandu, Nepal.
                   Retadreso: esperanto@wlink.com.np

2006/02/18

Esperanto-kunveno; IHR

Februaro 18, 2006

Mi ĵus revenis el Esperanto-Domo kie okazas kunveno ĉiu sabate. Strange (aŭ ne strange, ĉar tio okazas ĉiam), hodiaŭ ne okazis monata kunveno de estraranoj de Nepala Esperanto-Asociao kvankam hodiaŭ estas la unua sabato (laŭ registara kalendaro). Okazas tiel en nia asocio ke ne okazas kutima estrarana kunveno laŭ reguloj, kaj gravaj decidoj venas per telefonkonversacioj de du gravaj postenposedantoj. Kaj tiuj decidoj jam skribitaj sur la protokolo-libro ne estas plenumitaj.

Estis junuloj, Narendra Bhattarai kaj Philip. Bhattarai kaj Poshraj, kiel ĉiam laboras por Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR). Ĝis nun estis raportita ke venos 11 da eksterlandanoj - du nederlandanoj, unu germanino kaj 8 gejapanoj. Dank' al S-ro Hori ke IHR plu vivas. Kaj venis Hans el Germanio, kiu preskaŭ ĉiu jare venas Nepalon (mi dankas lin ke li kunportis kelke da belaj Esperanto-insignoj por ni). Kaj mi ne scias ĉu Margreet, la nederlandanino, kiu skribis al mi jam aliĝis al IHR aŭ ne. Kaj, bedaŭrinde, nur malmulte da Nepalanoj (3-5) partoprenos dum IHR.

Strange, ke Hare Ram Bista, la junulo kiu preskaŭ ne parolas Esperanton estas ĉiam meze de Esperantaj okazaĵoj, precipe kiam troviĝas eksterlandanoj. Li nur volas personan profiton per Esperanto. Ankaŭ ĉi foje, li petis monan helpon al Philip Pierce, la bonkora Usonano kiu nun laboras en Nepalo, por vojaĝi al Muktinath kun IHR membroj. Mi ne povas kompreni kial homoj lernas Espernaton kaj misuzas bonvolecon de ĝi. Tio nur malfamigos la lingvon kaj amikecon kiu estas eterna eco de nia internacia lingvo.

Same okazas kun la partopreno de Nepalanoj al Universala Kongreso. Mi ĵus aŭdis ke Munkunda Pathik kaj Indu Thapaliya vojaĝos al Florenco por venonta UK. Mi ne ankoraŭ aŭdis ne iu organizaĵo helpis al Nespa por tio. Se tia helpo venis ĉiuj membroj de la asocio devas scii kaj la estrarano devas elekti kiu vojaĝos, kaj pli grave kial tiu persono vojaĝos. Kial la sama persono vojaĝas eksterlande kiam multaj aliaj ne havas sanĉon vojaĝi senpage. Kaj oni devas nun diskuti kion avantaĝon tiuj bonsanĉaj homoj jam donis al la loka movado. Mi pensas ke pli ol 10 homoj jam vojaĝis per eksterlanda helpo. Ĉu ili jam bone helpas al movado? Ĉu ili jam kreis 10 novajn geesperantistoj? Ĉu ili jam povas prelegi pri Nepala situacio en Esperanto dum 30 minutoj?

Mi nur memoras ke iu sinjoro Chol Nath raportis en iu UK ke Espernato movado en Nepalo komencis de 1995. Kaj tion raportis Esperanto en Azio. Hontinde. Denove, mi dissendis informon pri kio Chol Nath raportis en nia retdissendlisto, kaj neniu Nepalano respondis - ĉu mi rajtas scii kion Nepala Esperanto-Asocio pensas pri la malvera raporto de Chol Nath? Kial oni ne punu lin pro sia mensogo?

Se vi volas kredi min? Internaciaj vojaĝoj de nepalaj geesperntistoj nur donis al nia movado vundon - batalon, miskomprenoj, zajuĵo ktp.

Kaj kiam oni parolas pri Esperanto-vojaĝoj de Nepalanoj, oni ofte respondas ke estas lia aŭ ŝia persona vojaĝo kaj li/ŝi mem pagis. Mi ne povas kompreni kiel Nepalanoj estas tiom riĉa malgraŭ la fakto de Nepalanoj gexenrale gajnas nur 270 Usunaj dolaroj jare. Strange estas mondo.

Krom ĉio, mi tre volas vojaĝi kun eksterlandaj partoprenantoj al montaro. Dum unua fojo, en 1995 mi tre vigle partoprenis kaj poste ne povis. Mi ne scias ĉu mi ricevos ferion de mia ĉefo aŭ ne. Do poste venos monan problemon.

2006/02/14

Amo-tago, motorbiciklo

Februaro 14, 2006

Feliĉan Tagon de Sankta Valentino !

En la mondo (speciale en okcidento) oni celebras hodiaŭ kiel amo-tago kaj nature, la influo jam venis en Nepalo. Malgraŭ politika malstableco kaj konflikto, multaj junuloj celebris tiun ĉi tagon hodiaŭ - aĉetante karton kaj manĝante en resturacioj kun siaj geamikoj/koramikoj. Interese ! Bindu revenos hodiaŭ el Haidarabado kaj eble ni ankaŭ iros ien kun fileto.

Hieraŭ mi sukcesis aĉeti mortobiciklon. Tio nomiĝas Bajaj ct 100, farita en Barato. Tio kostas en tute 94,900 kaj mi pagis 18,000 kiel unua sumo kaj do de venonta monato mi pagos 3,500. Tio estas preskaŭ ne eble por mi sed mi certe iel aranĝos. Laŭ regule, tiuj homoj, kiuj jam havas grandan sumon ne rajtas denove aĉeti ion per ŝuldo. Sed, mi devas diri, ke tion mi povis fari ĉar mi estsa ĵurnalisto. Mia oficiala letero helpis min kaj la estro eĉ ne demandis ĉu mi havas alian ŝultron aŭ ne.

Bone. Mi ne plu volas skribi ion pri politiko nuntempe. Mi ne sentas sin tiom malbona kiom estas nia reĝo.

2006/02/10

Do la elekto iel okazis en Nepalo

February 10, 2006

1. La elekto de urbaj reprezentantoj ne estas la solvo por la krizo nun la lando suferas. Anstataŭ tio, la reĝo (ĉar li mem prezidas la registaron) devas pensi kia maniere li povas solvi la problemego de Maoistoj. La reĝo ne volis aŭskulti kiam la Maoistoj ĉesbatalis dum kvar monatoj.
2. Li nur volis silentigi homojn kiam la bruo kontraŭ la monarĥismo estsi tre latŭta. Estis malbona medikamento por la malsanulo, pli danĝera ol nenio.
3.Per la elekto, la reĝo nur volis montri al la mondo ke li ankoraŭ subtenas demokration. Sed estas tia vero ke kiam li okazigis elekton li jam malliberigis pli ol 300 da politikistoj kaj ili vivis mizere en policejoj, barakoj kaj registaraj oficejoj kie mankis propra lito, manĝaĵo, akvo kaj necesejo !
4. Kio estas la signifo de la elekto kiam la plej grandaj politikaj partioj kiuj kaptis 80 procentoj seĝoj en pasintaj elektoj? Denove, venis 72 da tiel nomataj "novaj" politikaj partioj kiu tute ne diferencas inter ili pro filozofio sed nur vola preĝi la diktatoron. Sed eĉ el ili nur 22 da partioj konsentis partopreni en la elekto. La "brava" reĝo tiom multe timis la politikaj partioj ke li anoncis "irmalpermeson" kiam la partioj planis demonstracii grandskale.
5. La reĝo devis malliberigi la kandidatojn en registaraj oficejoj kiam la Maoistoj minacis ataki ilin. Tio estas sekureca situacio de la lando. Kial elekto do?
6. Preskaŭ neniu el al kandidatojn havis klaran programon aŭ estontan planon por peti voĉon al la popolo. Ili simple ne petis voĉon. Do la voĉdonantoj ne sciis kia kandidato estis kia?
Kaj, nun ni devas toleri tiajn "urbestrojn" kiujn ni tute ne konas kaj kiuj ne havis kuraĝos iri inter la popoloj kaj peti voĉon kaj respondi iliajn demandojn.

Ni vidu kion plu la reĝo montros al ni kaj al la mondo por sekurigi sian diktatoran seĝon kaj por subpremi la liberecon de la homoj.

2006/02/04

Mi vojaĝis kie geinfanoj estas geezigitaj

Februaro 04, 2006

Mi vojaĝis al malgranda vilaĝo iom malproksime de la ĉefurbo hieraŭ kaj mi peskaŭ ploris, vidinte la situacio kaj pensmaiero de la vilaĝanoj.

Mi devis piede vagi dum du horoj por atingi al tie. Kagati Gaon estas unu el fifamaj lokoj en mia lando. Ĝi situas nur ĉirkau 20 kilometroj nordokcidente de la ĉefurobo sed ankoraŭ vivas 500 jaroj malfrue ol la tempo.

Estas tie kutimo ke geinfanoj de 10-15 jaroj estas geedzigitaj. La gepatroj zorgas pri ĉio kaj ili aranĝas ĉion. La infanoj nur povas obei siajn gepatrojn. Antaŭe, ili havis pli ol 25 da paroj (aŭ etaj paroj) geedzinigitaj ĉiu jare. Sed, dank' al la laboroj de gejunuloj, la fi-tradicio nun malkreskas. Malgraŭ ĉio, ili sukcesis geedzigi 7 parojn ĉi jare.

Strange, milionoj da dolaroj venas el diversaj landoj por ke tiel nomataj ne-registaraj organizoj laboru kontraŭ fi-tradicioj kaj speciale por virinaj kaj infanaj rajtoj. Sed, ĉiuj scias, plej granda parto de la monsumo iras al la ruzaj "sociaj aktivistoj" kiu scias kiel suĉi la monon por si antaŭ ol uzi ĝin por la bozenanta parto de la socio.

La ĵurnalistojn la lokanoj tute la toleras ĉar ili nur kaptas malbonan informon kaj foton por propogandi (tio ne helpas al komunion sed certe jes por la soicaj aktivistoj kiuj faras novan programon kaj gajnas denove monon el ekstarlandaj donacantoj). Mi bone parolis kun ili sed ne fotis la novedzinon, kiu eble havis malpli ol 15 da jaroj. Bedaŭrinde, la reĝo ne scias pri tio.

Denove pri reĝo, kiam la tuta urbo estas en problemo, la reĝo, ĉefo de armeo, ĉefo de polico hieraŭ nokte preĝis al loka diino, por ke ŝi donu ilin forton pli forte subpremi la popolon, postulanta demokratian rajton.

UNICEF petis al la regiataro Nepala ke ne metu balot-statolon en lernejoj ĉar iam povas okazi konflikton ĉe tiu loko. Kaj la eduka ministro hodiaŭ respondis ke UN ne havas rajton insturi aŭ peti ion al la Nepala registaro - tio estas la ekzemplo de aŭtokrata regado.

Kaj nome de protekto de la civitanoj, la registaro anoncis hodiaŭ ke du personoj kune ne povas rajdi motorbiciklon. La policanoj konkludis ke kiam la rebeloj venas por atako, ili venas sur motorbiciklo kaj du personoj en unu motorbiciklo estas la kaŭzo de atako, laŭ la policanoj. Ridinde.

De morgaxu ĝis sekvonta dimanĉo la tuta lando estos fermata. La Maoisto anoncis ke la lando estu fermata - tio signifas ke la bazaroj, lernejoj, transporto, fabrikejo kaj aliaj institucioj estos fermata dum la tuta semajno. Oni nur rajtos pieden vagadi sur malplenaj stratoj. Kaj tio celas malsukcesigi la elekton de urbestroj, kion la reĝo rekte anoncis. Oni ne scias kiel homoj povas vivi sufokante dum unu semajno. Kaj pli ol ĉio, la turistoj suferos.

Neniu el NEspA ĝis nun informis ion ajn pri la plano de Internacia Himalaja Renkontiĝo. Nature oni ne informas min kaj mi ankaŭ ne ĉiutage petas informon (tio ne estas modesta ĉar oni simple ne volas sciigi min). Sed mi hontas kiam eksterlandanoj volas scii pri eblaj sanĝoj pro la politika malstabilo.

Mi volis partopreni la E kunsidon hodiaŭ sed poste rezegnis ĉar mi scias ke decidoj ne okazas dum la kunsido sed ie ekstere.

[Bonvolu legi mian raporton (enl la angla) pri la infanaj geedziĝoj kiu aperis en mia ĵurnalo. Vi povas trovi ĝin ankaŭ ĉe :

http://www.thehimalayantimes.com/fullstory.asp?filename=aFanata0scqzpfa9Ta5a9a.axamal&folder=aHaoamW&Name=Home&dtSiteDate=20060204

2006/02/02

Centoj da homoj estis arestitaj dum memoro de Nigra Tago

Februaro 02, 2006

Jam pasis unu jaro de autokratismo en Nepalo. Politikistoj, leĝistoj, ĵurnalsitoj kaj aliaj prefesiuloj protestis en ĉiuj ĉefaj urboj landskale. Ili manifesticiis memore al la reĝa puĉo de Februaro 1 lastajara, nomante ĝin kiel "Nigra Tago". Ĉefe en la ĉefurbo Katmando, la policanoj molestis la pacaj protestantoj batante per bastonoj kaj ĵetantoj akvokanono al ili. Estis kruela batado al la protstantoj kaj anakaŭ al trapasantoj.

Post longa tempo mi vidis policanojn batanta al senarmilajn homojn kiu subtenis demokration. Ili eĉ ne lasis al homoj kiuj falis aŭ kuŝis sur la strato. Mi povas kompreni, ki ili ne kulpas. La reĝo donis al ili tiom fortan bastonon por bati al popoloj, la talkspagantoj, ke la blindaj popoloj ne povis kompreni kiom doloras kiam oni batas homojn. Mi fotis ilin kaj venis al mi egan akvofluon sur mi kaj mi tute malsekegis kaj la forto de akvo preskaŭ falis min. Mi vidis ke eĉ observantoj de oficoj de Homaj Rajtajo ankaŭ estis vunditaj.

En tute, pli ol 300 da protestantoj estis arestitaj kaj dekoj da homoj estis vunditaj.

Reĝo donis sian oficialan elparolon matene en la ŝtata televidio. Oni multe timis ke li malpermesos la politikajn partiojn ktp. Sed, li nek multe riproĉis al partioj nek enkondukis novajn programojn. Laŭ li la okazonta elekto de urbaj oficistoj, kiuj eĉ mankis sufiĉe da kandidatoj, estas la pruvo de demokratio. Li simple diris ke lia "regado" dum unu jaro estis tute sukcesa. Mi sole ridis kiam mi auskultis. Mi opinias ke li ankoraŭ vivas je 15a jarcento. Dum 237 da jaroj de regado de Shah dinastio, ili neniam estis amikaj al popoloj. Estis la vera bildo de dia dinastio.

Kiam la reĝo en televidio diris ke la Maoistoj jam fariĝis "malgrandaj krimoj", malgranda urbo de Tansen, je la mezo de la lando, jam estis bruligita kaj per atako de Maoistoj. Laŭ la plej freŝa informo, 11 da soldatoj kaj 4 da Maoistoj estis mortigitaj en la 7-hora atako de ĵaudo 11.00 nokte. Ili ankaŭ liberigis 127 da malliberuloj kaj la nun 130 da policanoj estas ankorau malaperantaj.

En la ĉefurbo, la politikaj partioj kritikis ke la reĝa elparolo estis nur ilo renovigi sian aŭtokratan regadon kaj ne povis doni novan programon. Li simple mensogis al la popolo dirante ke Nepala rilato kun alilandoj pli boniĝis, kiam plej multe da landaj reprezentantoj nur riproĉis la reĝon pro rabo de demokratio, ili diris.

Kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj malkovris sian raporton pri la stato de libera ĵurnalismo en Nepalo post la reĝa puĉo de Februaro 1. La ĝenerala sekretario Aidan White vizitis Nepalon dume. Li diris dum la konferenco de ĵurnalistoj ke la reĝa regado estas danĝero al la ĵurnalistoj. Kaj Ian Martin, la reprezentanto de la Oficejo de UN Alta Komissiono por Homaj Rajtoj diris ke la reĝa leĝo pri ĵurnalismo malpermesas la liberecon la konstatuto jam promesis.
Simile, Federacio de Nepalaj Ĵurnalistoj (FNJ) ankaŭ eldonis sian jaran raporton pri la supreso de ŝtato al ĵurnalistoj. Aliflanke, la ŝtato ministro pri informo minacis al ĵurnalistoj ke li povas nuligi FNJ se ĝi daŭrigas la movadon. Dum la protesto pli ol 60 da ĵurnalistoj estis arestistaj. 

2006/02/01

Dank' al dio, nenio okazis

Februaro 01, 2006

Dank' al dio. La reĝo diris preskaŭ nenion en sia 30-minuta parolado ĉe la ŝtata televido. Li nur mensogis al homoj ke lia regado estas tute sukcesa kaj Nepalo progresas dum tiu periodo. Li simple renovigis lian autokration per simpla rita elparolo. Kaj jes, li jam arestis dekojn da gvidistoj antaŭ nokte.

Parolante tion, li eĉ ne pensis ke homoj havas rajton serĉi novaĵon en aliaj marieroj ol kredi la ŝtatan televidon. Mi simpatias lin ke li ankoraxu kredas le li regas je 10a jarcento. Eble pli, ĉar mi kredas ke leĝo de Magna Karta jam aperis tiam. Kaj hodiaŭ la internacia federacio de Ĵurnalistoj eldonis sian raporton pri ja jaro de reĝa rekta regado kaj ĝia ombro en ĵurnalismo. Mi skribos pri tio poste.

Niaj mantelfonoj ankoraŭ ne funkcias.

Pri elekto. la soldatoj arestis kandidatojn kaj malliberigis ilin en barakoj ĉar timo kreskis ke Maiostoj eble mortigos ilin. Kia elekto ĝi estas? Ĉu vi iam aŭdis ie ke okazis elekto kiam la kandidatoj ne plu volis kontesti kaj la soldatoj ne permesas ilin malkandidatigi sin? Nepalo ja estas unika lando. Same kiel la reĝa ministro diras estas "unika demokratio".

Kaj mi ĵus aŭdis ke jam 170 da homoj mortiĝis en urbeto de Palpa kiam la Maoistoj subite atakis en malliberejo, registaraj oficejoj ktp.