2005/04/03

Iomete pri Holi, la festivalo de koloroj

Sun Apr 3, 2005 1:32 pm
Karaj,
Unue, mi volas danki vin ke vi montris intereson al la Nepala festo
"Holi".

Mi atendis dum kelke da tagoj ke aliaj Nepalanoj klarigu pri g'i, kaj
mi hodiau volas skribi ion c'ar ne venis respondo de aliaj Nepalanoj.

La gaja festivalo havas mitan originon. Lau la Hindua mito, estis iu
diablino kiu nomig'is "Holika". Kune kun s'ia diabla frato
"Hiranyakasyapu", kiu kredis ke ne ekzistas iu dio krom si mem, s'i
komplotis morti lian filon "Pralhad" c'ar li ne volis kredi lian patron.

Pralad c'iam diris ke "Vishnu" esats la dio kaj tio c'ardrenis la
gefratojn. Ili multfoje provis mortigi la knabon sed li estis c'iam
savita de la diio. Finfine, Holika planis mortigi la knabon kurante
al la fajro kun li. S'i pensis ke s'in la fajro ne atakos c'ar s'i
estis benita de alia dio Brahma ke fajro ne detruu s'in.

Sed, la beno de Brahma ne funkciis kiam s'i volis mortigi la knabon
kaj s'i mortis pro fajro.

Morto de Holika g'ojigis multajn homojn kaj ili celebris la feston kun
koloroj.

Nun, lasu mi parolu iomete pri la aktuala celebrado de la festo de
koloroj.

Kvankam g'i havas religian bazon, oni ne celebras g'i nur pro religio.
Estas la kialo ke koloro plac'as homojn, ili volas partopreni g'in.

Krom tio, eble ne c'iuj, sed multaj junuloj partoprenas al tiu c'i
festivalo c'ar tio donas al ili fi sanc'on ataki knabinon per akvo kaj
koloroj ktp. Estas terure malfacila klarigi ke virinoj kaj knabinoj ne
povas eliri de siaj hejmoj dum unu semajnoj c'ar fi-junuloj c'iam
volas ataki ilin kaj pro la festivalaj valoroj, oni ne povas ec'
protesti. Multaj homoj devas reiri al siaj hejmo c'ar sur la strato
siaj vestaj'oj estas malpura au malseka pro akvo kaj koloro. La
registaro anoncas ke oni ne rajtas ataki iun kiu ne volas ludi au g'ui
la festivalon sed tio ja okazas.

Hontinde, multaj junuloj, s'mirinte siajn vizag'ojn per koloro,
serc'ar virinon en la strato por ke ili ataku la virinojn fizike kun
hontindaj intencoj.

Kaj, krom tio, la festivalo mem estas sendube tre gaja.

Kaj mi j'ur lernis ke oni celebras saman festivalon en Pollando ankau.
C'u oni povas klarigi al mi pri tio?

Amike,
Razeno

www.razeno.modblog.com
[mia letero al nepalesperanto@yahoogroups.com]