2006/01/26

Jen kmencas kaprica elekto en Nepalo


January 26, 2006

Ĉu vi volas ridi? En Nepalo, la kaprica diktatoro Gjanendra anoncis rekte (same kiel okazis dum mezepoko) urban elekton, kiu devis okazi la 8an de februaro. De komenco la politikaj partioj protestis kaj sugestis al la reĝo ke reĝoj ne rajtas anonci elekton ktp. Sed reĝoj (au diktatoroj) ne havas orelojn.

Kaj vidu. Hodiau estas la tago kiam oni kanditatas sin por la elekto. Mi staris ĉe la oficejo dum 3 horouj kaj mi apenaŭ vidis 10 kanditatojn por la elekto - kaj eĉ ili estis sen politika historio aŭ sen programo kiel ili volas pli bonigi la urbo kun 1,000,000 da loĝantoj. Multaj lokoj ankoraŭ estas vakaj ! Kial elekto ĝi estas? Kaj verŝajne granda parto de homoj ne iros por voĉdoni kaj la soldatoj aŭ policanoj voĉdonos sekrete por montri al la mondo ke  oni akceptas odernon de la reĝo. Homoj tute ne interesiĝas pri elekto anoncita de la reĝo. Hondinda. Reĝo, ĉu vi ne hontas?

Oni ofte demandas al mi kial Nepalo estas ĉiam malriĉa. Jen estas la respondo - La plej luksa reĝo en la mondo regas unu el la plej malriĉa lando en la mondo. Jen mallonga klarigo:
Nepala reĝo pernas rupioj 61,91,00,000 ( unu persono gajnas jare rupioj 16,560 (US$ 230).

Tio signifas ke la reĝo kaptas 19,878 foje pli multe ol ĝenerala gajno de citivano. Pasintajare tio estis 37,385 oble pli. Tio signifas ke civitano povas gajni tiom kiom la reĝo kaptas en jaro nur post laborante dum 19,000 jaroj. Eble interese por vi.

La popolo ĝenerale nun postulas ke Nepalo havu respublikan sistempon kaj forsendu la reĝon. La reĝo antaŭ monate vojaĝis mistere en Afrikaj landoj kaj homoj suspektas ke li eble iris tien por kaŝi la monon li kolektis el malriĉaj popoloj.

Razeno
Posted by razen at 16:33:14 | Permanent Link | Comments (0) | 
[el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: