2005/03/23

raporto de la antaux kongresa renkontigxo

La 23an de marto, 2005, la gxenerala sekretario jene raportis pri la Antauxkongresa Renkontigxo.
       
  Antaux Kongresa Renkontigxo
De la 4-a  gxis la 8-a de marto 2005 okazis  Antauxkongresa Rekontigxo en Katmando. Partoprenis esperantistoj el 9 landoj:  Islando (5),  Pollando (7), Germanio (4), Auxstralio (2), Usono (2), Japanio (2), Svislando (1), Cxinio (1) kaj Nepalo (80). Entute estis 105 kongresanoj.
            En la unua tago estis akcepto, libroservo kaj interkona vespero kun sekva bankedo. En la dua tago estis la inauxguro, en kiu cxiuj landaj reprezentantoj salutis kaj esprimis sian deziron por sukcesa programo. La partoprenantoj opiniis ke tiu cxi programo estos vera azia kongreso. Oni bedauxris la prokraston de la Azia Kongreso. La cxefa gasto estis S-ro Tek Bahadur Dangi, direktoro de la Nepala Turizma Ofiicejo. Bondezirmesxagxo de S-ro Hori Yasuo estis legita de la Gxenerala Sekretario de NEspA.  En la sekvaj kvin tagoj oni partoprenis ekskursojn kaj fakkunsidojn. S-ro Mukunda Raj Pathik instruis la nepalan lingvon. S-ino Lusi Harmon kaj Natalie  Sera el Usono enkondukis novan vidbendon produktitan de ELNA per kiu oni sindistre povas lerni Esperanton. Membroj de la Nepala Esperanto Junulara Organizo prelegis pri Nepalo. S-ro Andrezej Grzebowski  el Pollando prelegis pri turizmaj aferoj.
En la ferma ceremonio en la 8a de marto je la 9a matene oni deziris sukceson al la 4-a Azia Kongreso, kiu okazos de la 25a gxis la 29a de auxgusto 2005. Sekvatage grupo ekveturis buse al la Regxa Cituxan Nacia Parko. Poste gxi vizitis Pokhara-n, kie lokaj esperantistoj kore akceptis la
gastojn kun floroj. En la 12a de marto okazis vespere programo en kiu lokaj kaj eskterlandaj partoprenantoj prelegis pri la Esperanto-movado en la mondo.
Nepala Esperanto-Asocio decidis ke la 4-a Azia Kongreso komencigxos laux proponita plano en la 25a de auxgusto kaj dauxros gxis la 29a. NEspA  dankas al KAEM, UEA kaj al cxiuj antauxkongresaj partoprenintoj pro ilia granda helpo al la nepala movado, kaj esprimas la fidon ke surbaze de gxi la Azia Kongreso bone sukcesos en auxgusto. NEspA esperas ke aligxintoj senhezite partoprenos la prokastitan kongreson kaj petas ke ili propagandu pri gxi por plimultigi la nombron da kongresanoj.  NEspA ne povas resti sendanka al siaj volontuloj, kiuj senlace laboris dum la Antauxkongresa Renkontigxo kaj certe plu tiamaniere laboros por sukcesigi la Azia Kongreso.
NespA havis sxancon lerni multajn aferojn kiuj certe uzeblos por la Azia Kongreso en auxgusto. Tio estis granda oportuno por la loka movado.
Raportas
Bharat Kumar Ghimire
Gxenerala Sekretario de Nepala Esperanto-Asocio
TTT-pagxo: www.esperantonepal.com aux www.amikeco.com