2006/01/17

NEPALO: Demokratio rabita, partioj malpermesitaj protesti en stratoj ĝis necerta tempo.


January 17, 2006

Kiam la politikaj partioj unuiĝis kaj vigliĝis protesti kontraŭ la kontraŭ-konstitucia elekto de urbestroj, la reĝo kaj lia teamo de ministro maltrankiviliĝis kaj decidis ĉion ajn por terror kapti la homojn.

Dimaĉe nokte ĝi anonicis ke homoj ne eksteriru de nokto-mezo ĝis la 4a mateno. Kaj hieraŭ (16a januaro), ĝi subite anoncis irmalpermeson dum nokto ĝis ne certa tempo, kaj aldonis ke tiuj kiuj videblis ĉe strato nokte povas esti pafmortita. Kaj samtempe ĝi anoncis ke la politikaj partioj tute ne rajtas protesti en iu ajn parto de la urbo. La gvidistoj nuntempe ĉiu tage organizas marŝadon por informi al homoj ke la elekto, rekte anoncita de la reĝo, estas kontraŭ konstitucia kaj tio tute ne solvos politikan problemon. Sed de hodiaŭ ili ne rajtas fari tion. Dekoj da politikaj aktivistoj jam estas arestitaj.

Tamen, la partio jam anoncis ke ili defios la ordeno de la diktatoro kaj iel ajn okazigos la jam planita protesto la 20an de januaro.

Dume, la soldatoj, kiuj malsukcesas savi sin el la atakoj de Maoistoj, nuntempe minacas la publiko kaj terorigas ilin ĉiu tage en la strato. Ĉie en la strato, ili volas scii kie vi loĝas, kion vi varas ktp. Samtempe ili ĉiam insultas la homojn kaj oni ne rajtas paroli rekte kun ili.

Kaj ironie, kiam la ĉefurbo suferas pro post-ĉiu-sekunda sanĝo en politiko, la reĝo, kiu anoncis la elekton kiel oni faris en 14a jarcento, ĝojas vojaĝo en orientaj vilaĝoj kaj urbetoj kun sia edzino.

Posted by razen at 18:38:20 | Permanent Link | Comments (0) | 





[el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: