2005/08/29

4a Azia Kongreso de Esperanto : mia persona impreso

Preparo
Azia Kongreso estis nia revo, kaj ankaŭ mia. Post kiam Bharat revenis el Koreio, kun la granda respondeco, mi multe ekscitiĝis. Iam mi pensis ke ni eble ne povos ĉar mi sciis ke mankas eĉ parolantoj, do denove venas alia penso por plenumigi la vakon - ne, ni havas sufiĉe da laborantoj kaj ni ankaŭ povas kreski novajn esperantistoj en du jaroj.

Ni devas danki al Kim Yong Jin kiu de Koreio multe helpis nin kaj ankaŭ kuraĝigis nin. Li luis luksan ĉambron ĉe Thamel por ke ni daŭre laboru. Venis vizaĝoj en la oficejoj kiuj ne daŭre laboris dum la preparperiodo. Mi sicias ke estis nur malmulte da homoj kiuj laboradis kaj ili certe multe laboris.

La atendo finiĝis kiam la dato finfine alvenis. Same kiel nepala kutimo, Nepala Esperanto-Asocio (NespA) faris Lokan Kongresan Komitaton kun pli ol 20 da membroj (ku enhavis tiujn nomojn kiun mi ne konis) kaj denove “laborgrupo” estis kreita ĉar la NespA komprenis ke labori kun tiom granda teamo estis malfacila. Mi ĝojis ke min donis respondeco propagandi - tion mi certe volis labori. Venis titoloj kaj tauĝajn nomojn oni serĉis aŭ nomoj listiĝis kaj oni serĉis taŭgajn laborojn por ili.

Denove la situacio estis same - Ni havis 9-membran LKK (laborgrupo)n sed la decidojn faris nur Bharat aŭ Mukunda. Kelke da membroj malaperis kaj novaj nomoj anstataŭis ilin. Tagoj pasis; semajnoj, monatoj kaj eĉ jaroj pasis. Sed la laborrapideco estis same.

Interese, dum kunvenoj, almenaŭ tiuj en kiuj mi partoprenis, ne okazis novajn gravajn decidojn. Oni dum horoj diskutis pri iu tempo sed rezulto ne aŭdiĝis. Okazis tiel ke gravaj decidoj estis farita la plej parte sole aŭ per du personoj per telefono kaj la kunvenoj estis nur ritaj - por montri al ni ke ili vere sekvas la demokratian sistemon.

Dio donis al ni du orelojn kaj unu buŝon sed en LKK, Bharat kaj Mukunda nur povas diri kaj tute ne aŭskulti. Mi estas silentema sed venis kielkaj homoj kiu ankoraŭ havas energion kritiki kaj esperi pli belan estonton - ili preskaŭ batalis sed la oreloj nur aŭskulti au, kiel nepala proverbo diras - aŭskultis per unu orelo kaj forĵetis per alia.

Mi memoras, Hori Yasuo venis al Nepalo dum Himalaja Renkontiĝo kaj preskaŭ detale preparis la ĉiutagan programojn. Sed la diskuto pri tio neniam finis (kaj daŭris ĝis la komenco de la kongerso mem) kaj pli interese, oni tre volis diskuti pri manĝaĵo kaj loĝado en hoteloj por “turistoj” sed ne pri temoj sur kiuj oni kongresu.

Por faciligi kaj reguligi la aferojn de LKK, Bharat estis elektita kiel dungita kiel oficsekretario. Denove srange okazis - unu el ni skribis al iu esksterlandano ke nun Bharat estis dungita kaj venis tial mesaĝo al mi. Mi sincere gratulis lin en ‘nepalesperanto’ kaj tiu persono diris al mi ke Bharat ne estis dungita. Mistere.

Dank’ al Kim Yong Jin, ni havis luksan ĉambron kaj la LKK nur havis postulojn - komputilo, printilo, telefonlinio, interreto, manfono, lito por dormi, ktp. Mi ne sciis pri ĉio sed mi vidis ke Kelkaj homoj tre volis “labori dum nokto”.

Kiel Dio volis, okazis nenomita puĉo en Nepalo kaj sekvis rompiĝo de telefonkontakto. Mi povas imagi ke KAEM kaj aliaj aliĝintoj timegis pro tio kaj tuj volis ke la oni nuligu la kongreson (aŭ almenaŭ prokrastiĝu). NEspA mem ne povis decidi kion fari kaj KAEM ĝustatempe prokrastis. Nepalanoj eĉ ne havis senton - ĉu konsenti aŭ diri ke Nepalo tute taŭgas okazigo de la kongreso.

Kreiĝis granda ĥaoso post kiam Libera Folio donis longan novaĝon pri la prokrasto. Kiel ĵurnalisto, tio plaĉis al mi sed kiel LKKano, mi trovis ke ĝi troigis la novaĵon.

Antaŭ kongreso

Alvenes la tagon de planita Azia Kongreso kaj ankaŭ atingis al Nepalo tiuj kiuj aliĝis al la AK kaj ne volis/ ne povis nuligi iliajn volaĝojn al Nepalo. Kelkaj el ili eĉ diris ke ili venis malgraŭ la protesto de la ŝtato kaj ankaŭ de siaj familianoj. Ege interese.

Estis pli ol 20 kaj mi inter ili konis Franziska, Miĉiko kaj alaj. Konatiĝis kun mi Natalie ĉar lia amiko rekomendis mian nomon. Ŝi sufiĉe proksimiĝi al mi ĉar mi povis diskuti kun ŝi pri rajtoj de malgrandaj etnoj aŭ lingvo-uzantoj kaj aliaj.

Kongreso okazis - mi ne estis certa ĉu estis vera aŭ antaŭigita. Plej parte ili babilis pri la “sukceso de kongreso” dum la kongreso kaj ne temis pri io. La organizanto petis al partoprenantoj paroli pri la kongreso kaj ili ne havis vortojn. Ili ankaŭ kantis en Nepali-lingvo kaj iomete dancis. Sed tie mankis Esperanteco - ili ne povis diskuti pri Espearnto movado ĝenerale, nek povis ili diskuti pri la movado en Azio aŭ Nepalo. Venis aferoj pri religio kaj lingvoj do mi ne povis plu resti silenta. Mi volis klarigi kiel la granda grupo turdas malgrandajn grupojn. Kaj preskaŭ alvenis bataleto inter nepalanoj - mi diris ke aliaj lingovj ne rajtas ekzisti en registaro kaj Mukunda protestis, dirante ke “ili” ankaŭ “rajtas” instrui sian linvon en lernejoj. Pli ol tio, mi multe esperis ke oni diskutu pri kaj ideologiaj kaj praktikaj temoj - ekz, komerco, politiko, religio, socio, homaj rajtoj, reto, UEA ktp. Sed mi nur povis aŭdi iomete pro Monda Turismo.

Okazis ekskursoj dum la kongreso kaj post tio. Sed okazis same kiel ĥaoso ĉar oni ne sciis ĉu ĉiuj veturu aŭ nur volontuloj. Bone, denove simile okazis dum la postkongresa ekskursoj kaj denove dibato ripetiĝis.

La kongreso tamen donis al mi bonan “patrinon” Natalie krom aliaj. Venis s-ro Pohanke de Svislando, kiu konis mian plumamikinon Olivia kaj mi povis tra li sendi donacon al ŝi.
Post la kongreso, mi trovis Ursula egale taŭga por serioza korespondo.

Azia Kongreso

Venis tempo por la prokrastita Azia Kongrso mem. Okazis LKK kunvenoj sed tute freneze. Unu tagon, mi vizitis al la LKK oficejo je 12.00 sabate kaj poste Bharat diris al mi - “Vi povas veni je la 3.00 se vi volas, okazos la LKK kunveno.”

Nur antaŭ unu semajno, Bharat parolis pri la Kongresa Libro al mi kaj mi akceptis la respondeco de ĝia eldono. Mi certe diris ke povus esti pli bone se iu alia laborus. Bharat donis al mi la materialon li havis por fari la Kongeran Libron. Mi kunportis ĝin, pensante ke li laboras tutage; li devas fari ion por ĝi. Sed ho ve ! kiam mi malfermis la disketon, mi vidis ke nur estis salutmesaĝoj de Landaj Asocioj kaj nomlisto de partoprenantoj.

Mi sekvinta tage telefonis al Bharat sed ne povis trovi lin ĝis vespere. Kaj mi ekskribis al s-ro Hori kun bazaj demandoj, kiun mi devis scii. Denove venis tia ideo en LKK ke mi ne devis demandi al s-ro Hori. Mi povis kompreni ke pro mia demando s-ro Hori sciis ke la Kongrsa Libro ne ankoraŭ preta.

Bone, mi iel verkis, kompilis kaj tradukis la materialaĵon por ĝi kaj mankis denove kelke da aĵon finfine ni finis en tri tagojn kaj iris al la presejo kaj ni miris ke Mukunda jam kompilis pli ol 100 paĝan libron. Kaj Bharat tuj diris al ni ke en la asocio, Mukunda neniam parolis pri tia afero. Li ankaŭ diris ke kiam ajn oni eldonas libron nome de la asocio, li a aŭ ŝi devas proponi tion en la estrara kunveno kaj la estraro decidas ĉu la libro meritas eldono aŭ ne. Li pravas.

Je la fino, kiam mi ĵus eliris de la oficejo, venis Dhruba kun lia foto kaj petegis ke lia foto estu en la Kongersa Libro. Hontinda. Li ne havis tempon por labori sed venis tre rapide por ke lia foto estu eldonita en la Kongresa Libro. Mi lasis ĉion.

25 aŭgusto (ĵaudo), 2005
Mi estis ĉe la halo antaŭ la akceptado komencis. Mi salutis al s-ro Hori kaj tiam venis mia vera ĝojo kiam mi ekvidis s-ino Doi, s-no Tahira kaj s-ro Kido. Post 11 jaroj, ili bone konis mi. Venis ankaŭ Ranga kun kiu mi mallonge salutis.

Mi petis permeson ke mi elsendu aktualajn novaĵojn pri la AK per reto. Mi jam faris blogejon www.aziakongreso.modblog.com kiu laŭ mi estas tre taŭga malmultekosta kaj rapida informdissendilo. Mi trovis la permeson. Do Kongresa Kuriero “Montejo” kaj la reta dissendilo estis mia respondeco. Mi vidis ke en LKKoficejo en la hotelo havis komputilo kun retan linion. Mi pensis ke mia laboro estos tre rapida.

Okazis KAEM Kunsido kun la LKKanoj. Mi vidis nur kelke da LKKanoj dum la kunveno. Hori klarigis ke la inŭgura programo estos preciza kaj okazos en Esperanto krom prelego de registara oficisto. La LKK konsistas el 23 membroj, sed mi vidis ke nur kelkaj (eble Shree, Mukunda, Bharat, mi, Nabin Shrestha partoprenis. Lokpani venis poste).

Mi demandis pri la deviga prokrasto kiu parte kaŭzis tiel ke venis malpli multe da partoprenantoj ol oni komence planis. Esperanto en Azio iam raporto ke estos 225 kongresanoj - sed ne venis respondo de KAEM. Eble ili ne volis diskuti pri tiu afero. Venis nur 40 gesamideanoj el ses landoj kaj pli ol 60 Nepalanoj aliĝis. 20 estis volotuloj.

Estis Japanoj la plej multe, eble kvar el Barato, unu el Vjetnamio. Du ĉininoj venis sed ili ne estis kongersanoj, nur raportistoj. Ne venis eĉ unusola reperzentanto el Koreio, kie okazis la pasinta AK kun cenotoj da partoprenantoj. Kaj mi ne ankaŭ vidis reprezentantoj de Irano, Pakistano, Tajlando kaj aliaj landoj.

Poste venis tempo por bankedo, kie venis preskaŭ ĉiuj eksterlandaj kongresanoj kaj kelke da nepalanoj. Mi parolis kun Doi kaj Tahira kaj do alvenis A Giridhar. Li estis/aspektis pli  juna ol mi imagis kaj li parolis tre rapide kaj ĝuste.

Tahira diris al mi ke la unua numero de Kongrea Kuriero (Montejo) devas esti eldonia dum la unua tago, por ke la kongresanoj havu imagon pri la programoj aŭ programŝanĝoj. Mi perdis la ŝancon eldoni ĝin.

Sekvis interkona vespero kie oni prezentis kantetojn aŭ alian artaĵon. De Nepalo, junulinoj prezentis nepalajn kantojn kaj dancojn.

Nepre estis tre interesa sed mi tre volis elsendi la plej fruan novaĵon al la reto per la blogejo. Unue ĝi funkciis sed vespere tion mi ne povis fari. Mi perdis mian partoprenon al la naica vespero kaj denove ne sukcesis dissendi la novaĵon. Buso kunportis min ĝis Kupandol nokte - jam estis 11.30 nokte kiam mi atingis al mia hejmo.

26 aŭgusto (venderdo), 2005
Mi preskaŭ preparis la Montejon hejme kaj rapidis al la hotelo kun la disketo. Sed Bharat diris ke ni ĉiuj devas iri por la manifestacio. Mi konsentis.

Unuafoje en Nepalo okazis tiel publika manifestacio de Esperanto surstrate. Estis tre artifika organizo - kun la armea ĉevalĉaro kaj ankaŭ la Panchebaja.La preterpasantoj mire rigardadis al la grupo kaj ankaŭ demandis la nepalanojn pri kio temis. Kvar kongresanoj, inkluzive de Hori sidis sur la ĉevalĉaro - la evento ankaŭ estis honoro por la gravaj partoprenantoj de la kongreso. Hori esprimis ke tio estis “grandioza kaj senvorta” organizo, dum la inaŭgura ceremonio. Ni kongersanoj tra pasis la Reĝan Palacon kun la esperanta skribaĵoj.

Post tio okazis la “solena” inaŭguro. Ministro por kulturo Buddhi Raj Bajracharya estis invitita por tio. Li alvenis duon horo malfrue (tio estas kutimo en Nepalo). Kaj do la inaŭgura sesio kmenciĝis. Same kiel ĉiam okazas en Nepalaj Espearnto eventoj, Mukunda daŭre invitis homojn  - ne esperantistojn - kiujn li konis. Pli ol dek personoj sidis sur la pedio kiujn la KAEM ne atendis. Lokpani kaj Philip estis tiuj espersntisto kiuj meritis sidi sur la pedio. Kaj la programo estis preskaŭ en Nepali lingvo kaj la programmastro Bharat traduikis gravajn anoncojn en Espernato !

Hori tute ne povis kompreni ke tio povas okazi en Nepalo (aŭ komprenis ke tio nur povas okazi en Nepalo). Li esprimis dume ke ne atenditaj aferoj povas okazi en diversaj landoj laŭ loka kutimo. Purna Suresh, la esperntistino el Barato prezentis dancon je la fino.

Mi iris ekstere por fine eldoni la Montejon kaj ankaŭ por elmeti fotojn el mia fotilo al la blogejo. Mi ne povis ĉar la fotoj iris al la reto tre malrapide kaj fuŝis. Mi sukcesis iel eldoni Montejon, kiu estas la kongresa kuriero.

Post la teda ceremonio estis tempo por teo kaj oni devis multe atendi por sia vico. Ja estis aro da homoj. Mi ne povis komprenis kial tiom multe da homoj, kompeneble neesperntisto estsis invititaj dum la inaŭguro - ĉu por montri al la eksterlandanoj ke troviĝas tiom multe da esperantistoj en Nepalo? Multaj el ili estis Brahminoj (eble parencoj de Mukunda aŭ Bharat).

Kaj do sekvis tagmanĝo. Mi miris ke venis tiom amaso da homoj por maĝi. Mi ne komprenas ĉu ili estis invititaj aŭ kongrsanoj.

Fakkunsidoj:

Estis la unua tago de kongreso kaj plena je fankunsidoj. Post tagmanĝo, okzis sep fakkunsidoj en tri haloj.  Estis longaj kaj mallongaj, estis seriozaj kaj gajaj - sed ĉie estis partoprenantoj kaj ili ĝuis la kunsidojn.

1.    Mukunda Pathik instruis Nepali lingvon al partoprenantoj; estis kvar aŭ kvin lenrnitoj.
2.    Ajit Joshi kaj aliaj junuloj instruis Nepalajn kantojn. Ili kantis “Resham Firiri” kaj la Baratanoj bone lernis.
3.    Okazis instruado de Esperanto por komencantoj eble Doi kaj aliaj instruis.
4.    Razen Manandhar prelegis pri la evoluo de la Budhismo kaj ĝia aktuala pozicio en la naskiĝlando de Budho. Estis pli ol 12 homoj kaj ili kurioze demandis pri la religio-politiko de Nepalo.
5.    Saiko Tume diskutis pri stato de virinoj en aziaj landoj dum virina fakkunsido. Nur Japanio kaj Ĉinio povis paroli pri virinoj en siaj landoj. Mi ne ĉeestis sed mi aŭdis ke eĉ nepalaj virinoj ne eĉestis. Ili diskutis pri la graveco de egalaj rajtoj kaj kunlaboro kun la virinoj.
6.    Tahira Masako instruis al preogresantoj. Ĉar miksiĝis ankaŭ komencantinoj, ili ne bone povis lerni pri pli malfacilaj ekzercoj.
7.    Hori Yasuo  Hasuo prelegis pri la historio de Japanio kaj la gravecode konstucio tiea.

Mi iris al mia laborejo kaj skribis raporton pri la AK por mia ĵurnalo “The Himalayan Times”.

27 aŭgusto (sabato), 2005

1.    Matene komencis la plej grava fakkunsido pri Azia Agado - estis frue kaj nur malmulte da homoj venis. Hori kondukis ĝin. Esperantistoj de ĉiuj partoprenantoj- nome Japanio, Ĉinio, Vjetnamio, Aǔstralio (kiu helpis prezenti pri Ĉinio) kaj Nepalo, kiuj okupiĝas aǔ interesiĝas pri movado partoprenis en ĝi. Kaj do estis la plej granda laǔ la nombro de partoprenantoj ankaǔ - estis ĉirkaŭ 30. Estis tri-hora kaj komence oni pensis ke estos tro longa sed poste la tempo mankis kaj rapide konklidis ĝin. La tri horoj ne sufiĉis por la diskutado kiu ekscitigis la partoprenantojn kaj ankaǔ donis sanĉon al ili lerni pri azia agado.

Estis dividita en tri partoj.
 a. Dum unua parto estis pri movadaj aferoj. La reprezentantoj prezentis koncizajn raportojn pri la situacio de la Esperanto movado en siaj landoj. Mi lernis ke en Japanio kaj Ĉinio, maljunuloj abundas sed en aliaj landoj junuloj kresas. Kvankam Esperanto venis ĉirkaǔ antaǔ unu jarcento almenaǔ en kelke da Aziaj landoj, la evoluo de ĝi estis ne kontetiga in multaj alaj landoj (krom Japanio kaj Ĉinio). La partoprenantoj diris ke la evoluo en tiuj aliaj landoj, ne tuŝita antaǔ longe, nun kreskas rapide.

b. Poste oni diskutis pri la movadaj aferoj laǔteme.
i.    Oni parolis pri sia Esperanto-oficejo. La landoj pli malpli mankas stabilajn oficejon kaj opinias ke la movado ne firme antaǔen iras sen propra oficejo.
ii.    Kotizo-koleltado ja estas grava afero sen kio la landa asocio ne povas glate funkcii. Nature, oni ne mem kun intereso pagas ĝin sed devas esti lerte kolektita kaj samtempe devas esti klara kie la monon estas uzata. Eldono de organo povas esti efika metodo por kolekti kotizon.
iii.    Ĉiuj landoj ofte malofte instruas Esperanton kaj ofte okazas tiel ke komence multaj homoj lernas ĝin kaj ĉesas uzi ĝin poste. Koresponda instruado kaj perretaj kursoj ankaǔ estas fruktodona metodo nuntempe, laǔ la partoprenantoj. Venis Chol Nath el Nepalo por prezenti pri la instruado de Espeanto, mirinde !
iv.    Lernolibro kaj vortaro estas gravaj materialoj por kursoj. En ĉiuj landoj troviĝas lernolibroj (Barato jam havas en kelkaj lingvoj) nur mankas vortaro en kelkaj. Tmis pri la Nepali-Espernto vortaro kaj Razen Manandhar transdonis manuskripton de la vortaro li kompilis al Mukunda Pathik, la prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio. Hori tuj promesis ke KAEM subtenos je ĝia eldono. Persone, ĝi estis la plej granda aventaĝo por mi ke mi finfine donis la ŝarĝon al NEspA. Mi esperas ke NEspAanoj nun ne povis diri ke ili ne vidis ĝin - la 12-jara rakonto pri mia bedaŭrinda vortaro finos je sukcesa eldono, mi esperas.
v.    Organo estas ne nur ilo por kolekti la kotizon sed ankaǔ la disinformilo pri la agadoj de la asocio. Ĉiuj landoj ja havas sian organon/bultenon sed kelkaj ne estas regula. En Ĉinio kaj Vjetnamio la ŝtatoj subenis Esperanto- bultenon kja poste ĉesis. En ĉiuj landoj, dissendo pli malfacilas kaj kostas multe ol eldonado. Pro tio, oni nuntempe preferas retan version de la eldonaĵoj. Bharato raportis ke ret-rondo estas efika metodo dissendi informojn kiu povas ludi la ronon de organo kaj ĝi jam anstataŭigis ilia paperan organon “La Fenestro”. Mi volis paroli pri nia retrondo “nepalesperanto” sed pli ol tio, Bharat klarigis ke Nepalo ne havas tion. Mi preferis silenti. Kaj mi diris ke mi laboris por “Montejo” de 1992 ĝis 1994 kaj poste multaj homoj venis por labori sur ĝi kaj mi ĉesis.
vi.    Diskutado pri aktiveco de junuloj estis grava sed mankis tempo por serioze kaj detale paroli pri tio. Ĉiuj landoj konsentis ke alveno de junuloj je movado gravas. Oni penis pri devesaj metodoj allogi ilin je lernado de Esperanto kaj ankaǔ movadigi ilin.

c. Esperanto en Azio : Hori Jasuo enkondukis pri la organo de KAEM, “Esperanto en Azio”. Ĝi estas sendata al pli ol 350 geesperantistoj kaj asocioj de Aziaj kaj aliaj landoj per poŝto kaj estas tute senpaga, dank’ al afablaj subtenantoj. La organo helpas esperantistojn je interkonado kaj intersanĝo de spertoj kaj opinioj. Kaj, ĝi ankaǔ funkcias kiel organo de propraj landoj por tiuj kiuj mankas organo.

d. Projektoj de KAEM : KAEM, krom aliaj projektoj, helpas Aziajn junulojn je aliĝo al UEA. Tio rezulatas je plimulto de aktivuloj en Aziaj landoj.

Strange, venis subite Bharat kaj manĝentile diris ke pli ol unu persono de unu lando ne devas estis tie kaj odernis ke ankaŭ ĉeestu en la Bahai kunsido.

2.    Junuloj instruis al kelkaj eksterlandanoj nepalan dancon.
3.    Doi daŭre instruis al komencantoj.
4.    Junuloj prelegis pri sia agado
5.    Paul Desailly prezentis pri Bahaismo.

Okazis duon tagan ekskursoj al la palacplaco de Patan, Pashupati kaj Boudha. Mi ne partoprenis tiujn programojn kaj iris al la oficejo.

Mi revenis al la vespermanĝo. Mi hazarde iris al alia ĉambro kiu estis por voluntuloj. La senorda sceno mirigis min. Tiom multe da nekonataj vizaĝoj ! Ili manĝaĉis kvazaŭ neniam havis manĝon en sia vivo. Mi poste komprenis ke estis alia manĝejo por kongresanoj.

La manĝejo denove estis plenplena. La luksa hotelo manĝigis denove al tiuj homoj kiuj ne konis Esperanton. Kaj mi vidis ke estis multaj kunlaboranto-isntruistoj de Mukunda, kaj aliaj eble estos denove parencoj aŭ amikoj de du organizantoj. Freneze !

La kultura prezentado ‘Nacia Vespero’ estis bone - eble neforgesinda vespero por ĉiuj partoprenantoj. Prezentiĝis dekoj da dancoj, gajaj kaj kolorplenaj, dum la kultura programo. Plejparte, la prezantado estis faritaj de la junaj geesperantistoj mem. Ankaǔ venis profesiaj muzikistoj kaj dancistoj. Antaǔ la fino, multaj eksterlandaj partoprenantoj ankaŭ ĝuante dancis kune kun la Nepalaj artisto-esperantistoj.

28 aŭgusto (dimanco), 2005

Fakkunsidoj darŭris ankaŭ dimance. Okazis fakkunsidoj pri Origami, jogo kaj denve daŭris instruado al komencantoj.

1.Origami estis praktike interesa kunsido. Multaj komencantoj vidis la paperojn kaj imagis diversajn objektojn sur ĝi kaj per gvido de Saiki Akira, ili sukcese faris. Formo de Gruo estis ilia ekzerco kaj ankaŭ estis la plej antikva praktiko de Origamio. Mi tre volis ĉeesti sed ne povis iri pro mia laboro por Montejo.

2. Mukunda Pathik instruis la ĉeestantoj pri Jogo. Mi ne ĉeestis sed mi vidis ke estis proksimume dek ĉeestantoj.

3. Pli ol ĉio, okazis grava kunsido pri Esperanto-instruo. Instruado de Esperanto estas la fundamento de movado sed ĝi ne estas tiom facila - kurso-gvidantoj de ĉiuj landoj ĉiam frontas aron da problemoj aŭ malfacilaĵojn dum kaj post la kursoj.

Estis gividita de Isino Masajo kun helpo de aliaj geesperantistoj. Venis ĉeestantoj el ĉiuj landoj por diskuti pri plibonigo de kurso-gvidado en siaj landoj - en tute estis pli ol 20 enkluzive al kelkaj junuloj kiuj ankoraŭ ne gvidis kursojn. La kunsido donis ŝancon al ĉeestantoj prezenti siajn asocian aŭ personan spertojn pri kurso aranĝado. La instruistoj kaj instruintoj parolis pri la praktikaj problemoj ili frontis dum instruado.

La plej unua problemo ĉiuj vidis estis altiri lernontojn. La mondo ja moderniĝas kaj alkaŭ samtempe materialiĝas do homoj ne elspezas tempon en tiuj lokoj aŭ flankoj kie mankas elbeco gajni monon. Uzi la ŝancon kiel skolta renkontiĝo povas esti unu el la solvoj. Kaj, por instruado, permesoj de lernejestro ka registaro ktp ankaŭ malkuranĝigas la instruistojn. Alie, se instruistoj lernas Esperanton, la ŝanĉo duobliĝas ke ili iam povos instrui ĝi al siajn gestudentoj. Kaj alia malfacilaĵo estas tiu ke la gelernantojn facile lernas bazan nivelon - ili bone komprenas la fundamenton sed kiam ili progresas, ili ekvidas multajn malfacilaĵojn kaj finfine ili malaperas.

Troviĝas multaj lerno-libroj kaj lego-libroj sed restas tiam problemo pri elektado. Ne ĉiuj instrumaterialoj estas bonkvalitaj kaj aliflanke la sama materialo povas esti bona kaj malbona al du grupoj.

Kune la ĉeestantoj konkludis ke devas estis bonkvalita lerno-libro kaj patienca instruisto kaj samptepe bezonas helpoj de landaj asocioj kaj ankaŭ aliaj sociaj organizaĵoj. De tempo al tempo, okazas praktike ke anstataŭ lokaj instruistoj, bone utilas okazigi kursojn per eksterlandaj instruistoj. Kaj tiuj landoj kiuj havas sufiĉe da instrumaterialoj povas donaci iom al aliaj landoj kun malfortaj movadoj, kondiĉe ke la materialoj estu bone uzitaj.

4. Instuado al komencantoj darŭris ankaŭ hodiaŭ. Doi daŭre instruis kaj hodiaŭ ŝi ankaŭ iomete klarigis pri la Esperanto, Esperanto-movado, UK kaj Jokohama UK.

6.    F-ino Apsana Giri prelegis pri botaniko de Nepalo al ses homoj. Ŝi precipe klarigis la valoro de la raŭpo-funo “Jarĉabumgo”.
7.    Kaj Aliflanke estis longa sed same interesa fakunsido pri Barato “Bunta Mozaiko”. Ranga, Giridhar, Venkatesh kaj Abdul in siaj vicoj klarigis diversaj flankoj de la vasta sudazia lando kun tiom riĉa kulturo kaj naturo.

Okazis duan ekkurson - al Svajambhu, palacplado de Katmando kaj Bhaktapuro. Mi mem ne povis partopreni kun ili pro mia laboro, kvankam mi tre volis kune viziti kaj helpi je ĉiĉeronado.

29 aŭgusto (lundo), 2005

Jen venis al fino. Matene okazis fakkunsidoj pri Parporta servo kaj Ajurbeda.

1. La fakkunsido pri Pasporta Servo estis interse  - multaj partoprenantoj prelegis pri siaj spertoj kun gastoj kaj kiel gastoj en diversaj landoj. Venis temoj pri la reto de gastigantoj, plezuro de gastigado, decaj kaj maldecaj gastoj, mono por la gastoj kaj ankaŭ gastolibroj. Mi diris ke troviĝas tiaj gastoj kiuj lasas hejmon sen informo kaj denove alvenas nokte por dormi. Aŭ ankau troviĝas tiaj kiu perdas biciklon de gastiganto kaj ne volus aĉti aŭ kiu ĵetas ŝtonon al najbaro de gastiganto.

2. Instruado al komencantoj daŭris.
3. Ranga prezentis detalan prelegon pri Ajurveda.

Mi havis ŝancon donaci la kopioj de “The Himalayan Times” en kiu mi aperigis novaĵon pri la Azia Kongreso. Mi povis kolekti nur tri kopiojn ĉar en vendejoj ne eblis aĉeti malnovajn ĵuranojn kaj mi tiujn trovis en rubanguloj en mia oficejo. Mi donis ilin al Doi kaj Tahira kiel mi antaŭe promesis. Kaj la trian kopion mi donacis al Hori. Li donis al mi komplimenton - “Oh vi skribis? Pro tio ĝi aperis tiom mallonge.”

Mi iris al la ĉambro de Giridhar ĉar li kunportis libregon kun grandaj bildoj por mia filo. Li ne povis trovi ĝin en ĉambro sed estis ĉe la akceptejo. Mi dankis lin ke nia rilato tiel densiĝis kvankam ni komunikis nur per reto. Ja estas inteligenta esperantisto, mi opinias.

Mi havis ŝancon paroli kun Mirinda pri Esperanto-ĵurnalismo. Mirinda kaj Ĝoja estis du esperantistinoj kiuj venis el Ĉinio nur por raporti pri la kongreso por Ĉina Radio. Estis tiel agrable ke ili kaj ĝuas Esperanton kaj laboras. Mi revas tian laboron, kiu permesas min pensi pri Esperanto. Kaj, pli ol tio mi sincere dankas homojn kiel ili kiuj laboras por la movado centoble plimulte ol tiuj kiuj sin nomas kiel aktivuloj. Nia movado perdos signifon se ni ne povos disinformi pri ĝi al samideanoj de aliaj patoj de la mondo. Ni devas saluti ilin.

Poste mi kune manĝis kaj trovis ŝanĉon foti sin kun la kongresanoj. Mi povis paroli ku Iĵi Sato, kiun mi renkontis en Katmando eble en 1992.

Mi tre bedaŭris ke mi ne povos ĉeesti dum la fermo. Fatke lundo estas mia feria tago sed la ĉefo ne volis ke mi ĉeestu en la Esperanto-kongreso kaj vokis al mi ke mi laboru en tiu tago. Ĉefoj estsa ĉefoj - mi devis obei.

Vespere mi aŭdis ke la fermo ankaŭ estis tiel enua kiel estis la malfermo. Estis bone ke Japanoj au JEI donacis monon por la LKK por bilanci la malprofiton. Dankon ! Kaj, Mukunda kunportis liajn sekretajn librojn  - mezgrada lernolibro kaj libro pri Esperanto-movado. Ankaŭ mi aŭdis ke Tahira trovis multajn erarojn kaj montris ilin al aliaj kongresanoj.

Ĉiuj rajtas verki Esperanto-librojn. Sed mi forte opinias ke kiam la Asocio eldonas ion, almenaŭ la estraranoj devas scii ke la libro estas eldonata kaj ili ankaŭ devas diskuti pri ĝia bezono, signifo ktp. Kiu pagos por ĝi? KAEM pagis por la unua lerno-libro kaj ĉu KEAM denove? Aŭ LKK? Aŭ NEspA mem?

Konkludo/ mia opinio

1. Preparado: Preparado ne sufiĉis. Estis stranga kutimo. Mukunda kaj Bharat estis praktike organizintoj kaj ili ne volis diskutis pri iliaj preparadoj (se estis) kun aliaj LKKanoj antaŭe. Nur ili sciis pri okazonta aferoj kaj ni nur miris. Ekz, mi multfoje demandis al ili kiuj estos fakkunsidoj de Nepalo kaj ili ne respondis (aŭ ne havis respondojn). La plej granda parto de preparkunsidoj estis pri manĝado kaj loĝado de la eksterlandanoj kaj ili ne volis kompreni ke nepalanoj ankaŭ kongresas, ne nur aranĝas por eksterlandanoj.

2. Voluntuloj: Dudek voluntuloj por kvardek eksterlandanoj estis tro multe (ĉar nepalanoj ne bezonis ilin). Tio signifis ke unu voluntulo daǔre povas helpi du eksterlandanoj. Tamen okazis tiel ke la eksterlandanoj ne povis trovi helpantojn kiam ili bezonis (pro intereso kaj lingvo-problemo). Oni neniam parolis pri lingvo-niveloj kaj aliaj kvalitoj de volontuloj. Senpaga manĝaĵo, veturo ktp por ili estis aranĝita sed ĉu la AK gajnis ion de ili? Mi vidis nur kvin aŭ sed gejunuloj daŭre laboranta kaj ailaj eĉe ne videblis dum kongreso. Kaj pli hontinda : Mi vidis ke du aŭ tri infanoj (de eble 9 aŭ 10 jaraj) portis karton de voluntuloj. Kiel ili povas labori? Kaj ĉu ni rajtas laborigi infanojn?

3. Vendejo: Vendejoj estis alia okulofendaĵo de la kongreso. Vendejo povas helpi kongresanojn por aĉeti dum kongreso. Sed la vendistoj ne estis esperantistoj(ĉu ne?) kaj ili dissendis eĉ falsajn informojn). NEJO ankaŭ havis sian vendejon kiu vendis esperantaĵojn - tio estis bona. Orienta Asocio ankaŭ havis sian vendejon sed mankis Esperanto-parolanto por vendi ĝian varon.
4. Junuloj : Junuloj estis nepre gre granda produkto de la AK.

5. Manĝado. Same kiel ĉiam dum Esperanto-eventoj, venis amaso da homoj por manĝi. Mi vidas tiujn vizaĝojn ofte dum senpagajn esperantaj man ĝ adoj kiuj malaperas post manĝado kaj denove videblas dum alia manĝado. Bone mi povas kompreni ke Nepala Espernato-Asocio nun riĉiĝas ke oni povas donaci manĝaĵojn por iu ajn sur la strato. Manĝado ja estas bona parto de nepala Esperanto-movado, (nur estas la bedaŭro ke tiuj manĝintoj ne parolas Esperanton eĉ kiel dankesprimo).

Sed manĝigado dum la AK estas diferenca. Estis luksega hotelo, kie kostas eble dekoble pli multe ol deca resturacio sur la strato. Mi kredas ke la manĝo-kosto estos pagita de la kongresanoj eksterlandaj. Ili do venis en Nepalo kaj partoprenis en AK malgraŭ la registara sugesto ne viziti Nepalon - ni ne devas pagigi ilin por nia maĝado. Estis 40 da eksterlandanoj kaj eble estis 200 da nepalanoj (dum mangxado). Do la elspezo de la manĝado estos sume kalkulita kaj tio faros tiel ke la kongresanoj pagos por tio. Mi scias ke ĉiuj Nepalanoj ne aliĝis ĝis la fino kaj ni aliĝintoj ankaŭ tre malmulte pagis.

5. Dancado. La dancoado dum la Nacia Vespero estis bele. Precipe ĉar la dancoj estis prezentitaj de komencantinoj mem. Interese, la LKK volis prepari junulojn por igi ilin volontuloj dum la kongreso. Ili eklernis la lingvon. Kaj poste venis tia ideo ke anstataŭ dungi profesiajn dancistojn, ili mem lernu dancon el profesia instruistoj kaj prezentu dum la kongreso. Ili bone lernis la dancon (sed Esperanton, ili preskaŭ forgesis). Mi kredas ke pli ol dancado, parolado ĝojigos la kongresanoj.

6. Fakkunsidoj. Fakkunsidoj estas fruktodonaj. Sed mankis ĉeestantoj en multaj programeroj pro du kialoj. Unue, du interesaj programoj povas okazi en la sama periodo kaj due, ne ĉiuj kongresanoj interesiĝas pri tedaj prelegoj.

Aliflanke, mi ne vidis multe da nepalanoj dum fakkunsidoj. Junuloj estis tie dum kantado kaj dancado sed ili ne volis ĉeesti en seriozaj kunsidoj. Mi penas ke eĉ partopreno povas instrui ilin. Mi aŭdis ke neniu nepalanino estis en la Virina Kunsido por klarigi pri virina etoso de Nepalo. Mi ne scias kial la junuloj pli multe volas sidi ekstere kaj ŝerci inter si ol sidi en kunsidejoj. Kaj ‘maljunuloj’ preskaŭ malaperis.

Kongresa temo. Oni kutime elektas kongresan temon por kongreso. Mi ne scias kio okazis dum la Seuka AK pri la kongrea temo, sed venis ja alloga rezolucio - kiu temis precipe pri lingvaj rajtoj, lingvaj diveseco. Pasis du jaroj sed mi ne aŭdis aŭ legis ĉu oni vere diskutis pri la temo dum tiu periodo. Pri Nepalo, mi povas diri ke ni neniam diskutis pri tiaj temoj kaj nenion faris por plivastigi la rezolucion. Lingva egaleco ankoraŭ estas tabuo en la oficejo mem.

Ankaŭ ĉi foje, ni havis egale gravan temon pri mondpaco. La Azio nun portas aŭ toleras dekoj da bataloj - en Irako, Afghanstano, Pakistano, Barato, Nepalo, Indonezio ktp. Diskuto pri tieaj politikaj aferoj almenaŭ donus ideon pri la malpaco kaj oni ekpensus kiamaniere Espernato ludu rolon por retrovi pacon en tiu regiono. Sed la vasta, serioza kaj urĝa temo finis je preskaŭ jam preta rezolucio. Ni vidu ĉu ni honoros la pezajn vortojn de la rezolucio.

Partoprenantoj. Nepre estis stranga, ne kredeble bedarŭrinda kongreso se temas pri partoprenantoj. En Koreio estis 176 el Japanio, 131 el Ĉinio, 24 el Mongolio. Kaj ankaŭ estis kelkaj el Irano, Latvio, Pakistano kaj aliaj landoj. Sed en la Katmanda kongreso mi vidis nur japanoj, bharatanoj kaj vjetnamon (el Ĉinio estis raportistinoj). Kio okazis nur en Nepalo? Ĉu ili pensis ke Nepalo estis malpura, malriĉa aŭ maltaŭga lando? Ĉu ili pensas ke nepalanoj ne povas organizi kongreson? Ĉu estis la kialo ke Nepalo ankoraŭ ne aliĝis al UEA? Devas veni respondoj. Mi esperas ke KAEM serĉos respondojn por ke denove ne okazu tiom seka kongerso en Bangloro, en aliaj partoj de Azio.

Iomete pri nepalanoj. Mi legis ie ke Nepal estas konata kiel la lando kun 500 da geesperantistoj. Por ili Azia Kongreso devas esti tre granda sanĉo renkonti samideanojn kaj praktiki la lingvon. Sed mi vidis malpli ol 50. Kaj nur kelkaj (ĉirkaŭ 10 bone, darŭere parolis). Ciferoj ne gravas, estas grava ke ni kreu verajn esperantistojn - kiu kredas je la zamenhofa lingvo kaj ĝia filozofion.

Mi trovis 42 da nepalanoj je kongresalibro kiel aliĝintoj kaj 20 estis volontuloj.

Fine, la kongreso multe instruis min, kaj nin.
ALDONO:

Inaŭgura prelego de KAEM prezidanto, Hori Yasuo :
Ni kune ĝoju pro tio, ke hodiaŭ ni malfermas la 4-an Azian Kongreson de Esperanto ĉi tie en Katmando, Nepalo. Ĉi tiu kongreso estis planita okazi en marto, sed pro la politika malstabilo, ni devis prokrasti ĝin ĝis hodiaŭ. Ŝajnas al mi, ke tiu paŝo simbolas la nunan situacio en Azio kaj pri nia Esperanto-movado.
Post la dua mondmilito aziaj landoj estis liberitaj de la japana okupado kaj de milito, kaj devintus pace progresi, sed pro la restaĵo de koloniismo en multaj landoj daŭris civilaj aŭ kontraŭkoloniismaj militoj, kio malhelpis evoluon en multaj landoj. Estis en la 1990-aj jaroj, kiam fine en la tuta Azio stabiliĝis kaj naskiĝis kondiĉo okazigi Azian Kongreson.
Ni skize vidu la historieton de KAEM. En 1990 la unua numero de 'Esperanto en Azio' eldoniĝis kaj ĉijare en 2005 ĝi atingis la 50-an numeron. En 1994 Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) fondiĝis. En 1996 la unua Azia Kongreso okazis en Ŝanhajo, Ĉinio. En 1999 la dua en Hanojo, Vjetnamio. En 2002 la tria en Seulo, Korea Respubliko. Tiuj tri kongresoj okazis en politike stabilaj landoj, kio simbolas pacan kaj ekonomian evoluon de tiuj landoj kaj ĝenerale de Azio.
Sed en Azio ekzistas multaj aliaj landoj, kie ne ĉiam estas stabila politike. Kaj post la 9.11 katastrofo en Usono, en Afganio kaj en Irako okazis/as militoj kaj ĉirkaŭaj landoj estas skuataj. Homoj strebas fondi pli demokratian landon, sed tio ne estas tile facila, ke okazas konfliktoj kaj tumultoj. Ĉifoja prokrasto de la kongreso simbolas malhelpan situacion, kiun multaj aziaj landoj alfrontas. Mi deziras, ke en tiuj landoj popolanoj baldaŭ ĝuu pacon kaj ekonomian evoluon, por ke ili trankvile lernu Esperanton kaj laboru por la movadon.
Mi estas prezidanto de KAEM de 2001, kaj dume mi ĉiam dankas al evoluo de interreto. Antaŭe multaj aziaj esperantistoj ne povis komuniki eĉ per ordinara poŝto, ĉar ĝi kostis multe, sed nun pli kaj pli multaj homoj povas uzu interreton kaj facile komuniki kun esperantistoj en aliaj landoj.
Tio estas tre pozitiva movo por nia movado. Kvankam multaj ankoraŭ ne povas partopreni en eksterlandaj renkontiĝoj, rete ili povas esti membro de la tutmonda esperantistaro. Tio estas tre ĝojinda afero.
Surbaze de tiu ĝenerale bona situacio en Azio, ni plifortigu nian movadon. Mi opinias, ke la unuaj 10 jaroj en la 21-a jarcento estas tre grava periodo por nia movado, ĉar sinsekve okazis/as/os internaciaj kongresoj jene: en 2002 Azia Kongreso de Esperanto en Korea Respubliko, en 2004 la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĉinio, en 2005 la 4-a Azia Kongreso de Esperanto en Nepalo, en 2007 la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Japanio kaj en 2010 la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Hindio. Antaŭe Azio estas for de la centro de Esperantujo kaj oni ne povis facile sperti internacian etoson, sed nun kun la ekonomia evoluo, pli kaj pli multaj homoj povas ĝui ĝin en kongresoj kaj renkontiĝoj en Azio. Ni povas diri, ke nun estas naskiĝanta alia nova centro de Esperanto en Azio.
En Azio pli multaj kaj pli diversaj lingvoj esta parolataj, ol en Eŭropo. En kiu lingvo azianoj havu kontakton inter si? En la angla? Neniam! Ni ne uzu lingvojn de koloniismo kaj imperiismo! Ni ne uzu lingvojn de diktatoroj. Ni ne uzu lingvojn de militoj. Ni uzu Esperanton bazita sur neŭtraleco, paco, homaj rajtoj, justeco kaj ĉio plej bona. De Nepalo, kie staras la plej alta, plej bela kaj plej sankta montaro, ni ĉiuj sendu fortan vokon al la tuta Azio kaj al la tuta mondo, ke ne la mondo kaj en Azio venis nova sento.