2006/01/31

Reĝo parolos morgaŭ matene.......


January 31, 2006

Posted by razen at 20:34:42 | Permanent Link | Comments (0) | 
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/28

Nepala reĝo okazigos "kaprican" elekton baldaŭ


January 28, 2006

La elekto por urbo-oficejoj, kiun la reĝo planis por la 8an de februaro, jam monstras ĝian unikan aŭ kaprican econ. Nepre, ĝi estos memorigita kiel la plej kaprica kaj sensenca elekto en la moderna historio.

La reĝo, post la malfama puĉo de februaro 1a de 2005, anonicis ke li okazigos la urban elekton. Laŭ la konstatuto, la reĝo ne rajtas anonci tiaj programon. Kiam la tuta lando "bruliĝas" pro la konflikto de Maoistoj, kiuj jam prenis vivojn de 12,000 da homoj, la elekto de urboj tute mankas signifon. Laŭ la politikistoj, la elekto ne solvos ian ajn problemojn sed nur pli vastigos la distancon inter la reĝo kaj la popolo. Pro tio la  plej fortaj sep partioj jam antaŭ longe anoncis ke ili ne nur nepartoprenos sed ankaŭ agos por malpermesi al elekton je siaj vicoj. Tio rezultis tiel ke la reĝa elekto (anoncita kontraŭ konstitute de la reĝo mem) vidos hontindan rezulton.

Por la 58 urboj bezonis pli ol 4,000 da kandidatoj sed nur ĉirkaŭ 3,5000 da homoj kandidatiĝis. En multaj urboj nur venis unu kandidato por unu seĝo kaj ili nepre estos "elektita" sen elekto. Eĉ en la ĉefurbo, kie antaŭ foje estis tre multe da kandidatoj kaj ankaŭ venis inteligentuloj por sin kaindidatiĝi krom la politikaj partioj, nun mankas eĉ kandidatoj por multaj seĝoj. Por 177 da seĝoj nur venis ĉirkau 80 kandidatoj. Kaj, eĉ la kandidatoj estis strangaj - ili plej multe estis needukitaj kaj ne havis politikan kaj socian historion. Venis eĉ purigistino de iu lernejo por iĝi kandidato. Ili eĉ ne sciis kion signifas la elekto.

Pli sovaĝe, pro la timo de atakoj de la Maoistoj (Maoistoj jam anoncis ke ili atakos la kandidatojn), en multaj urboj la registaro ne permesas kandidatojn eliri el la registaraj domoj. En Janakpur, la sudorienta urbo, la tutan kandidataron la registaro malliberigis en granda ĉambro kie ili ne havis litaĵojn. Iliaj familianoj devis kunporti manĝaĵon por ili kaj estis bela vidindaĵo por geknaboj, same kiel en bestĝardenoj.

Aliflanke, multaj el la kandidatoj nun malkandidatigas sin, dirante ke le pro-reĝaj politikistoj donis iliajn nomojn sen konstento kaj ili tute ne volis partopreni en la elekto.

Kvankam, la ministro pri homaj aferoj Kamal Thapa pensas ke estos sukcesa elekto. Parolante kun la BBC raportisto por Nepali lingva programo li diris. "Por urbestro ni havas 100 procento da kandidatoj, por vicurbestro ni havas 75 procento da kandidatoj, por aliaj postenoj ni havas 60 -50 procentoj. Sed mi kredas ke estos sukcesa elekto."

La popolo ne gravas pri elekto sed timas minacon la elekto kunportos. Sed estas certa ke pli sango-plena konflikto sekvos la elekton. Oni kredas ke la reĝo timas pacon kaj okazigis la elekton nur por meti Nepalon en plua malpaco. La reĝo en Nepalo estas aŭtomate la plej alta ĉefo de armeo.
Posted by razen at 13:29:07 | Permanent Link | Comments (0) | 
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/26

Jen kmencas kaprica elekto en Nepalo


January 26, 2006

Ĉu vi volas ridi? En Nepalo, la kaprica diktatoro Gjanendra anoncis rekte (same kiel okazis dum mezepoko) urban elekton, kiu devis okazi la 8an de februaro. De komenco la politikaj partioj protestis kaj sugestis al la reĝo ke reĝoj ne rajtas anonci elekton ktp. Sed reĝoj (au diktatoroj) ne havas orelojn.

Kaj vidu. Hodiau estas la tago kiam oni kanditatas sin por la elekto. Mi staris ĉe la oficejo dum 3 horouj kaj mi apenaŭ vidis 10 kanditatojn por la elekto - kaj eĉ ili estis sen politika historio aŭ sen programo kiel ili volas pli bonigi la urbo kun 1,000,000 da loĝantoj. Multaj lokoj ankoraŭ estas vakaj ! Kial elekto ĝi estas? Kaj verŝajne granda parto de homoj ne iros por voĉdoni kaj la soldatoj aŭ policanoj voĉdonos sekrete por montri al la mondo ke  oni akceptas odernon de la reĝo. Homoj tute ne interesiĝas pri elekto anoncita de la reĝo. Hondinda. Reĝo, ĉu vi ne hontas?

Oni ofte demandas al mi kial Nepalo estas ĉiam malriĉa. Jen estas la respondo - La plej luksa reĝo en la mondo regas unu el la plej malriĉa lando en la mondo. Jen mallonga klarigo:
Nepala reĝo pernas rupioj 61,91,00,000 ( unu persono gajnas jare rupioj 16,560 (US$ 230).

Tio signifas ke la reĝo kaptas 19,878 foje pli multe ol ĝenerala gajno de citivano. Pasintajare tio estis 37,385 oble pli. Tio signifas ke civitano povas gajni tiom kiom la reĝo kaptas en jaro nur post laborante dum 19,000 jaroj. Eble interese por vi.

La popolo ĝenerale nun postulas ke Nepalo havu respublikan sistempon kaj forsendu la reĝon. La reĝo antaŭ monate vojaĝis mistere en Afrikaj landoj kaj homoj suspektas ke li eble iris tien por kaŝi la monon li kolektis el malriĉaj popoloj.

Razeno
Posted by razen at 16:33:14 | Permanent Link | Comments (0) | 
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/25

Venos kaprica elekton baldaŭ en Nepalo


January 25, 2006

Nepalo atendas eble la plej kaprica elekto en venontaj du semajnoj.

La diktatoro de Nepalo, Gjanendro hazarde anoncis okazigi urban elekton ĝi la marto de tiu ĉi jaro. Jam venas al tago, la anoco venis ke okazos tiu ne-atendita elekto dum la 8an de februaro. Ĉu ĉio estas en ordo? Tute ne.

1. La reĝo, se li konsentas limigi sin je la provizoj de la konstatuto, li tute ne rajtas hazarde anonci elekton. Tio ne estas la devo/laboro/rajto kaj povo de la reĝo ĉar jam la konstatuto kreis bonan sistemon kiu kiel kiam okazigi urban elekton. Do estas kontaŭ konstituto
2. La du millionoj da Nepalanoj atendas pacon - ĉefe el la tiel nomata Popola Milito kiu jam kaŭzis mortigon de pli ol 12,000 homoj kaj la ŝtato jam malaperigis (aŭ rekte kaŝis/ mortigis) ĉirkaŭ 800 da homoj. Kaj la urbo-elekto tute ne povas doni al ni pacon. Do kial? Kial anstataŭ la registaro ne volas fari ion por pacigi la landon?
3. Elekto signifas en demokratiaj landoj "batalo civiligita" inter politikaj partioj kiuj devas kotesti en la elkto kun siaj programoj kaj konvici la popolon ke ili estas pli bona ol aliaj. Sed en Nepalo, la plej fortaj, gravaj, grandaj kaj spertaj partioj jam antaŭ longe decidis ke la elekto tiu ĉi estas kontraŭ-konstituta do ili ne partoprenos. Sed la partioj ne partoprenus, kiuj aliaj pseudo-politikistoj staros por la elekto kaj kiujn homoj voĉ donos al ili, kaj kial?
4. Strange, la reĝo mem kreigis pli ol 70 partioj (kiuj ne havas sian apartan filozofion ol preĝi la reĝon). Ili antaŭe volis partopreni en la elekto ĉar ili pensis ke estus tre facila venki nun. Kaj poste timis ĉar ili sciis ke la estono ne estos facila por ili. Do kial elekto se la reĝo volas meti siajn amikojn en urbestraj seĝoj?
5. La Maoistoj jam anoncis ke oni ne partoprenu en la elekto ĉar restas pli granda batalo kun la ŝtato. Eĉ tiuj preĝantoj de la reĝo timas partopreni (ĉar jam unu kandidato estis mortigita, eble de Maoistoj). Nur restas du semajnoj kaj ne troviĝas eĉ unu kandidato en stratoj kiuj petas voĉon al urbanoj.
6. La ministro pri homaj aferoj Kamal Thapa, unu el tre karaj servantoj de la reĝo, nun serĉas kandidatojn en malgrandau urboj. Li eĉ ne povis serĉi kandidaton en ĉefurbo. Ĵurnaloj skribis ke li jam sekrete proponis monpremion kiuj volas kandidatiĝi en venonta elekto.

Karaj, Nepalo ja estas kaprica lando, regita de la plej kaprica reĝo en la mondo. Nun venas tado rgardi la kaprican elekton. Multaj homoj kredas ke nur soldatoj voĉdonos pere de nomoj de civitanoj. Hontinde............
Posted by razen at 12:12:37 | Permanent Link | Comments (0) | 
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/22

Demonstracio, Svislando, elektro kaj S-ro Kim


January 22, 2006

Hodiaŭ matene mi vidis ke BBC longe dissendis novaĵon pri Nepala demonstracio kaj ankaŭ montris per video kiel kruele la policanoj atakas al popolo. Nun la mondo scias kia reĝo ĝis nun regas Nepalon. La reĝo tiom multe timas dissendo de informon ke nun ne videblas CNN televido en Nepalo. Kaj Vendrede, la soldatoj devigis ĵurnalstiojn elmeti la vidbendon en kiu ili kaptis kelkaj okazoj en la ĉefurbo. Mi opinias ke la reĝo nur taŭgas regi en ĝangalo.

Hodiau, unu el la politikaj partioj sendis informon al ĵurnalo ke la enmetitaj politikistoj estis tre malbone kondukitaj en malliberejoj. Estis tiom mizere ke ili eĉ ne havis propran necesejon.

Kiam mi estis en lernejo, ni legis ke estas mutaj similecoj inter Svislando kaj Nepalo (pro geografio) kaj nun ni revas ke venos en Nepalo iam tia sistemo kia estas en Svislando. Ni ĉiam aplaŭdas la Svisan politikan sistemon ĉar ili havas libereco uzi sian gepatran lingvon, regi sian autonoma regiono kaj ankaŭ malgrandaj grupoj estas aŭskultata en parlamento...

Kaj pri elektro. Ge infanoj legas ke Nepalo havas tre granda poencon je akvo-elektro en la mondo (eble la dua plej granda) sed ironie, ni ne havas elektron dum 17 horoj ĉiuj semajnoj.

Jes. Mi hodiaŭ havis sanĉon renkonti s-ro Kim el Koreio. Li estas la bonkora homo kiu helpis min dum mia vojaĝo al Koreio en 1994. Kaj li ankaŭ pagis lumonon por la luksa ĉambro por la Nepala E Asocio. Mi volis inviti lin al mia hejmo sed li estas tre okupita. Mi povas kompreni tion.

S-ro Kim jam renkontis homojn el la asocio sed neniu jam informis pri lia vizito al Nepalo. Tio ofte okazas tie ĉi.
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/21

Teroro dom irmalpermeso


January 21, 2006

Nepalo nun trapasa tre kritikan periodon de sanĝo.
Nuntempe la reto ĉe ni tre malrapide funkcixas ke apenaŭ ne. Hieraŭ vespere mi longe blogis kaj volis enmeti ĝin sed ne povis kaj tuj ĉio malaperis. Bedaŭrinde, mi havis tiom multe por rakonti.
Bone, mi provos ripeti.

Vendrede (20an de februaro)

La reĝa registaro anoncis irmalpermeso (angle "curfew") dum la tuta tago - de 8a mateno ĝis 6a vespero kaj denove de 9a vespero ĝis 4a mateno (hodiaŭ). Kial? Simple ĉar al politikaj partioj planis okazigi demonmstracion granskalan kaj la reĝo ne volis aŭdi la sonon. La ministroj diris le la irmalpermeso estis anocita por savi la urbon ĉar povas okazi pli ganĝera malpaco. Ridinde.

Estas simple teroro. De mateno homoj ne sciis kio vere okazos - estas miloj da homoj kiuj devas ĉiu tage labori (ekz vendi sur strato por manĝi en vespero), kaj multaj aliaj havis aferojn gravaj kiel viziti al kuracejo, lernejo ktp. Sed la reĝo, kiu neniel devas labori kaj liaj "hundoj" tute ne povis pensi pri ili. Mi frue manĝis matenmanĝon kaj iris al laborejo je la 7a matene (ĝenerale mi iras je 10.30a). Kaj mi vidis ke ĉe la policoficejo estis amaso da homoj kiuj petis al la estroj specialaj licensoj kiujn ili bezonis por veturi dum tago. Multaj el ili estis geknaboj kiuj havis ŝtatan ekzamenon kaj la registaro ankoraŭ ne anoncis pri nuligo de la ekzameno. Bedaŭrinde.

En la laborejo ne nion mi povis raporti. Bone ke ni esitis en oficejo rigardis televidon. Je 9.15 mi rigardis ke BBC intervjuis kun iu eksperto pri Nepalo kiu demandis "Kiel la reĝo imagis ke li povas kapti ĉiujn rajtojn politikajn en la 21a jarcento?" Ĝuste. Kaj poste ni trovis ke du el la Baratajn novaĵliniojn "Star News" kaj "Aaj Tak" estis rompitaj de la registaro. Kia moderna reĝo ni havas.

Je 12a mi veturis en nia oficia veturilo kiu havis specialan paperon. La stratoj estis tre larĝaj kiuj alitagte ne estis sufiĉa por la amasa vico da veturiloj. Nur soldatoj kaj strathundoj trairis sur la strato - por mi esits egalaj. Kaj post 2 minutoj la soldatoj haltigis nin kaj demandis dekoj da demandojn kvankam ili bone sciis ke ni estis ĵurnalistoj. Kaj ni atingis al Maharajgunj (ekster la limo de irmalpermeso) , kie malgranda grupo organizis demonstracion kaj kriis sloganon kontraŭ la aŭtokratio kaj postulis demokration en kiu la popoloj regu ĉion.

En dekoj da lokoj okazis demonstarcioj kaj ankaŭ ĵetis ŝtonon al la policanoj. Homoj ne timas la reĝon - la reĝo timas al homojn.

Vivo en irmalpermeso estas mizera, kompreneble. Estis same kiel la reĝo malliberigis homojn en siaj hejmoj. Mi ne scias kiom da homoj malsaniĝis pro manko de medikamento ktp. Akvo estas unu el grava problemo en mia urbo kaj post la 6a vespere, homoj estis liberaj kaj kuris por kolekti akvon ekstere.

Usono, Britio, Europa Unio kaj multaj aliaj landoj kondamnis la reĝon de Nepalo kaj samtempe petis ke la reĝo ekkredu je demokratio.

Hodiaŭ:

Mi matene iris al renkontiĝo por diskuti pri etna autonomio ktp. Kaj poste mi estis en alia kunveno kie homoj diskutis pri Nevaroj kaj politiko.

Okazis hodiaŭ granda demostracio ĉe Basantapur, kie la reĝa registaro arestis pli ol 300 da politikistoj kiuj ne volis esti kontraŭ konstitute regita de la reĝo. Exc poetoj kiuj legis siajn poemojn sur la strato estis arestitaj. Kompatinde por la plej riĉa reĝo de la mondo... Kun malgranda grupo da "hundoj" la reĝo pensas ke li povas regi senfine, suferigante la homaron. Ne, li ne povas. Li devas foriri, bedaŭrinde...la monarĥio baldaŭ estos historio en Nepalo.

Mi denove iris al ĉina programo por saluti dum la printempa festivalo. Kompreneble la programo estis sufiĉe bona pro ni ĉar ankaŭ estis filmo pri printempa festivalo "Chhun Jie". Sed strange, la tuta urbo estas en fajro kaj la ministro pri eduko Radha Krishna Mainali ĵuis la filmon kaj sidis tie dum ĉ du horoj. Kaj denove interese, la ministro estis iam tre akra komunisto kaj nun li pensas ke reĝo estas dio kiu solvas ĉiun problemon.

Posted by razen at 19:45:39 | Permanent Link | Comments (1) | 


[el arĥivo de mia malnova blogo]

2006/01/19

Novaĵoj pri Nepalo


January 19, 2006

200 party leaders held in Nepal, internet, phone lines dead
Kathmandu, Jan. 19 (PTI): In a major crackdown ahead of the planned anti-monarchy agitation by the pro-democracy alliance tomorrow, Nepal's Royal Government today arrested some 200 political party leaders and cut off mobile phone services.

All top leaders of major political parties except Nepali Congress President Girija Prasad Koirala and Nepal Communist Party-UML general secretary Madhav Kumar Nepal were rounded up by security forces early today.

Nepali Congress general secretary Ramchandra Poudyal, Nepali Congress (Democratic) acting President Gopalman Shrestha, Nepal Communist Party UML Politburo member Ishwor Pokharel, CPN-UML spokesman Pradip Nepal, Sujata Koirala (daughter of GP Koirala), were among the 200 arrested during overnight raids.

Security is tight around residence of top political leaders and their telephones are also being tapped, party sources said.

The government is overreacting and is spreading terror in the country the name of security, CPN-UML general secretary Madhav Kumar Nepal said. "The government is scared of the peaceful demonstrations being launched by the seven party alliance," he told PTI over phone.

"We will defy the government's ban and organize our protest shows as usual on Friday," he said, adding there will be nationwide protest shows against the government, people will throng the streets and thousands will court arrest.

Meanwhile, authorities severed internet services, both landline and mobile telephone services today but later restored landlines and internet communications. (www.hindu.com)
===


By Gopal Sharma

KATHMANDU (Reuters) - Nepal's royalist government began a crackdown in the capital on Thursday, detaining at least 50 politicians and student activists and snapping telephone links a day before an anti-king rally, police and party leaders said.

Authorities restored land-based telephone lines cut off since 5 a.m. (2315 GMT on Wednesday) after three hours but mobile phones remained disabled. A Reuters reporter said the Internet was functioning.

Madhav Kumar Nepal, general secretary of the Communist Party of Nepal-UML, the country's second-largest party, said dozens of activists, including some former ministers, had been detained.

The government did not give any reason for their detention.

"Some policemen came to my house soon after dawn, searched the building and left without arresting me," Nepal told Reuters. "Dozens of people have been arrested. I am collecting the details."

Another UML official said more than two dozen partymen had been detained.

Thousands of people were expected to attend Friday's rally in Kathmandu aimed at pressing King Gyanendra to restore democratic rule, a year after he dismissed the government, assumed absolute power, jailed politicians and suspended civil liberties.

The government has banned the rally, saying anti-monarchy Maoist rebels could infiltrate it and cause trouble. The political parties have vowed to go ahead with their plan.

Telephone lines and Internet connections were cut off last year after the king seized power on the grounds he needed to stem an increasingly bloody Maoist insurgency in which more than 12,500 people have been killed since 1996. The Maoists have been fighting to set up a single-party communist republic.

HIT LIST

Independent Kantipur radio said the government had prepared a list of 200 political activists and leaders, and instructed police to detain them, an apparent attempt to stop the protests.

"Some top leaders could be put under house arrest," it said.

Hundreds of politicians were arrested and some were jailed for several months last year.

Analysts said further restrictions could follow.

"This sort of crackdown was only expected under the king's autocratic regime," said Rajendra Dahal, editor of the Himal magazine. "It is all heading for a confrontation."

Earlier this week, the government declared a night curfew in the hill-ringed capital after Maoist guerrillas killed 12 policemen in coordinated attacks around Kathmandu.

The attacks were the rebels' deadliest since they ended a four-month-old unilateral truce saying the government had failed to reciprocate. At least 45 people have been killed in violence since then.

===
Kaj jen estas la raporto pri kion la civitaj gvidistoj diris:

Fight for republic only way out: Civic leaders
 
Himalayan News Service
Nepal has turned into a military state’

Kathmandu, January 18:

Addressing a mass meet organised by the “Civil Society Movement for Peace and Democracy”, leaders of the civil society today said that only a fight for a republican order had any meaning now that the King was no longer within his constitutional bounds.
Nepal’s history bears testimony that the institution of monarchy has repeatedly attacked democracy and the practice still continues. The King is not a prerequisite for democracy. The Kings who have gone against democratic institutions have disappeared but no country has lost its existence only because of the absence of the King,” states a working paper, jointly prepared by four prominent leaders of civil society movement, namely, Prof Krishna Khanal, Dr Mahesh Maskey, Dr Jeevraj Pokhrel and Shyam Shrestha.
The paper said Nepal was now running through direct orders from the King. The government is denying people basic human rights, curtailing press freedom, subduing the political parties and pushing the country further into conflict, it said.
“The international community is now boycotting Nepal and the King and ministers are deemed ‘unwanted’. The country is moving further away from its democratic path with the government content to confine our ties with China and Pakistan. Nepal is now compared with Myanmar, a military state,” the paper states, adding: “Hence the King and democracy cannot go hand on hand.”
According to the working paper, the targets of the civil society movement are: the establishment of democracy, the eradication of the institution of monarchy, the establishment of a republican order, the election of constituent assembly, drafting of a new constitution with people’s participation, bringing the Maoists into political mainstream, the State’s democratic reformation with greater participation, the representation and acknowledgement of the diversity of Nepali society, and ensuring the leadership and commitment of political parties for the movement for democracy.
The leaders said: “The Maoists cannot establish a republic through their guns and even if they do, such a victory will be short-lived. Thus the democratic movement for a republican order should be unarmed and non-violent.”
While urging the citizens to boycott the upcoming civic polls, the civil society leaders said: “Casting votes in this election is akin to cutting ones’ hands off by recognising autocracy and sidelining democracy.”
Addressing the programme, former law minister Nilambar Acharya said that in addition to establishing bodies to probe into the King’s unconstitutional commissions and ordinances, the people should also institute public commissions to look into the expenses for the royal family from the national coffer.
Daman Nath Dhungana, a human rights activist, said that the people’s movement should be aimed at establishing a republic. “The Nepalis have been making the same mistake for 240 years. The revolution of 1951 only helped take the political power away from the Ranas and hand them over to the kings. This was also the result of the 1960 coup.” The King must accept people’s wishes or be ready for a republic c, he added.
Former member of NPC, Dr Mangal Siddhi Manandhar, said that people now have two choices - either to challenge monarchy or to surrender to it slavery, while right activist Krishna Pahadi ruled out any possibility of continuation of constitutional monarchy.
Dalit leader Padma Lal Bishwokarma said monarchy was the root cause of racism and it needed to be abolished to establish an egalitarian state.

Karaj,
Mi petas pardonon ke mi hodiaŭ citis anglajn novaĵojn por vi. Ĉu plaĉis al vi?


Posted by razen at 16:37:49 | Permanent Link | Comments (1) |
Politikaj gvidistoj arestitaj hodiaŭ matene...
Venis tia tago en Nepalo ke la reĝo hodiaŭ malliberigis dekojn da politikaj gvististoj por ke ili ne sucesu organiszi protestprogramo vendrede. Estas la unua fojo la reĝo malliberigis gvidistojn post lia puĉo dum pasianta jaro en februaro.

La registaro ĵus anoncis ke politikaj demonstracioj estas malpermesitaj en Katmando. La partioj planis demonstracii en la cefurbo dum vendredo kontraŭ la monarĥio.

De mantene, la telefonoj ne funkciis kaj poste (privata telefono ankoraŭ ne), post kiam la gvidistoj estis arestitaj, ĝi refunkciis. Tamen, oni ne povas nun uzi mantelefonojn.

Pli multe da retlokoj estas nun blokitaj. De kiam la reĝo rekte regis la lando, de februaro 1 de pasinta jaroj, ĉirkaŭ 20 da retlokoj ne funkcias en Nepalo. Kaj multe da homoj opinias ke la registaro tralegas cixujn privatajn retleterojn en Nepalo.

Ĵaude, ĉefoj de civitaj movadoj anoncis ke nur respublika sistemo estas akceptinda en venonta epoko kaj ili diris ke demokratio revenos nur post foriro de la nun reĝo.

Malgraŭ ĉio en la ĉefurbo, la reĝo nun ĝuas religia vojaĝo en orientaj montoj, kie li akceptas salutojn de needukitaj vilaĝanoj, laŭ la registara televidlinio.

De tri tagoj, homoj ne rajtas trairi en stratoj dum nokto.
Posted by razen at 16:26:28 | Permanent Link | Comments (0) | 



[el arĥivo de mia malnova blogo]

2006/01/17

NEPALO: Demokratio rabita, partioj malpermesitaj protesti en stratoj ĝis necerta tempo.


January 17, 2006

Kiam la politikaj partioj unuiĝis kaj vigliĝis protesti kontraŭ la kontraŭ-konstitucia elekto de urbestroj, la reĝo kaj lia teamo de ministro maltrankiviliĝis kaj decidis ĉion ajn por terror kapti la homojn.

Dimaĉe nokte ĝi anonicis ke homoj ne eksteriru de nokto-mezo ĝis la 4a mateno. Kaj hieraŭ (16a januaro), ĝi subite anoncis irmalpermeson dum nokto ĝis ne certa tempo, kaj aldonis ke tiuj kiuj videblis ĉe strato nokte povas esti pafmortita. Kaj samtempe ĝi anoncis ke la politikaj partioj tute ne rajtas protesti en iu ajn parto de la urbo. La gvidistoj nuntempe ĉiu tage organizas marŝadon por informi al homoj ke la elekto, rekte anoncita de la reĝo, estas kontraŭ konstitucia kaj tio tute ne solvos politikan problemon. Sed de hodiaŭ ili ne rajtas fari tion. Dekoj da politikaj aktivistoj jam estas arestitaj.

Tamen, la partio jam anoncis ke ili defios la ordeno de la diktatoro kaj iel ajn okazigos la jam planita protesto la 20an de januaro.

Dume, la soldatoj, kiuj malsukcesas savi sin el la atakoj de Maoistoj, nuntempe minacas la publiko kaj terorigas ilin ĉiu tage en la strato. Ĉie en la strato, ili volas scii kie vi loĝas, kion vi varas ktp. Samtempe ili ĉiam insultas la homojn kaj oni ne rajtas paroli rekte kun ili.

Kaj ironie, kiam la ĉefurbo suferas pro post-ĉiu-sekunda sanĝo en politiko, la reĝo, kiu anoncis la elekton kiel oni faris en 14a jarcento, ĝojas vojaĝo en orientaj vilaĝoj kaj urbetoj kun sia edzino.

Posted by razen at 18:38:20 | Permanent Link | Comments (0) | 





[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/15

Nepalo: Maoistoj jam eniris en la ĉefurbo


January 15, 2006

Maoistoj hieraŭ vespere (la 14an de januaro) mortigis 12 policanojn kiam ili atakis en du policejoj ĉe la enirejo al la ĉefurbo Katmando. Estas la plej granda atako en la ĉefurbo de la Maoistoj kiuj ĝis nun nur regas la vilaĝojn malproksimajn.

Je ĉirkaŭ 5.30 en vespero, ili atakis policejojn de Dadhikot ĉe oriento kaj Thankot ĉe okcidento je la sama tempo kaj mortigis la gardistojn kaj aliajn kiam la policanoj ne povis savi sin dum la subita atako. Sep aliaj policanoj estis vunditaj kunekun unu civitano kiu estis ĉe la loko kiam la batalo okazis. Krome, 15 da policanoj estas ekster kontakto kaj oni timas ke ili jam estas forrabitaj de Maoistoj.

Raporto ankoraŭ ne estas certa ĉu Maoistoj ankaŭ vundiĝis/ mortiĝis aŭ ne.

Samtempe la rebeluloj ankaŭ atakis en diversaj policejoj de aliaj lokoj - Baudha, Thali kaj Cjasal.

Laŭ la lokaj personoj, estis ĉirkaŭ 40 rebeluloj kiuj venis kun pafiloj kaj pafado daŭris ĝis 30 minutoj kaj ili tuj lasis la lokon en sia veturilo. La loko tiam ne havis elektron ĉar la registaro malservas elektron en kelkaj lokoj pro manko da sufiĉa elektro por la urbanoj.

La batalo kaj malprofito de la registaro certe efikos la venontan urban elekton, kiun la reĝo iel ajn volas okazigi, malgraŭ la daŭra protesto de politikaj partioj.

La Maoistoj jam anoncis ke ili iam ajn povas “puni” la kandidatojn de la nekonstitucia elekto. Kaj eble pro tio, neniu kandidato jam aperis por la elekto kiu devas okazi je 8a de februaro.

La reĝo, nun vojaĝas en orientaj regionoj por montri sin proksime al la popoloj. Kaj la registara televido dum plurhoroj kiel li konversacias kun popoloj. Jam estas enekdoto ke Nepala reĝo ĉiam respondas “mi komprenas” kiam ajn malriĉuloj plendas, montrante siajn problemojn sed la reĝo faras nenion por ili.

Aliflanke, hieraŭ laŭ la raporto en ĵurnalo, soldatoj atakis al Maoistoj en okcidenta vilaĝo Sjanĝa tiom brutale ke ili ne povis savi sin eĉ kiam ili fuĝis en klasĉambro. La soldatoj ĉasis ilin kaj finfine pafmortis ilin antaŭ la okuloj de dekoj da infanoj kiam la instruisto estis instruanta. La foto montris ke la lerno libroj de la infanoj estis en sanĝo-lageto en la klasĉambro.
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/10

Mi memoras mian patrinon


January 10, 2006
Mi memoris mian patrinon hieraŭ kiu forpasis antaŭ tri jaroj. Estis datreveno de ŝia forpaso. Matene mi ĉeestis dum rito kiam mi "donacis" manĝaĵojn al la forpasisnto pere de nia Budhisma pastro.

Vespere mi invitis miajn parencon por vespermanĝi por danki ilin pro iliaj helpoj kan kunsentoj kaj helpo dum la forpaso.

Mi ofte pensas kaj do ankaŭ hierau pensis kia estis mia patrino? Ŝi ne estis dia, nek ŝi ests diabla. Ŝi nur stis orginara virino - ne edukita, simpla, honesta amoplena. Ŝi ne donis specialan heredaĵon al mi sed mi ricevis simplan vivon kiel heredaĵo kaj tio estas por mi pli valora ol io ajn en la mondo.

Mi ne pensas ke ŝi donis specialan amon al mi. Ĉar ŝi havis multe da gefiloj - kvar filinoj kaj du filoj. Tio signifas ke ŝi ne havis tempos por doni al mi. Kaj mi estis fino de la generacio do ŝi preskaŭ estis maljuna kiam mi naskiĝis, kompreneble tre laca . Tio ankaŭ signifas ke ŝia sako preskaŭ estis malplena kiam venis mia vico peti. Ne gravas.

Kvankam, tio ankaxu ne estis ke ŝi donis al mi nenion. Eĉ tiu kiu ne donas ion ankaŭ donas "ion". Ŝi donis al mi kuraĝon ke mi vivu per si, por si. Mi ĵestis nian familian komercon kaj elektis ĵurnalismon kiel mia profesio, kio neniam estis en mia familia historio. Ja estis malfacilega ĉar eniri en ia ajn profesio sen familia helpo estas prekaŭ ne ebla en nia lando.

Dua demando al si: Kion mi faris al mia patrino? Mi denove estas je mezo. Mi nek malamis ŝin, nek donis al ŝi specialan amon. Interese, ĉar mia frato estas komercisto, li multege da monon gajnis ol mi kaj mia patrino reflektas tion kiam ŝi komaris ni du fratojn. Mi ne povis gajni monon tio estas vero - fakte mi ne volis gajni. Pli ol tio mi volis gajni la mondon, la amon de la mondo. Tio rezulsti tiel ke mia patrino malpli amis min ol mia frato. Kaj kiam ajn mi volis helpi ŝin, aŭ montri amon, ŝi ne volis aŭskuti min au xne toleris min - ne kredis min.

Bone, mi iel konkludas - mia patrino ja donis al mi vivon kaj mi vivis ĝin. Dankon partin' se vi ie estas iel.

Posted by razen at 17:20:14 | Permanent Link | Comments (2) | 
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/08

Malvarmeco mortigas kvar homojn


January 08, 2006

Vintro estas vintro. Ĝi kunportas pli certan signifon en montara lando kiel Nepaplo.

Nature montaro estas neĝoplana sed la problmo sur la eblnaĵo suda estas pli kritika. Kvankam ne neĝas, okazas malvarmaj ventoj tie kiu ĝismorte atakas homojn. En unu semajno jam ĝi mortigis 4 personojn. Kaj tio eble daŭras longe.

Dank' al dio, Katmando estas tute sekura. Frostas matene kaj nokte sed ne tiom ke ĝi iel povas ataki homojn. Eble pro tio nun la popolaro en Katmando pli kaj pli kraskas.

Posted by razen at 12:59:13 | Permanent Link | Comments (2) | 


[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/03

La plej akra malamiko


January 03, 2006

Eble la sadista dijkatoro de Nepalo nun estas feliĉa ke la Maoistoj finfine ĉesis sian batalĉeson hieraŭ. Nun ni nur devas atandi pli sango-plenajn tagojn kaj niaj kontoj ankaŭ estos pli hororplenaj. Dum kvar monatoj ni vivis sufiĉe feliĉe kaj tion la reĝo ne povis toleri.

La Maoistoj estas teroristoj, laŭ la okuloj de nia reĝo kaj li ĉiam povas montri en la mondo ke ili vere estas teroristoj do Nepalo bezonas pli da pafiloj kaj malpli da demokratio (li volas regi sidanto sur homaj kadavroj). La reĝo kaj liaj "hundoj" ĉiam diris ke la Maoistoj estis teroristoj eĉ kiam ili ĉesis sian batalon sed la reĝa armeo daŭre atakas ilin kiam ajn ili troviĝis sur strato aŭ kiam ili kuvenis en vilaĝoj. Tio estas Nepalstila batalo.

La problemo estis ke restas Maoista revolucio por egala rajto de ĉiuj regionoj, etnoj religioj ktp; ke la reĝo redonu demokration al la pooplo, ke la homoj vivu pli pace, ke koruptado malaperu. Sed la reĝo pensis ke la popoloj estas ŝafoj kau ĉion manĝon kion li donas. Kaj li donis al ni urbestran elekton. Tio unue montras ke la reĝo ne kredas ke elekto ne eblas en la tuta lando kaj do li nur pobvas okazigi balotadon en urboj. Kaj due, li ne aŭskultas la popolon kaj ne volas doni kion ili postulas. Kiel kaj ĝis kiam tia reĝo vivu en Nepalo? Nun, kiam la tuta lando estas sur la fajro kaj la reĝo, en sia armea vestaĵoj vojaĝas en vilaĝoj luksege, eble por kampanji la elekton? La reĝo ankoraŭ estas la plej alta ĉefo de Nepala armeo, kiu devas esti nur sincera al la reĝo, ne al Nepalo kaj ĝia popolo.

Ni legas pri Euxropa historio kaj ofte komapras la antau-revolucian situacion de Francio kaj tio de aktuala Nepalo. Estas tre egale - nun ni atendas kiam homoj igsu sufiĉe koleras kaj buĉu la kolon de la plaj akra malamiko....
Posted by razen at 13:42:29 | Permanent Link | Comments (4) | 


[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/01/01

Jen mi komencas mian novan blogaron ĉe blog.com.


January 01, 2006

Estimataj legantoj,
Unue mi volas diziri feliĉan novan jaron 2006 al ĉiuj kiuj konas min aŭ legas miajn blogaĵojn. Mi vidas nenian eblecon bonvenigi pacon en proksima estonteco sed mi kredas ke oni ne povas vivi en sango-logo dum longe kaj esperas ke nova jaro alportu pacon en nia bedaŭrinda reĝlando.

Mi lernis pri blogo ne antaŭ longe. Eble tio estis marto de 2005 kiam mi legis pri ĝi por la unua fojo. Mi scias ke mi preskaŭ obsedas je interpersona komunikado. De 1992 ĝis 1994 mi ade kaj ege korespondis kaj poste ĉetis tion, ne ĉar mi malŝatis sed ĉar nur mankis tempon kaj poste mi eklernis pri retleteroj kaj ciberkafejoj multiĝis en Katmando kaj do mi denove povis komuniki rete. Sed reta komunikado estas ĉiam same kiel virtuala - mi ne povas senti la homojn al kiuj mi skribas kaj samtempe mi malofte trovas homojn kun kiuj mi povas daxure korespondi (kompreneble mi mem parte kulpas). Kaj do kiam mi eklernis pri blogado, tio estis la plej feliĉa momento por mia vivo. Nun,  mi povas skribi al ĉiuj samtempe kiuj zoragas pri mi, pensas pri mi kaj almenaŭ konas min. Mi ne havas sekretojn almenaŭ inter gesamideanoj kaj mi ne parolas pri unu afero en du anguloj kun du personoj. Do mi ne timas - mi scias kion mi pensas kaj mi ne varias mian penson laŭ la persono mi komunikas...jen estas la plej taŭga ilo por kapricaj homoj kiel mi kiu ĉiam volas esti aŭkultata, legata kaj kritikata.

Blogado jam estas parto de ĵurnalismo en la mondo. Por mi ankaŭ povas esti tre taŭga ilo por diskonigi Nepalon en la mondo - ne tiel kiel la regitara ĵurnalo faras aŭ tiel nomataj esperantistoj uzas ĝin por rakonti nur pri belaj vidindaĵo de sia lando. Mi uzas ĝin por rakonti/raporti pri vero. Kiel oni ofte kritikas min, mi ne devas raporti pri amaraj veroj al la mondo sed, estas la bazo de la ĵurnalsmo ke, la sceno ne malaperas nur ĉar vi fermas viajn okulojn. Jen estas mia propra ĵurnalso - kie mi ne devas timi skribante ke mia ĉefo eble koleros. Sed nur restas la problemo ke mi ne blogas ĉe mia hejmo kaj devas iri al ciberkafejon por uzi la reton. Do tie oni pagas lau minutoj kaj kiam mi tre rapide blogas, ofte mi eraras lingve kaj ofte mi forgasas doni ĉefajn niformojn. Vi davas pardoni mi pri tio. Mi scias ke mia lingvo ne estas altnivela sed mi devas blogi, ĉu ne?

Kaj kial Esperanto por blogo? Esperanto estas en mia sango nun, post 15 jaroj sub la verda standardo. Kaj mi uzas ĝin en blogo ankaŭ por monti al neepsernatitoj ke la unika lingvo vere vivas en aktuala mondo kaj utilas por miloj da homoj por komunikado.

Mi esperas ke miaj legantoj ofte vizitas al min, legas min kaj kritikas min. Viaj komentoj sub ĉiuj titolo estos kuraĝigo min vivi eseprante.

Amike, sincere kaj Esperante
Razeno Manandhar


[el arĥivo de mia malnova blogo]