2006/01/01

Jen mi komencas mian novan blogaron ĉe blog.com.


January 01, 2006

Estimataj legantoj,
Unue mi volas diziri feliĉan novan jaron 2006 al ĉiuj kiuj konas min aŭ legas miajn blogaĵojn. Mi vidas nenian eblecon bonvenigi pacon en proksima estonteco sed mi kredas ke oni ne povas vivi en sango-logo dum longe kaj esperas ke nova jaro alportu pacon en nia bedaŭrinda reĝlando.

Mi lernis pri blogo ne antaŭ longe. Eble tio estis marto de 2005 kiam mi legis pri ĝi por la unua fojo. Mi scias ke mi preskaŭ obsedas je interpersona komunikado. De 1992 ĝis 1994 mi ade kaj ege korespondis kaj poste ĉetis tion, ne ĉar mi malŝatis sed ĉar nur mankis tempon kaj poste mi eklernis pri retleteroj kaj ciberkafejoj multiĝis en Katmando kaj do mi denove povis komuniki rete. Sed reta komunikado estas ĉiam same kiel virtuala - mi ne povas senti la homojn al kiuj mi skribas kaj samtempe mi malofte trovas homojn kun kiuj mi povas daxure korespondi (kompreneble mi mem parte kulpas). Kaj do kiam mi eklernis pri blogado, tio estis la plej feliĉa momento por mia vivo. Nun,  mi povas skribi al ĉiuj samtempe kiuj zoragas pri mi, pensas pri mi kaj almenaŭ konas min. Mi ne havas sekretojn almenaŭ inter gesamideanoj kaj mi ne parolas pri unu afero en du anguloj kun du personoj. Do mi ne timas - mi scias kion mi pensas kaj mi ne varias mian penson laŭ la persono mi komunikas...jen estas la plej taŭga ilo por kapricaj homoj kiel mi kiu ĉiam volas esti aŭkultata, legata kaj kritikata.

Blogado jam estas parto de ĵurnalismo en la mondo. Por mi ankaŭ povas esti tre taŭga ilo por diskonigi Nepalon en la mondo - ne tiel kiel la regitara ĵurnalo faras aŭ tiel nomataj esperantistoj uzas ĝin por rakonti nur pri belaj vidindaĵo de sia lando. Mi uzas ĝin por rakonti/raporti pri vero. Kiel oni ofte kritikas min, mi ne devas raporti pri amaraj veroj al la mondo sed, estas la bazo de la ĵurnalsmo ke, la sceno ne malaperas nur ĉar vi fermas viajn okulojn. Jen estas mia propra ĵurnalso - kie mi ne devas timi skribante ke mia ĉefo eble koleros. Sed nur restas la problemo ke mi ne blogas ĉe mia hejmo kaj devas iri al ciberkafejon por uzi la reton. Do tie oni pagas lau minutoj kaj kiam mi tre rapide blogas, ofte mi eraras lingve kaj ofte mi forgasas doni ĉefajn niformojn. Vi davas pardoni mi pri tio. Mi scias ke mia lingvo ne estas altnivela sed mi devas blogi, ĉu ne?

Kaj kial Esperanto por blogo? Esperanto estas en mia sango nun, post 15 jaroj sub la verda standardo. Kaj mi uzas ĝin en blogo ankaŭ por monti al neepsernatitoj ke la unika lingvo vere vivas en aktuala mondo kaj utilas por miloj da homoj por komunikado.

Mi esperas ke miaj legantoj ofte vizitas al min, legas min kaj kritikas min. Viaj komentoj sub ĉiuj titolo estos kuraĝigo min vivi eseprante.

Amike, sincere kaj Esperante
Razeno Manandhar


[el arĥivo de mia malnova blogo]

No comments: