2005/11/16

Vojagxo en Dehi pri ADB trainado

Kiel surprizo, mi trovis sxancon vojagxi al Delhio antaux tri tagoj. Jen mi skribas al vi reveninte hodiaux vespere.
Estis tre stranga ke la 12an gxis la 10 matene mi ne estis certa cxu mi povos vojagxi aux ne kaj je la 11.30 mi jam estis en la flughaveno. Okazis tiel ke unu el la ne-registara organizajxo kiu kmapanjas por akvo-problemo proponis min ke mi partoprenu en tiu du-taga ìtrejnadoî. Mi nature hezitis cxar kvankam mi tre volis partopreni, tio kreas hxaoson en mia oficejo. Mia estro cxiam malpermesas je iu preteksto ke ni ne rajtas partopreni en tiaj vojagxoj sen lia permeso kaj kiam ni iras al lia cxambro por permeso, li ripetas lian filozofion ñ la raportistoj mem ne rajtas elekti tiajn vojagxprogramojn kaj la organizantoj ankaux ne rajtas inviti iun tiun person. Mi ne povas toleti tion kaj cxiam evitas gxin (preskaux same kiel mi evitas sxancon vojagxi per Esperanto).
Vendrede Prakash petis min kaj mi hazarde diris ke mi estis preta. Ili sercxadis flugbileton sed malsukcesis. Mi nokte telefonis al Anita ke mi ne partoprenos cxar dum sabatoj la turismagentejoj esta fermaj kaj dimacxe ne povas esti certa pri biletoj. Sed sxi insistis min ke sxi dauxre provos kaj informos min tuj post sxi trovos la bileton.
Sabate nenion okazis kaj dimancxe, je la 10a, Anita telefonis min ke la bileto estis certa kaj mi devas esti cxe la flughaveno je la 11.20a. ìTute ne eblos,î mi pensis sed devis sekvi auxtomate. Mi petis prunteprenis al mia bopatro kaj iris al la turisma agentio, ricevis la bileton kaj rekte veturs al la flugavenon kun Bindu.
Bone, la Jet Airlines flugis 45 minutoj malfrue kaj atingis al la Indira Gandhi flughaveno de Dehlio je la 5.00 vespere. Mi trinkis kafon kaj eksteren veturis per antaux-paginda taksio. La aero por mi estis pli malbonveniginda sed estis pura kun largxaj largxaj vojoj kaj rapidaj auxtaro.
Mi devis veturi cxirkau 45 minutoj. Mi miris ke la urbo estis tre tre granda. Eble, laux mia kalkulo 10 oble pli granda ol Katmando. Strange, la domoj laux la komercstratoj ne estis tiel altaj kiel en Katmando. Cxar suficxe granda estis, la bazaro estis ankaux gandaj kaj la elverso de homamaso ne cxagrenis la stratojn ñ mi ne vidis multe da policanojn sed cxio estis en ordo. Sed mi scias ke tiu urbo estas unu el cxefaj urboj kie la plej multe da homoj mortas pro trafikakcidentoj.
Je la 7a vespere, la auxto lasis min cxe la Batra Hospital. Kaj estis mia devo trovi la Hamdard University. Mi demandis al kelke da homoj kaj cxiuj respondis al mi ke ili ne sciis pri tio. Poste venis iu kiu montris al mi direkton al la universitato. Venis al mia kapo ne realebla revo ñ estus centoble facila vojagxi en Delhio se estus iu esperantito en tiu granda urbego. Mi jam sercxi en la jarlibro kaj ne povis trovi delegiton. Kaj ankaux mi ne memoras iu diris al mi ke estas ia movado tie cxi. Se mi havis tempon, mi povus demandi eble al Giridhar pri la verda etoso de Delhio. Negravas. Mi poste ekpensis ke oni ne sciis pri la universitato cxar estis Muslima studejo kaj tiujn mi trois estis Hinduoj, eble.
Mi finfine trovis Scholarsí House kie mi devis logxi. Sed, Prakash kaj Rabin Lal, kiuj devis esti tie ankoraux ne venis. La akceptestro helpis min paroli kun Biraj kiu arangxis pri cxio. Sxi miris ke mi venis anstataux Binod kiun sxi atendis. Iel mia cxambro estis arangxita. Laux mi estis suficxe bona. Mi iomete rigardis la televidon.
Post du horoj, venis Anita, Umesh kaj Bijendra ñ kun similaj rakontoj pri malfruigxo kaj brua urbo. Mi estis felicxa. Mangxinte, ni iris cxe la limo de universitato kie Bijendra acxetis SIM de manfono. Mi bedauxris ke mi ne kunportis mian manfonilon. Estis ege facila acxeti SIM karton de manfono tie. Mi ankaux telefonis hejmen al Bindu kaj paroletis. Mi miris kial nepala registaro ne permesas nin uzi manfonon tiel facile.
Ni multe parolis pri politiko, komunikado kaj akvoproblemoj. Estis por mi bona sxancxo diskuti pri miaj raporttemoj kun ili kiuj laboras por tio.
Eble je 11.30 subite iu frapis cxe mia cxambro-porto kaj tiu estis Prakash, kiun mi longe atendis. Fakte li alvenis al Delhio antaux unu tago sed devis esti en alia kunveno kaj li poste iris al liaj amikoj lokaj kun kiuj li drinkate gxuis.
Lunde, ni vekis sin malfrue kaj tuj iris al mangxejo, matenmangxis kaj iris al kunvenejo.
Venis gxeneralaj enkondukoj pri la kunveno. Estis la 14a kaj 15a de novembro, 2005. Eistis Water Aid Trainado pri Asian Development Bank. Cxar mi aligxis tro malfrue, mi ne sciis pri temoj antauxe. La kunveno aux trajnado estis pri Azia Evolua Banko (ADB) kaj gxia rilato kun akvo-projektoj kiuj estis rezultoj de prunto de la azia banko. Tre interese.
Je komenco Richards rakontis pri ADB kaj gxiaj celoj. Li samtempe ne kasxis malfacilajxojn de la banko. Oni cxefe parolis pri kial celi ADBn? Kio estas ADB kaj ADB planoj. Barato kaj Nepalo prezentis pri siaj studoj. Je fino Bidhya el Manglore (Barato) presentis kiel sxia NGO Task Force protestis kontraux la programo.
La prelego dauxris longe kaj ni decidis iri al la vendejo. Ja estis granda urbo kaj Prakash helpis nin trovi la bazaro cxe Chanakya kinejo. Mi ne havis baratan monon kaj la homoj ne akceptis nepalajn. Do mi povis nur acxeti ledan jakon kaj monujon por is kaj nenion por mia edzino.
Ni sidis cxe loka resturacio, iomete drinkis. Kaj miris ke estis multaj nepalaj knaboj kiel servistoj. Ili tre delegente laboris. Mi pensis ñ ili povas gajni suficxe se ili egale laboras en Nepalo.
Reveninte, Rabin Lal vidis rubujon sub lunolumo kaj diris diris ke estis struto. Oni volis kredi lin kaj okazis interesa sxerco.
Ni mangxis kaj kunvenis cxe nia cxambro por dauxrigi konversacion. Sed ne longe dauxris cxar Prakas dormis je nokto-mezo.
Marde, ni veturis al Bahai templo matene sed badauxrinde, oni malfermas la cxambro nur post la 9a horo. Mi admiris la pordegon, gxardenon kaj la templo el la strato. Survoje, cxe Govindapur, mi vidis batalo-por-akvon. Venis la veturilo kun granda akvujo por disdoni gxin. Povis esti normala se cxiuj homoj staris cxe vico kaj ricevis sian kvanton. Sed, anstatatuxe ili atakis la veturilon per longaj pipoj. Ili grimpis sur la veturilo, enmetis siajn pipojn kaj mem prenis akvon kiom  ili volis. Nur fortaj homoj trovis siajn partojn kaj aliaj ne povis. Aux ili devis esti fortaj por trinki akvon en la urbego. Akvo estas problemo ankaux en Katmando sed oni ne estas tiom forta por preni gxin.
Mangxinte ni sidis je la kunveno kaj oni diskutis pri postvidoj de rezultoj de Water Aid studoj kaj parolis kiel influi ADB planoj kaj projektoj. Oni parolis grupe pri kampanjoj kontraux la ADB projektoj kaj sukcesoj/malsukcesoj. Kaj denove ili volis diskuti pri Water Aid kaj ADB. Sed, tre lacaj, ni preferis eksteren iri. Prakas kaj Umesh planis iri kaj mi aknaux sekvis; denove venis Bijendra.
Ni iris al South Extension, la luksa bazaro de Delhio. Mi vidis ke luksaj barazoj presperas nur kiam ili havas monon por acxeti cxion. Ili kompreneble multe laboras kaj gajnas monon do nature luksaj ajxoj vendeblas. En Katmando, nur oni importas kaj dismontras en vendejo-fenestroj sed nur la malgranda grupo de aristrokratoj kiuj gajnas monon senlabore acxetas ilin. Por la plej multo, kiuj ne havas bonan laboron aux kiuj ne volas labori, la luksajxo estas nur reklamoj en televido.
Amiko de Prakash helpis min sangxi miajn nepalajn rupion. Mi miris ke Baratan rupion oni preskaux cxie uzi en Katmando sed ecx bankoj ne helpas min sangxi nepalan rupion. Kaj pli interese, la vendistoj montris sin kiel ili neniam antauxe vidis nepalan rup
Bone, kiam mi havis monon, mi ne povis acxeti ion bonan. Prakash kaj Umesh lasis nin cxar ili devis forflugi rapide kaj ni atendis ke Anita kaj Rabin Lal venos. Ili venis kaj Jam estis malfrue kaj mi rapide axetis lokajn sxuojn ñ por mi, edzino kja filo. Kaj tuj reiris al logxejo. Ni havis unu botelo da viskio kiun ni decidis ke ni gxuos gxin nokte. Sed kiam ni atingis tien, la botelo ne estis. Kompreneble, Prakash kaj Umesh findrinkis gxin antaux ol nia alveno. Ege bedauxrinde, cxar ne estis facile acxeti vinon en Delhio.

Merkrede matene mi lasis la hotelon je 8.30 kaj atingis al flughaveno. Mi devis atendi gxis 12.00 ke nia aviadilo kunportu min al Katmando.