2005/02/09

Pri Nepalo kaj AK

Estimataj listanoj,
Saluton. Dankon pro via intereso pri situacio de Nepalo. Mi, log'anto
de Katmando, hodiau volas informi vin ke Katmando ja esats tute sekura
post la reg'a proklamacio de 1an de februaro. Tio ja estis grava je
politika angulo kaj iom malfacila por la j'urnalistoj. Sed por
publiko, kaj precipe por turistoj, la situacio estas tute normala kaj
oni tiom bone povas g'ui la Azian Kongreson kiom oni imagas.

Tamen, neniu scias pri la estonteco - povas okazi alia h'aoso,
akcidento au katastrofo je momento (tio povas okazi en iu angulo de la
mondo). Mi ne parolas pri tio.

Mi petas vin esti trankvila pri Nepala situacio kaj ankau esti preta
por partopreni la AKon je la same dato (se la KAEM pensas ke g'i povas
okag'i).

Sincere,
Razeno
[mia letero al nepalesperanto@yahoogroups.com]

No comments: