2005/06/01

NEspA raporto: Jara Kongreso de NEspA kaj NEJO


La jara kongreso de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) kaj Nepala Esperanto-Junulara Organizo (NEJO) okazis en la 28a de majo 2005 en Manosanti Resort en Vajsepati. Partoprenis 62 esperantistoj. Multaj ne povis partopreni pro la distanco kaj la festotago en Nepalo.


Homoj komencis alveni je la 8-a matene, kiam budo por vendi ĉemizojn kaj aliajn aferojn estis malfermita. La kongreso komencigxis je la 10a30 kun inauxguro. La multjara esperantisto d-ro Keshav Ram Joshi lumigis la kandelon. Li diris tiuokaze ke Esperanto estas ponto al grava celo. Tiuj kiuj parolas gxin facile povas lerni aliajn lingvojn. Plue li diris ke ĉi-jare estos la 50-a datreveno de la alveno de Esperanto en Nepalo.


Bondezir-mesxagxo de Hori Yashuo estis legita de la gxenerla sekretario. Gxi kuragxigis la membrojn de NEspA dauxre agadi por la sukceso de la venonta Azia Kongreso malgraux la prokrasto je ses monatoj. “La Espero” estis poste grupe kantita.


La kunvenestro de NEspA kongreso estis la prezidanto s-ro Mukunda Raj Pathik, kaj la sekretario s–ro Posh Raj Subedi gvidis la programon. La vicprezidanto s-ro Narendra Raj Bhattarai bonvenigis la partoprenantojn. La kasistino s-ino Indu Devi Thapaliya prezentis la financan raporton, kaj la gxenerala sekretario Bharat Ghimire raporton pri la agadoj kaj estraraj kunsidoj de la pasinta jaro.


En la programo parolis s–ro Philip Pierce, d–ro Nirav Kayastha, NEJO prezidanto s–ro Prakash Bhattarai kaj reprezentanto de la Pokhara brancxo Vishva Gautam. Grupo da junuloj kantis kanton laux populara nepala melodio kaj laux teksto skribita de s-ro Ajit Joshi.


Post la tagmangxo kvarpersona grupo (s-ro Mukunda Raj Pathik, s-ro Poshraj Subedi, S-ro Parashar Rijal kaj s-ro Nara Bahadur Bhujel) proponis sxangxojn en kelkaj paragrafoj de la NEspA statuto. La partoprenantoj de la kongreso kritikis la proponojn kaj votis pri cxiu el ili.


Fermante la kongreson, la prezidanto S-ro Mukunda Raj Pathik petis ke la estraro lernu de pasintaj eraroj kaj klopodu agadi pli neuxtrale, aktive kaj lerte.


La jara kongreso de NEJO okazis tuj post la fino de la NEspA kongreso. La prezidanto Prakash Bhattarai estis la kunvenestro. La kasistino Apsana Giri legis la financan raporton, kaj la gxenerala sekretario s-ro Ajit Joshi resumis la jaran agadon.


Mi nome de la Asocio dankas al cxiuj kiuj kontribuis sian energion al tiuj cxi gravaj kaj tre valoraj jaraj kongresoj.


Gxenerala Sekretario
Nepala Esperanto-Asocio